İçerik Görüntüleme

Estas-`stas

başlangıç Roman_Mutin, 25 Mart 2011

Mesajlar: 26

Dil: Esperanto

Roman_Mutin (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 06:58:33

Oni povas skribi `stas?
Mi pensas, ke en ordinara parolo "`stas" ne estas tre necesa, sed en versoj kaj poemos iam necesa "Ŝi bela ĉiuflanke `stas"

darkweasel (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 07:15:01

Tio certe ne estas ĝusta sed en nenormala parolado iuj tion eble toleras.

Kirilo81 (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 08:54:54

La §16 de La Fundamenta gramatiko oni povas mallongigi substantivojn je -o kaj la artikolon je -a.
Ĉiu alia tranĉado de vorto do implice estas malpermesita.

Sxak (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 09:39:07

JoMo:
Mia vivo stas koŝmaro ĉar mi devas kaŝi min
Mi penas rememori unu plian ekzemplon el la tradukoj de Visockij...
Mi ne ŝatas tiajn vortojn, tamen ili ekzistas.

AlfRoland (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 14:01:00

Roman_Mutin:Oni povas skribi `stas?
Mi pensas, ke en ordinara parolo "`stas" ne estas tre necesa, sed en versoj kaj poemos iam necesa "Ŝi bela ĉiuflanke `stas"
Ĉu do ankaŭ "stis" kaj "stos" stas akceptataj vortoj? Mi preskaŭ forgesis "stus"!

Kirilo81 (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 14:10:08

AlfRoland:Ĉu do ankaŭ "stis" kaj "stos" stas akceptataj vortoj? Mi preskaŭ forgesis "stus"!
Oni ne povas akcepti lingveron, kiu estas kontraŭfundamenta, ĉar ĝi ja difinas la lingvon. 'stas ne estas ĝusta en Esperanto, same kiel *ncesas, *ank' aŭ *qwertzy.

AlfRoland (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 14:20:46

Kirilo81:
AlfRoland:Ĉu do ankaŭ "stis" kaj "stos" stas akceptataj vortoj? Mi preskaŭ forgesis "stus"!
Oni ne povas akcepti lingveron, kiu estas kontraŭfundamenta, ĉar ĝi ja difinas la lingvon. 'stas ne estas ĝusta en Esperanto, same kiel *ncesas, *ank' aŭ *qwertzy.
Mi tute konsentas. Mia demando "stis" ironia!

T0dd (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 15:08:48

Ne estas kontraŭfundamenta enkonduki novan vorton, kun iu ajn signifo, eĉ signifo kiu jam apartenas al ekzistanta vorto.

Eble "sti" estas tia vorto?

Tamen, mi supozas ke estus ja kontraŭfundamenta uzi tiun novan vorton kiel helpa verbo, ekz. "La domo stas konstruita". La Fundamento ordonas, ke ni uzu la verbon "esti" tiucele.

Rogir (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 15:37:30

Tio ne havas multan sencon, ĉar e en estas estas la akcenta vokalo.

Roberto12 (Profili görüntüle) 25 Mart 2011 19:40:04

Kirilo81:La §16 de La Fundamenta gramatiko oni povas mallongigi substantivojn je -o kaj la artikolon je -a.
Ĉiu alia tranĉado de vorto do implice estas malpermesita.
Mi volis demandi pri ĉi tio. Ĉu la vortparo "dank' al" estas malĝusta? Eblas ke oni diru "danke al" ĉiam.

Mi pensas ke se la vorto "dank" estis adverba radiko, oni povus diri "dank al" sen esti malĝusta, kaj la verbo "danki" kaj la substantivo "danko(n)" estus ĝustaj derivoj.

Nur penso rideto.gif

Başa geri dön