Ku rupapuro rw'ibirimwo

pri la koncizeco de lingvoj

ca, kivuye

Ubutumwa 10

ururimi: Esperanto

Korsivo (Kwerekana umwidondoro) 30 Ntwarante 2011 22:51:32

La koncizeco de lingvoj estas por mi tre interesa temo. Ŝaine, la klasika ĉina estas la plej kompakta. Vidu http://www.art-virtue.com/chinese/index.htm (angle).
Certe por modernlingvo, kompakteco nur avantaĝon povas esti, speciale nuntempe, en epoko de medicinaĵa progresoj kiuj pligrandige sanigas kaj rapidiĝas nin. Ĉu vi povas imagi ĵus kiom da tempo ni povus ŝpari kaj kiom pli da rendimento, se la tuta homaro parolus Ĉine?

Mi ne havas sufiĉan sperton de E-to sed mi jam sentas, ke por mi ĝi povu esti bona lingvilon tiel, kiel la angla (konsiderita de multaj kiel tre preciza lingvo) kaj eble pli bona, speciale pri la la koncizeco. Sed post leginta retppaĝon pri la Ĉina, mi ŝainas malprobabla fakton, ke E-to povu rivali ĝin.

Ĝis,
Kursivo

nikko (Kwerekana umwidondoro) 31 Ntwarante 2011 09:46:44

Ne ĉiuj estas rapidemuloj, kelkiuj preferas promenadi senhaste tra la vivo. rido.gif

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 31 Ntwarante 2011 10:31:29

Mi tre amas Volapukon pro ĝia koncizeco: pulogofs "ili (virinoj) estos viditaj". okulumo.gif

nikko (Kwerekana umwidondoro) 31 Ntwarante 2011 10:48:36

Kirilo81:Mi tre amas Volapukon pro ĝia koncizeco: pulogofs "ili (virinoj) estos viditaj". okulumo.gif
Volapuko estas potenca, sed bedaŭrinde havas maltro da materialo(libroj, tekstoj). Mi volus eltrovi almenaŭ 3-4 tradukojn al tiu ĉi lingvo.

nikko (Kwerekana umwidondoro) 1 Ndamukiza 2011 06:39:00

Plej konciza estas evidente Araĥaŭ(arahau). Sed informo pri ĝi estas plejparte en rusa lingvo.

http://www.omniglot.com/writing/arahauvarf.php

Korsivo (Kwerekana umwidondoro) 1 Ndamukiza 2011 22:52:21

Terurĉjo:ŝajne, ke Ithkuilo estas ĝuste tio, kion vi serĉas.
Dankon al ĉiuj por la ligiloj. Mi neniam aŭdis de Ithkuilo antaŭ; ŝainas eksterodinara lingvo kiu teorie plenpoviĝas kvinfoje pli rapide pensi. Sed necesas multe da malfacila studado. Nuntempe, estas afero por la sola lingvistoj, mi supozas, ĉar neniuj parolas ĝin flue iam! Ĉu vi kredas ke John Quijada povu pensi en lia lingvo? shoko.gif

Dominique (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2011 10:31:36

Korsivo:Certe por modernlingvo, kompakteco nur avantaĝon
Kompakteco de lingvo havas avantaĝojn, ekz. por fari kompaktan komputilan interfacon. Tamen, kompakteco havas ankaŭ malavantaĝojn miaopinie. Iom da redundo helpas la komprenon, aparte kiam oni ne bone aŭdas pro fuŝa komunikilo aŭ pro malbona aŭdado, aŭ kiam oni aŭdas fremdan lingvon. Vortgenro de vortoj, nombra/genra agordo inter nomo kaj adjektivo, konjugo de verboj, longaj vortoj (ktp) helpas aldoni redundon al la mesaĝo kaj pro tio helpas komprenon. La angla ne havas tiom da redundo.

nikko (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2011 12:24:01

Mi malfacile komprenas inter esperantaj "mi, ni, vi" parolante per telefono aŭ en brua strato.

Korsivo (Kwerekana umwidondoro) 8 Ndamukiza 2011 00:37:26

Por itala aŭ fraca praloĝantoj (sed por hungara aŭ finna mi ne certas), la angla ja tro pli facila ol la ĉina estas, kaj Esperanto pli ol la angla. Sed en mondo kie nur tri lingvoj ekzistus; la itala, la franca kaj Esperanto, mi vetas ke por dualingvo itala praloĝanto precipe elektus la francan anstataŭ Esperanto kaj inverse. Certe, por multaj facileco devas esti, kaj estos, pli grava faktoron ol "rapideco" aŭ "efikeco" ĉiam dualingvon elektanda, precipe kiam, tiam oni elektas per solaj utilismaj kriterioj kaj ne pro la sola kultura intereso. Sed laŭ mia opinio, kiam ajn ni preskaŭ tute konsentas ke la tutlingvoj kaj la tutkulturoj same notinda kaj rimarkinda estas, certe, tiuokaze, oni povas disputi ke nek la ĉina nek Esperanto oni sufiĉe instruas en la lernejoj tutmonde. Eĉ ne ajn en tiuj lingvista tip-lernejoj por la juna lernantoj .Tamen tion, kion mi ĉiam havas emon por konsentigi, estas la fakto ke pro tutaj tiuj bonkonitaj kialoj, la lernado de nek Esperanto, nek de la ĉina, nek ekzemple de la araba sufiĉe avancas aŭ estas reklamita.

Ĉu vi sciis? Mi antaŭ tre longe aŭdis ke estanta Ĉinio elmergiĝa potenca ekonomio, ĉi-tie en Britio kelkaj porinfanaj lernejoj havas mandarinon en ĝia listo de lernindaĵoj. Ĉu vi favoras tion?

Dominique:
Korsivo:Certe por modernlingvo, kompakteco nur avantaĝon
... helpas aldoni redundon al la mesaĝo kaj pro tio helpas komprenon...
Ĉu kial la nececo de redundo in mondo kie, tie ni unuae dezire devus esti egale kapablaj kaj povigitaj de sekvi rapidan paroladon kaj rezonadon? Antaŭ cent aŭ du cent jaroj, prezume, ni tute parolis tro malrapide! Ankaŭ, mi rimarkis ke eble por kompensi la perdon de redundo, homoj kiu parolas tre rapide tendence "refrazi" multe, ĉefe ĉiam la komunikado ne estas bona pro la bruo, la malsimileco inter akcentoj ktp.( Kvankam ĝi ne necece signifas ke ili ne parolu rubon...)

toni692 (Kwerekana umwidondoro) 8 Ndamukiza 2011 19:17:05

Por homoj - multoj! - kiuj ne aŭ nur malfacilege povas lerni ian fremdan lingvon, la Eo estas vera helpo pro ekonomia kaj logika /!/ vortobildo, simpleco. Por ili tute ne la koncizo estas grava kaj la malfacilega prononco - multegaj malsimilegaj - kun la komplikega vortoskribo de la ĉina lingvo ne estus helpo.
Ĉu neniun bedaŭras, ke ankaŭ tiu - sole vere sukcesa! - farita lingvo ne estas oficiale akceptita...escepte en Hungario (per la Akademio de Sciencoj) sed ne subtenita per la aŭtoritatoj . malgajo.gif

Subira ku ntango