Estas-`stas
de Roman_Mutin, 2011-marto-25
Mesaĝoj: 26
Lingvo: Esperanto
Roman_Mutin (Montri la profilon) 2011-marto-25 06:58:33
Mi pensas, ke en ordinara parolo "`stas" ne estas tre necesa, sed en versoj kaj poemos iam necesa "Ŝi bela ĉiuflanke `stas"
darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-25 07:15:01
Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-marto-25 08:54:54
Ĉiu alia tranĉado de vorto do implice estas malpermesita.
Sxak (Montri la profilon) 2011-marto-25 09:39:07
JoMo:Mi penas rememori unu plian ekzemplon el la tradukoj de Visockij...
Mia vivo stas koŝmaro ĉar mi devas kaŝi min
Mi ne ŝatas tiajn vortojn, tamen ili ekzistas.
AlfRoland (Montri la profilon) 2011-marto-25 14:01:00
Roman_Mutin:Oni povas skribi `stas?Ĉu do ankaŭ "stis" kaj "stos" stas akceptataj vortoj? Mi preskaŭ forgesis "stus"!
Mi pensas, ke en ordinara parolo "`stas" ne estas tre necesa, sed en versoj kaj poemos iam necesa "Ŝi bela ĉiuflanke `stas"
Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-marto-25 14:10:08
AlfRoland:Ĉu do ankaŭ "stis" kaj "stos" stas akceptataj vortoj? Mi preskaŭ forgesis "stus"!Oni ne povas akcepti lingveron, kiu estas kontraŭfundamenta, ĉar ĝi ja difinas la lingvon. 'stas ne estas ĝusta en Esperanto, same kiel *ncesas, *ank' aŭ *qwertzy.
AlfRoland (Montri la profilon) 2011-marto-25 14:20:46
Kirilo81:Mi tute konsentas. Mia demando "stis" ironia!AlfRoland:Ĉu do ankaŭ "stis" kaj "stos" stas akceptataj vortoj? Mi preskaŭ forgesis "stus"!Oni ne povas akcepti lingveron, kiu estas kontraŭfundamenta, ĉar ĝi ja difinas la lingvon. 'stas ne estas ĝusta en Esperanto, same kiel *ncesas, *ank' aŭ *qwertzy.
T0dd (Montri la profilon) 2011-marto-25 15:08:48
Eble "sti" estas tia vorto?
Tamen, mi supozas ke estus ja kontraŭfundamenta uzi tiun novan vorton kiel helpa verbo, ekz. "La domo stas konstruita". La Fundamento ordonas, ke ni uzu la verbon "esti" tiucele.
Rogir (Montri la profilon) 2011-marto-25 15:37:30
Roberto12 (Montri la profilon) 2011-marto-25 19:40:04
Kirilo81:La §16 de La Fundamenta gramatiko oni povas mallongigi substantivojn je -o kaj la artikolon je -a.Mi volis demandi pri ĉi tio. Ĉu la vortparo "dank' al" estas malĝusta? Eblas ke oni diru "danke al" ĉiam.
Ĉiu alia tranĉado de vorto do implice estas malpermesita.
Mi pensas ke se la vorto "dank" estis adverba radiko, oni povus diri "dank al" sen esti malĝusta, kaj la verbo "danki" kaj la substantivo "danko(n)" estus ĝustaj derivoj.
Nur penso