본문으로

Tajpi nova versio

글쓴이: lorine20, 2011년 3월 17일

글: 14

언어: Esperanto

bartlett22183 (프로필 보기) 2011년 3월 28일 오후 8:52:56

Mi estas komencanta Esperantisto. Nun mi uzas Ek!. Kio estas la diferencoj inter Tajpi kaj Ek!? rideto.gif Dankon.

Paŭlo

marcuscf (프로필 보기) 2011년 3월 29일 오전 12:49:10

Mi ne scias la diferencon, ĉar mi ĉiam uzis Tajpi. Iam, ie, ial, mi aŭdis ke Tajpi estas pli bona, tiam mi iris rekte al ĝia retejo kaj neniam provis Ek lango.gif

tommjames (프로필 보기) 2011년 3월 29일 오전 11:17:39

bartlett22183:Mi estas komencanta Esperantisto. Nun mi uzas Ek!. Kio estas la diferencoj inter Tajpi kaj Ek!? rideto.gif Dankon.

Paŭlo
Esence Ek kaj Tajpi estas tre similaj programoj, sed Tajpi estas iom pli facila por komencantoj kaj havas iom pli simplan interfacon kaj instalprocedon. Mi ne priskribos la teknikajn malsamaĵojn inter ili, ĉar vi probable ne zorgas pri tio.

Rimarku ke Tajpi havas kaj esperantan kaj anglan tekston, do tio probable estus avantaĝo por vi. Sed se vi nun uzas Ek, kaj ne spertas problemojn aŭ malfacilaĵojn, probable ne indas ŝanĝi al alia programo. Kiel ni diras en la angla, se ĝi ne estas rompita, ne indas ĝin ripari!

CrisJr25 (프로필 보기) 2011년 4월 12일 오후 6:31:26

Dankon! Fine mi povas ŝkribi ĈĜĤĴŜŬ sen Lernu!

다시 위로