前往目錄

"Iu/j" kaj "Kelka/j"

貼文者: binary_death, 2011年3月21日

訊息: 6

語言: Esperanto

binary_death (顯示個人資料) 2011年3月21日上午2:31:15

Mi vidis ofte la vorton "kelka" antaŭ la nomoj. Ekzemple "kelkaj personoj".
Sed mi vedis neniam iu, kiu uzus la vorton "Iu/j" havante la saman signifon. Kial? Ĉu ĝi estas malkorekte?
Ĉu oni ne povas diri "Iuj personoj"?

Saluton!

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年3月21日上午5:23:36

dirante "kelkaj", oni sugestas, ke temas pri io konata

dirante "iuj", oni sugestas, ke temas pri io nekonata

mi vidas pomojn. kelkaj estas ruĝaj.

iuj (momente nekonataj) aviadiloj atakis Libion. (la aviadiloj post la frazo fariĝis jam konitaj, ĉar temas pri ili). kelkaj estis la francujaj.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月21日上午5:56:49

Nu, fakte laŭ ReVo eblas la frazo iuj el la libroj estas ŝiritaj. Tiaokaze tute bone eblas anstataŭigi iuj per kelkaj.

Mi konsilas, ke vi legu la difinojn ĉe ReVo de tiuj vortoj, tio devus klarigi al vi iom la uzmanieron.

Roberto12 (顯示個人資料) 2011年3月21日上午9:45:13

Jen maniero per kiu oni povas pensi pri ĉi tio.

1. Kiuj personoj? Iuj personoj.

2. Kiom da personoj? Kelkaj personoj (aŭ iom da personoj).

T0dd (顯示個人資料) 2011年3月21日下午5:17:14

"Iu" kaj "iuj" temas pri la nedefinita idento de la personoj aŭ aferoj. "Kelka" kaj "kelkaj" temas pri la nedifinita kvanto.

Tial, vi povas diri "Iuj tri libroj" sed vi ne povas diri "kelkaj tri libroj".

binary_death (顯示個人資料) 2011年3月21日下午6:59:41

Komprenita. Dankon!

回到上端