Ir ao conteúdo

Kio VERE estas okazanta en Barejno?

de Polaris, 17 de março de 2011

Mensagens: 3

Idioma: Esperanto

Polaris (Mostrar o perfil) 17 de março de 2011 20:54:47

Mi loĝas en Usono, sed mia filino loĝas en Barejno. Kiuj estas protestantaj tie, kaj kion ili volas? Kial ili ne estas kontentaj kun la registraro, kaj kial la registraro mortigas la protestantojn?

Mia bofilo estas en la mararmeo, kaj ĉar tio, mia filino estas tie kun li. Mi ĉagrenas por ŝia sekureco. Kia sinteno ili havas rilate al la usonanoj? Ĉu estas iu, kiu loĝas tie kiu povas sciigi min? Dankon.

Frankouche (Mostrar o perfil) 17 de março de 2011 23:48:08

Loĝantoj volas ian alian registaron, pli demokrata, kaj pli libereco. Barejnanoj estas regitaj per ia monarkia registaro kiu ne similas ilin religie (sunnismo/ŝiitismo) kaj ili ne plu volas ĝin.

En mezoriento, multaj homoj admiras usonan popolon sed tute tute ne akordas kun la usona politiko ekster usono, kaj ĉefe en mezoriento kie Israelo estas usone kiel ia usona ŝtato kontraŭ arabaj landoj...
Ofte, la usona politiko, mezoriente, faras multajn ŝtultaĵojn ,ĉefe pro nekonado de kulturecoj de tiuj landoj.

Nu, tiefore, en Barajno, estas la 5 aŭ 6 usona mararmeo tre forta, kaj mi ne tre timas pri geusonanoj. Mi pli timas pri Barejnanoj kiuj malakordas kaj manifestas, nun estas jam viktimoj.

Saudia kaj Emirata armeoj eniris Barajno. Tiuj landoj estas ĉefe sunnaj islamaj landoj, kun ŝiita islama minoritato, krom en norda reĝiono apud Barejno, kiu tre ŝiitas. Forta malamikeco estas inter sunna kaj ŝiita islamanoj.
Nu, la ĉefa ŝiita lando estas Iranio, kiu kutime protektas ŝiitanojn.

Kion faros Iranio ??

Altebrilas (Mostrar o perfil) 18 de março de 2011 16:09:19

Mi bedaŭrinde ne konas esperantistojn en Barejno. Mi ankaŭ supozas, ke se estas danĝero, Usono organizos la foriron de siaj civitanoj. Kaj la popolo estas atakita de Saŭda armeo, ne de usona.

Sed estas domaĝe por la opozicio kaj ankaŭ por la paco, ke tiuj manifestacioj okazas en momento kiam medioj parolas ĉefe pri Japano kaj Libio, ĉr ekster la vido de eksterlanda publiko, la estraro ne hezitas pune bridi manifestaciojn.

De volta à parte superior