К содержанию

Estas-`stas

от Roman_Mutin, 25 марта 2011 г.

Сообщений: 26

Язык: Esperanto

Kirilo81 (Показать профиль) 25 марта 2011 г., 21:36:54

Roberto12:
Mi volis demandi pri ĉi tio. Ĉu la vortparo "dank' al" estas malĝusta? Eblas ke oni diru "danke al" ĉiam.

Mi pensas ke se la vorto "dank" estis adverba radiko, oni povus diri "dank al" sen esti malĝusta, kaj la verbo "danki" kaj la substantivo "danko(n)" estus ĝustaj derivoj.

Nur penso rideto.gif
Se oni diras, ke dank' al estas mallongigo de danke al, ĝi ja estus malĝusta.
Sed mi preferas argumenti, ke temas pri mallongigo de tute ĝusta, kvazaŭ enŝovita frazeto danko (estu) al, do neniu problemo. rideto.gif

pjer (Показать профиль) 22 января 2015 г., 21:53:10

Laŭ la Fundamenta gramatiko la finaĵôj estas rigardataj kiel vortoj - tion preskaŭ ĉiuj nunaj esperantistoj ne scias (jam la verkistoj de la P.A.G. tute malzorgis), do kompreneble ni povas uzi : i, as, is, os ... kiuj signifas respektive : manifest'iĝ' (per), manifest'iĝ nun, manifest'iĝ' antaŭe,... Tio estas ebleco en poezio jam iufoje uzita kaj ne kontraùFundamenta kiel estas :'sti, 'stas, 'stis... , eĉ se tiu anstataŭo ne taŭgas ĉiam.
Ekzemple: est'as suno, se tio signifas : manifest'iĝ'as sun'o, do tio = as sun'o = sun'as.

Pri dank'al, ĝi estas malregule konstruita, kontraùFundamenta se ĝi estas elizio de "dankon al", "danke al" estas korekta, oni povus konsideri :mal'malgraù = mal'mal'graù do graù signifus en la franca : "le contraire de malgré", donc "avec le gré de, grâce à", do "graŭ" povus avantaĝe anstataŭi "dank'al".
Kore, Pjer.

vejktoro (Показать профиль) 23 января 2015 г., 6:38:57

pjer:Laŭ la Fundamenta gramatiko la finaĵôj estas rigardataj kiel vortoj - tion preskaŭ ĉiuj nunaj esperantistoj ne scias (jam la verkistoj de la P.A.G. tute malzorgis), do kompreneble ni povas uzi : i, as, is, os ... kiuj signifas respektive : manifest'iĝ' (per), manifest'iĝ nun, manifest'iĝ' antaŭe,... Tio estas ebleco en poezio jam iufoje uzita kaj ne kontraùFundamenta kiel estas :'sti, 'stas, 'stis... , eĉ se tiu anstataŭo ne taŭgas ĉiam.
Ekzemple: est'as suno, se tio signifas : manifest'iĝ'as sun'o, do tio = as sun'o = sun'as.

Pri dank'al, ĝi estas malregule konstruita, kontraùFundamenta se ĝi estas elizio de "dankon al", "danke al" estas korekta, oni povus konsideri :mal'malgraù = mal'mal'graù do graù signifus en la franca : "le contraire de malgré", donc "avec le gré de, grâce à", do "graŭ" povus avantaĝe anstataŭi "dank'al".
Kore, Pjer.
Jes, mi legis 'graŭ'-on al tempo de tempo. Mi ŝatas la vorton, kaj oni povas ĝin inversa analizi. Do 'stas ne kripta.

Mi ofte volas uzi 'is, 'as, kaj 'os-on kiel respondoj:
"Ĉu li finfine pagis la kalkulon?"...."Jes 'is, 'is, 'is!"
"Ĉu vi estas kun ni?"... "'stas!" (Certe!)

Kompreneble, mi neniam efektive penis tion. Sed, se mi iam skribus libron, iu karaktero 'os!

Mi petas tamen, ke se oni estas sufiĉe senhonta uzi tiujn mallongaĵojn, apenaŭ oni ŝuldas al la leganto la apostrofon por klerigi ke oni vortludas. Mi povas kompreni'n 'stas... sed stas povas igi problemon.

