ไปยังสารบัญ

Esperdozo (podkasto)

จาก T0dd, 21 มีนาคม 2011

ข้อความ 24

ภาษา: Esperanto

eojeff (แสดงโปรไฟล์) 23 มีนาคม 2011, 17:32:13

Ne RSS URL por la podkasto?

T0dd (แสดงโปรไฟล์) 24 มีนาคม 2011, 11:56:39

eojeff:Ne RSS URL por la podkasto?
Ĝi estas http://esperdozo.podbean.com/feed

Mi nun preparas la duan epizodon.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 24 มีนาคม 2011, 22:43:10

Dankon pro tiuj amuzaj sep minutoj! Por unua episodo ĝi estas tre altkvalita kaj interesa. Tamen malfacilas longe aŭskulti la saman voĉon, do ĉu eble en la dua episodo vi enmetos iun kanton aŭ alian aldonaĵon?

alonsososo (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2011, 15:01:30

Tiu ĉi disaŭdigo estas ŝatata. Mi tre ŝatas la muziko, ĉar ĝi estas ĝoja kaj fariĝas scivola.
Mi ne komprenis la tutan tekston, sed vian voĉon sonas bone por babili en disaŭdigo.

T0dd (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2011, 20:02:35

Rogir:Tamen malfacilas longe aŭskulti la saman voĉon, do ĉu eble en la dua episodo vi enmetos iun kanton aŭ alian aldonaĵon?
Jes, mi pripensis tion. Mi ne kantas bone, sed mi ludas la muzikon, kiun vi aŭdas je la komenco kaj je la fino de la dissendo. Eble mi povas enmeti mallongajn muzikajn paŭzojn.

Aŭ...eble mi dialogos per diversaj voĉoj!

T0dd (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2011, 23:24:53

Finfine la dua epizodo haveblas!

Esperdozo -- epizodo 2

orchideo (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2011, 10:37:05

T0dd:Finfine la dua epizodo haveblas!

Esperdozo -- epizodo 2
Dankegon!
Via musikludo de Okarino estas tre bela, ankaũ la klarigoj pri la okarino estis tre interesa.

malpisano (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2011, 11:50:04

Interesa ideo. Faru tion plu.
"Lubię to!" - kiel oni dirus en Pollando.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 11 เมษายน 2011, 11:47:30

Bona episodo, iom pli bona ol la unua. Mi volas atenti, ke ne ekzistas vorto flaŭto, ĝi estas fluto. Mi mem ludas fluton, do tio ĉi min tre interesas.

T0dd (แสดงโปรไฟล์) 11 เมษายน 2011, 15:20:58

Rogir:Bona episodo, iom pli bona ol la unua. Mi volas atenti, ke ne ekzistas vorto flaŭto, ĝi estas fluto. Mi mem ludas fluton, do tio ĉi min tre interesas.
D'Oh!!

Ŝajnas ke mi devas kontroli ĉiun vorton, antaŭ ol mi uzas ĝin!

Tre embarasa....

กลับไปด้านบน