Al la enhavo

pri la koncizeco de lingvoj

de Korsivo, 2011-marto-30

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Korsivo (Montri la profilon) 2011-marto-30 22:51:32

La koncizeco de lingvoj estas por mi tre interesa temo. Ŝaine, la klasika ĉina estas la plej kompakta. Vidu http://www.art-virtue.com/chinese/index.htm (angle).
Certe por modernlingvo, kompakteco nur avantaĝon povas esti, speciale nuntempe, en epoko de medicinaĵa progresoj kiuj pligrandige sanigas kaj rapidiĝas nin. Ĉu vi povas imagi ĵus kiom da tempo ni povus ŝpari kaj kiom pli da rendimento, se la tuta homaro parolus Ĉine?

Mi ne havas sufiĉan sperton de E-to sed mi jam sentas, ke por mi ĝi povu esti bona lingvilon tiel, kiel la angla (konsiderita de multaj kiel tre preciza lingvo) kaj eble pli bona, speciale pri la la koncizeco. Sed post leginta retppaĝon pri la Ĉina, mi ŝainas malprobabla fakton, ke E-to povu rivali ĝin.

Ĝis,
Kursivo

nikko (Montri la profilon) 2011-marto-31 09:46:44

Ne ĉiuj estas rapidemuloj, kelkiuj preferas promenadi senhaste tra la vivo. rido.gif

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-marto-31 10:31:29

Mi tre amas Volapukon pro ĝia koncizeco: pulogofs "ili (virinoj) estos viditaj". okulumo.gif

nikko (Montri la profilon) 2011-marto-31 10:48:36

Kirilo81:Mi tre amas Volapukon pro ĝia koncizeco: pulogofs "ili (virinoj) estos viditaj". okulumo.gif
Volapuko estas potenca, sed bedaŭrinde havas maltro da materialo(libroj, tekstoj). Mi volus eltrovi almenaŭ 3-4 tradukojn al tiu ĉi lingvo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-31 20:30:11

ŝajne, ke Ithkuilo estas ĝuste tio, kion vi serĉas.

nikko (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 06:39:00

Plej konciza estas evidente Araĥaŭ(arahau). Sed informo pri ĝi estas plejparte en rusa lingvo.

http://www.omniglot.com/writing/arahauvarf.php

Korsivo (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 22:52:21

Terurĉjo:ŝajne, ke Ithkuilo estas ĝuste tio, kion vi serĉas.
Dankon al ĉiuj por la ligiloj. Mi neniam aŭdis de Ithkuilo antaŭ; ŝainas eksterodinara lingvo kiu teorie plenpoviĝas kvinfoje pli rapide pensi. Sed necesas multe da malfacila studado. Nuntempe, estas afero por la sola lingvistoj, mi supozas, ĉar neniuj parolas ĝin flue iam! Ĉu vi kredas ke John Quijada povu pensi en lia lingvo? shoko.gif

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 09:36:44

En la gento Mumbo Jumbo la vortprovizo estas
nur 300 vortoj.
Estas konate,ke sufiĉas 30 vortoj en lingvo de Elloĉka por esprimi ĉiujn pensojn. Vidu libron "Dek du seĝoj" de
I.Ilf kaj E.Petrov.(estas Esperanta eldono).
Ĉu iu konas la pli koncizan lingvon? rido.gif

Dominique (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 10:31:36

Korsivo:Certe por modernlingvo, kompakteco nur avantaĝon
Kompakteco de lingvo havas avantaĝojn, ekz. por fari kompaktan komputilan interfacon. Tamen, kompakteco havas ankaŭ malavantaĝojn miaopinie. Iom da redundo helpas la komprenon, aparte kiam oni ne bone aŭdas pro fuŝa komunikilo aŭ pro malbona aŭdado, aŭ kiam oni aŭdas fremdan lingvon. Vortgenro de vortoj, nombra/genra agordo inter nomo kaj adjektivo, konjugo de verboj, longaj vortoj (ktp) helpas aldoni redundon al la mesaĝo kaj pro tio helpas komprenon. La angla ne havas tiom da redundo.

nikko (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 12:24:01

Mi malfacile komprenas inter esperantaj "mi, ni, vi" parolante per telefono aŭ en brua strato.

Reen al la supro