본문으로

Psikologia fenomeno

글쓴이: sudanglo, 2011년 3월 24일

글: 12

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 3월 30일 오후 1:02:32

Ondo:

Interesa demando: Ĉu tia lingva sento povas iĝi tro forta, tiel ke oni nomas eraraj (kondamnas) frazojn, kiujn oni sentas ne bonaj, kvankam nenio en la eksplicita gramatika tradicio malpermesas diri tiel?
Estas malfacile respondi en tiu direkto, car oni ne sentas frazojn kiel ne bonaj, sed kiel ne tuj kompreneblaj, kaj tiukaze esperantistoj plejofte modeste opinias, ke tio estas pro nesufiĉa scio de la lingvo .

En la alia direkto, pli facilas trovi ekzemplojn:
virino (anstataŭ "homino")
mi ne volas manĝi (anstataŭ "mi volas ne manĝi")

darkweasel (프로필 보기) 2011년 3월 30일 오후 1:07:04

Altebrilas:
virino (anstataŭ "homino")
... tamen ne estas la sama afero. Ankaŭ ina infano estas homino, sed ne virino, sed knabino.

다시 위로