Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
Polaris (Xem thông tin cá nhân) 20:54:47 Ngày 17 tháng 3 năm 2011
Mia bofilo estas en la mararmeo, kaj ĉar tio, mia filino estas tie kun li. Mi ĉagrenas por ŝia sekureco. Kia sinteno ili havas rilate al la usonanoj? Ĉu estas iu, kiu loĝas tie kiu povas sciigi min? Dankon.
Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 23:48:08 Ngày 17 tháng 3 năm 2011
En mezoriento, multaj homoj admiras usonan popolon sed tute tute ne akordas kun la usona politiko ekster usono, kaj ĉefe en mezoriento kie Israelo estas usone kiel ia usona ŝtato kontraŭ arabaj landoj...
Ofte, la usona politiko, mezoriente, faras multajn ŝtultaĵojn ,ĉefe pro nekonado de kulturecoj de tiuj landoj.
Nu, tiefore, en Barajno, estas la 5 aŭ 6 usona mararmeo tre forta, kaj mi ne tre timas pri geusonanoj. Mi pli timas pri Barejnanoj kiuj malakordas kaj manifestas, nun estas jam viktimoj.
Saudia kaj Emirata armeoj eniris Barajno. Tiuj landoj estas ĉefe sunnaj islamaj landoj, kun ŝiita islama minoritato, krom en norda reĝiono apud Barejno, kiu tre ŝiitas. Forta malamikeco estas inter sunna kaj ŝiita islamanoj.
Nu, la ĉefa ŝiita lando estas Iranio, kiu kutime protektas ŝiitanojn.
Kion faros Iranio ??
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:09:19 Ngày 18 tháng 3 năm 2011
Sed estas domaĝe por la opozicio kaj ankaŭ por la paco, ke tiuj manifestacioj okazas en momento kiam medioj parolas ĉefe pri Japano kaj Libio, ĉr ekster la vido de eksterlanda publiko, la estraro ne hezitas pune bridi manifestaciojn.