目次へ

neŭtralaj adjektivoj

gnisbet,2011年3月17日の

メッセージ: 18

言語: Esperanto

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2011年3月18日 6:51:44

T0dd:Jes, mi proponas, ke nevarma estas neŭtrala, kaj profitas de la distingo inter prefiksa mal- kaj ne-.
Tamen, la surfaco de Pluto estas "nevarma". Mi opinias ke "nevarma" ne estas (meze) neŭtrala. Partsignife. Ne tutsignife.

Mi scivolas se ni eble povas uzi ion kiel "nekvarma" por signifi mallonge "nek varma nek malvarma". Tio estus vere neŭtrala (kvankam mi neniam antaŭe vidis tiun formon, kaj ne memuzis ĝin).

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年3月18日 9:05:07

La senco de 'nevarma' estas iom svaga.

Kion signifus 'ne-inteligenta' - ĉu KvI de 100?

Kion signifus 'ne-ruĝa' - ĉu mexe inter ruĝa kaj blua?

Cetere, kio estas la diferenco inter 'malvera' kaj 'ne-vera'.

T0dd (プロフィールを表示) 2011年3月18日 12:11:06

Jes, "nevarma" estas tre svaga. Tamen, ĝi utilas ĉi-cele, ĉar la esprimenda koncepto mem estas svaga. Nek varma nek malvarma...tio havas neniun precizan signifon. Do, ni povas esprimi tian koncepton nerekte.

Ni ekspluatas la distingon inter tio, kion signifas vorton, kaj tio, kion volas diri persono per tiu vorto. Ankaŭ ni ekspluatas la fakton, ke estas (almenaŭ) du specoj de adjektivoj. Estas tiuj, kiuj estas strikte duvaloraj, kaj tiuj, kiuj estas gradaj. Je la duvaloraj adjektivoj, la NE- kaj MAL- formoj estas samsencaj. "Vera" estas tia adjektivo. Je la gradaj (eble "skalaj" estas pli taŭga vorto?) adjektivoj, la NE- kaj MAL- formoj ne kongruas. "Varma" estas tia adjektivo.

Estas vere ke la supraĵo de Pluto estas nevarma, sed oni ni priskrius ĝin tiel, ĉar la vorto "nevarma" ne kaptas la faktan staton. Kial? Ĉar la supraĵo de Pluto ja estas malvarma. Sendube, ĉio, kio estas malvarma ankaŭ estas nevarma, sed ne ĉio, kio estas nevarma estas malvarma. Logike, la supraĵo de Pluto estas nevarma ĉar ĝi estas malvarma, sed la vorto "nevarma" ne bone priskribas ĝin, ĉar ĝi ne estas sufiĉe precizas.

Sed, se temas pri io, kio estas nek varma nek malvarma, la vorto uzo de "nevarma" komunikas tion, ke ne estas sufiĉe varma uzi la vorton "varma", kaj ne estas sufiĉe malvarma uzi la vorton "malvarma".

Temas pri pragmatiko, ne logiko.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2011年3月22日 13:26:04

Mi trovis :

homa, malhoma, nehoma

Kio estas malhoma? Malbona homo aŭ besto?
(Germane: Unmensch?)

Kio estas nehoma? Ŝtono aŭ planto?
Kio estas malviro? Virino? Aŭ malforta/malbona viro?

Tiu estas longa vojo por lerni bone esperanton!

vidas vandenis (プロフィールを表示) 2011年4月2日 14:43:30

Nek varma,nek valvarma...
Mi proponas "ŝilta".
Ekz. La avino melkis bovinon kaj ni trinkis
freŝan,ŝiltan lakton. lango.gif

黄鸡蛋 (プロフィールを表示) 2011年4月3日 11:21:37

En la detala gramatiko de Lernu, troviĝas "mezlonge", kiu estas inter "longe" kaj "mallonge" en la paĝo pri elparolo.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年4月3日 19:29:48

Kial oni bezonas diri ke la akvo estas mezvarma? Ĉu por komprenigi ke ĝi estas "nek tro varma, nek tro malvarma" aŭ "je perfekta temperaturo"?

Se oni diras al hotelestro, ke la akvo estas nevarma, li komprenos ke la varmigilo ne funkcias.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2011年4月18日 11:57:23

"nevarma" ja inkludas ankaŭ je "malvarma" (ĉar ĝi signifas ĉion krom varma), do por io meza oni devus diri "nek nevarma nek nemalvarma". okulumo.gif

Kiel oni vidas ĉe substantivaj derivaĵoj oni prenas la radikojn sen mal- kiel bazon, ekz. varmo, rapido, longo (povas esti altaj aŭ malaltaj), dum kiam oni volas substantive esprimi la econ varma/rapida/longa, oni devas uzi varmeco, rapideco, longeco.
Do, finfine, por la ĝusta temperaturo inter malvarma kaj varma mi dirus "de ĝusta/konvena varmo".

先頭にもどる