לתוכן העניינים

"Iu/j" kaj "Kelka/j"

של binary_death, 21 במרץ 2011

הודעות: 5

שפה: Esperanto

binary_death (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2011, 02:31:15

Mi vidis ofte la vorton "kelka" antaŭ la nomoj. Ekzemple "kelkaj personoj".
Sed mi vedis neniam iu, kiu uzus la vorton "Iu/j" havante la saman signifon. Kial? Ĉu ĝi estas malkorekte?
Ĉu oni ne povas diri "Iuj personoj"?

Saluton!

darkweasel (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2011, 05:56:49

Nu, fakte laŭ ReVo eblas la frazo iuj el la libroj estas ŝiritaj. Tiaokaze tute bone eblas anstataŭigi iuj per kelkaj.

Mi konsilas, ke vi legu la difinojn ĉe ReVo de tiuj vortoj, tio devus klarigi al vi iom la uzmanieron.

Roberto12 (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2011, 09:45:13

Jen maniero per kiu oni povas pensi pri ĉi tio.

1. Kiuj personoj? Iuj personoj.

2. Kiom da personoj? Kelkaj personoj (aŭ iom da personoj).

T0dd (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2011, 17:17:14

"Iu" kaj "iuj" temas pri la nedefinita idento de la personoj aŭ aferoj. "Kelka" kaj "kelkaj" temas pri la nedifinita kvanto.

Tial, vi povas diri "Iuj tri libroj" sed vi ne povas diri "kelkaj tri libroj".

binary_death (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2011, 18:59:41

Komprenita. Dankon!

לראש הדף