Daŭre, mi sentas ke tiuj formoj sonas plej bone (aŭ plej aŭtentike) sen objekto, aparte sen pronomo. 'Stas eble la neformaleco de la afero..

akueck (Показать профиль) 23 января 2015 г., 15:59:22

T0dd:Ne estas kontraŭfundamenta enkonduki novan vorton, kun iu ajn signifo, eĉ signifo kiu jam apartenas al ekzistanta vorto.
Enkonduki formon novan povas nur autoritata centra institucio; bazo: 8a alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto.

Tiusence "formo nova" estas nova regulo au unuradikajho sinonima al unuradikajho Fundamenta au oficiala.

Okaze de "'st'as" sinonima al "est'as" temas pri la nova regulo, lau kiu oni rajtas anstatauigi la "e" de "est'" per apostrofo. Miascie tia regulo ne estas oficiale enkondukita de ia autoritata centra institucio. Uzado de tia "'st'" estas do kontrau-Fundamenta.

Bonvole legu ankau la mesaghon de Bernadox de 2014-08-06 14:02:45.

akueck (Показать профиль) 23 января 2015 г., 16:32:23

Kirilo81:La §16 de La Fundamenta gramatiko oni povas mallongigi substantivojn je -o kaj la artikolon je -a.
Ĉiu alia tranĉado de vorto do implice estas malpermesita.
La aserto de la chi-supra frazo trafas, se oni, kiel Bernardox (= Bernhard Pabst), kontestas la Akademian tolerdeklaron pri "un'":

"En BRO, Aktoj II 1975, p. 39, krome legeblas jena piednoto 3 ĉe „unu“: „La eliziita formo un’ estas tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: “un’! du! un’! du!” en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks.“ Kück 2012 nomas la elizitan formon un’ „formo nova kondiĉe tolerata“. Kiel diskutite en la ĉapitro pri BRO malsupre, ni tamen opinias, ke tiaj „kaŝitaj“ kaj „surprizaj“ decidoj rande de alicela verko ne plenumas la F-tajn kondiĉojn pri oficialaj decidoj. Ni rigardas la formon un’ pro tio kiel (senchava, sed) privata tolerdeklaro, ne kapabla forigi oficiale la statuson de kontraŭfundamenteco. Kp. ankaŭ la formon „deks’“ tuj poste."

Fonto: BK I 2014-09, p. 47.

amigueo (Показать профиль) 24 января 2015 г., 21:45:17

{nur OPINIO de amigueo}
Kirilo81:- laux Fa §16, mallongigoj implice malpermesat. {kara Kirĉjo}
Rogir:- elido senakcentan vokalon, ho sensencajxo! {stabila=estebla, stari=esti, iel}
TOdd:- eble tolereble se "sti" estus novsignifa verbo (ekz? )
Roberto12:- cxu "dank' al" estas malgxusta aux ktFa? cxu dank' al = dankon al. {dankon al la prezidento, ĉar gi savis la landon katastrofa}?
Kirilo81:- {danko al mi cxiuj konu ke dank' al mi tute gxustas}
pjer:- Fa signifo: i=manifestiĝi
pjer:- dank' al = danke al
pjer:- malmalgraŭ=graŭ=danke al. {maldankal=malgraŭ=malhelpaŭ}
vejktoro:- cxu vi kantis? , jes, is. {emfazo intan aŭ pasintecemfazo neegalas al jes, se egali, estus nova idiomo}
vejktoro:- "stas la neformaleco de la afero" {sti estu neformala esti?}
akueck:- ktFas elido den e ĉe "esti"
akueck:- "un'! du! un'! du!" kaj tuj "deks', {liv, deks, mal, deks, dŭeks, deks, ksed}"
mi unuafoje legis "sti" en teatraĵo imitanta francan parolsonon (atentu: literara kaj ŝprita lingvimito bezonas multajn rimedojn neFajn).

tenton uzi "sti" kaŭzas analogio kun ekz "stabila", facilus ke al komenculo stabila=estebla, aŭ analogio kun ekz konsti=kunesti, ŝtato=estato ktp.

malgraŭ --> graŭ=dankal ==> almenaŭ --> alpliaŭ, plimen.

"dankal" akceptindus se ingrediento kunmetaĵon, ekz "usona revo ofte implicas potenculon kiu modeste sinfaris dankalsie malĝisnule"
ĉu indas ankaŭ "sindank"? ĉu maldank=maldankaŭ=malgraŭ=malhelpaŭ?

