Al la enhavo

Lerni la slovakan en la reto

de Jev, 2011-marto-23

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2012-marto-15 16:45:19

Tumppi1991:Ĉu la nova klavaro (suomalainen laajennettu) ne ankoraŭ estas preta?
Tio estus eble pli facila.
Mi vere ne scias, ĉar mi uzas Makintoŝon (Mac). En ĝi mi uzas propran klavaron. Per la klavaro mi skribas ĉapelitajn literojn de Esperanto jene:
[LISTO]
komo (,) + ö => ĉ
komo (,) + ä => ĝ
komo (,) + q => ĥ
komo (,) + x => ĵ
komo (,) + w => ŝ
komo (,) + y => ŭ[/list]Bv. noti, ke mia klavaro ne estas QWERTY-klavaro.

Ondo (Montri la profilon) 2012-marto-16 06:01:06

Tumppi1991:Mi provis instali la novan klavaron (suomalainen laajennettu) sed tio ne funkcis ĉe mi.
Ĉe mi ĝi funkciis bone (en Windows XP, Vista kaj 7). Ĝi ebligas tajpi ĉıujn latinliterajn lingvojn de Eŭropo. Tamen, ĝi ne estas ege oportuna, se oni vere laboras en alia lingvo skribante longajn tekstojn, ĉar ne eblas enigi ĉiujn literojn per tute simplaj klavkombinoj.
Ĉu la nova klavaro (suomalainen laajennettu) ne ankoraŭ estas preta?
Ekzistas diversaj realigoj. Microsoft faris sian version jam en 2006, kaj estas plej strange, ke eĉ kun Win 7 ankoraŭ ne venas tiu nova, norma klavarpelilo. Granda avantaĝo de la normo, kompare kun persone adaptitaj versioj, estas tio, ke ĝi ne ŝanĝas la funkciadon de la kutima klavaro, nur aldonas novajn eblojn. Tial oni povas instali ĝin eĉ en komputilojn, kiujn uzas ankaŭ aliaj ol vi mem. Uzanto, kiu ne bezonas la novajn eblojn, neniel rimarkas, ke la klavararanĝo ŝanĝiĝıs.

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2012-marto-30 11:56:48

Mi havas nun la slovakan klavaron, sed mi ne scias kiel mi povus skribi la literon ď ? Ĉu iu povus helpi min, kie en la slovaka klavaro estas tiu litero?

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2012-marto-30 12:43:34

Mi trovis ke oni povas skribi ď literon kun shift kaj ´ kaj post d estas ď.

Urho (Montri la profilon) 2012-marto-30 16:03:45

Tumppi1991:Mi trovis ke oni povas skribi ď literon kun shift kaj ´ kaj post d estas ď.
Propre ď = d + ˇ(angle: caron ), ĉu ne?

jeckle (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 16:54:34

Tumppi1991:Antaŭ iu responis al mi, mi jam trovis kiel oni povas skribi slovakajn literojn.
http://tlt.its.psu.edu/suggestions/international/b...
Tie estas. Oni devas pezi alt kaj numera kodon.
Ĉu estas alia vojo por skribi slovakajn literojn ?
Mi estas tre kontenta kun la Accentuate 1.0.0 makro por OpenOffice kaj libreOffice. La advantaĝoj estas:
  • sendependa al komputila sistemo: vindozo, linukso, pomo, ...
  • sendependa al klavario: simpla klavkombinoj. Uzu vian nationala klavaro.
  • alplenigi literojn estas facile.
  • aliajn lingvojn ankaŭ eble
La maladvantaĝoj estas:
  • slovakaj literojn ne estas entenate.
  • por anstataŭi la litero vi bezonas tajpi klavkombinoj.ekz. [Shift]+[Strg]+[z]
Ekz.:
A`[Shift]+[Strg]+[z] resultas À
o:[Shift]+[Strg]+[z] resultas ö

dokumento: http://www.billhibbert.com/openoffice/accentuate/a...
programo: http://eo.libreoffice.org/elsxuti/
makro: http://extensions.services.openoffice.org/node/129...
pli: http://de.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

jeckle_libreoffice

Reen al la supro