ĉar "dankal" aŭ "danko al" aŭ "danke al" estas idiomo rilata al "danki", sed ne rekte signifas "danki" sed nur "helpanto aŭ eĉ kaŭzanto estas", eble preferindus "dankaŭ"="helpaŭ"

kio pri adiaŭ=aldiaŭ?

pri "un'", mi ne nur trovas ĝin konvena al milittrejno.

la floro estis lila = la floro is lila. ĉu? laŭ pjer, tiu i implicas specialajn cirkonstancojn kiuj igis la floron ŝajni lila, aŭ emfazas ke la floro havas ne videblan naturon.

gravege, laŭ mi, homoas, tendois, hundoi ktp. signifo? "aparteni al aro de". do, vi homoas kaj ĝi forkoas, kaj kune, vi bonparoas. "homoa maŝino" ne egalas al "maŝinoa homo". ankaŭ la nuanco de "homoa maŝinoa" alias, certe pli egalema. lupoa homo aŭ homoa lupo, laŭ homoj kaj lupoj, respektive.

robbkvasnak (Показать профиль) 24 января 2015 г., 22:00:44

Mi nur skribus " 'stas " provante redoni slangan esprimon. Plej verŝajne, se oni transskribus la parolon de kelkaj Esperantistoj oni aŭdis (kaj tiam legus tiun formon). Memkompreneble tute dependas de la akĉento de la parolanto. Kaj se iam Esperanto ankoraŭ plivastiĝas (mi havas la impreson ke ĝi jam kreskis dum la lastaj dek jaroj) parolantoj uzos multajn formojn "ne-fundamentajn" - eĉ se oni observas - kiel en etnaj lingvoj - la uzon de certaj "korektaj" formoj por formalaj dokumentoj.

akueck (Показать профиль) 25 января 2015 г., 9:19:01

robbkvasnak:Kaj se iam Esperanto ankoraŭ plivastiĝas (mi havas la impreson ke ĝi jam kreskis dum la lastaj dek jaroj) parolantoj uzos multajn formojn "ne-fundamentajn" - eĉ se oni observas - kiel en etnaj lingvoj - la uzon de certaj "korektaj" formoj por formalaj dokumentoj.
"Formo 'ne-fundamenta'" povas esti unu el jenaj formoj:

1) Radiko de internacia vorto nek Fundamenta nek oficiala; ekzemploj: "blog'", "smartfon'", "diod'", "futbal'".
2) Radiko de nova vorto ne internacia, kies ideo estas esprimebla nur per pluraj radikoj Fundamentaj au oficialaj; ekzemplo: "kurt'"
(= "mal'long'").
3) Formo nova, kiu estas radiko nek Fundamenta nek oficiala, tamen sinonima al radiko Fundamenta au oficiala; ekzemplo: "konvers'" (la oficiala radiko estas "konversaci'").
4) Formo nova, kiu estas nova regulo, ekzemplo: La "e" de "est'" povas esti anstatauigata per apostrofo.

Formoj lau 1) kaj 2) estas bona kaj ghusta Esperanto.
Formoj lau 3) estas erara Esperanto, krom se la koncerna formo estas internacia (do samtempe formo lau 1)) au krom se pri ghi estas oficialigo au tolerdeklaro de autoritata centra institucio, kiel okaze de "konvers'".
Formoj lau 4) estas erara Esperanto, krom se la koncerna regulo estas oficiale enkondukita de autoritata centra institucio.

Oni ja povas kontesti la trafecon de chio chi, sed tiam estas senc-have diskuti pri ghusta kaj bona Esperanto, char por tia la mezurilo estas alia, ol la interkonsentita.

nornen (Показать профиль) 26 января 2015 г., 5:54:42

Kaj kiu vere forlasus akcentatan vokalon? Bone, ĝi estus la unua fojo.

Kirilo81 (Показать профиль) 29 января 2015 г., 8:45:46

nornen:Kaj kiu vere forlasus akcentatan vokalon? Bone, ĝi estus la unua fojo.
Mia filo elparolas la tabelvortojn k/t/ĉio tiel rapide, ke kutime elvenas io kiel ko/to/ĉo, "tio estas" ĉe li ĉe rapida parolo sonas kiel tostas. Nu bone, li havas nur 3,5 jarojn... okulumo.gif

Наверх