Zum Inhalt

Lernu.net en Firefox 4

von tommjames, 4. April 2011

Beiträge: 20

Sprache: Esperanto

Jev (Profil anzeigen) 2. Mai 2011 17:03:40

Terurĉjo:ŝajne, ke problemoj koncerne lernu.net en Firefoxe 4.0 daŭras.
Jes, retumiloj ŝanĝiĝas kaj lernu! malnoviĝas. Mi nun iom "ludis" pri la menuo kaj eble la afero iom pliboniĝis. Bonvolu testi ankoraŭfoje.

Terurĉjo:reveni en antaŭan pagon eblas nur post tria surklako (aŭ surpremo) de sageto
Pri kiu sageto temas?

Dominique (Profil anzeigen) 2. Mai 2011 17:14:12

Jev:
Terurĉjo:ŝajne, ke problemoj koncerne lernu.net en Firefoxe 4.0 daŭras.
Jes, retumiloj ŝanĝiĝas kaj lernu! malnoviĝas. Mi nun iom "ludis" pri la menuo kaj eble la afero iom pliboniĝis. Bonvolu testi ankoraŭfoje.
Mi ankoraŭ vidas la problemon, ambaŭ per:
- Mozilla/5.0 (X11; Linŭx i686; rv:2.0.1) Gecko/20100101 Firefox/4.0.1
- Mozilla/5.0 (X11; Linŭx i686; rv:6.0a1) Gecko/20110422 Firefox/6.0a1

Se vi ŝanĝas la fontkodon de la menuo por ripari la problemon, ĉu eblas konservi ie paĝon kun la malnova fontkodo por ke mi povu enmeti la ligilon en la cimo, kiun mi malfermis? Ĉar estas malsame en Firefox-4.0 ol en Firefox-3.6 aŭ aliaj foliumiloj, mi supozas, ke estas cimo en Firefox-4.0.

Jev (Profil anzeigen) 2. Mai 2011 17:38:54

Dominique:Mi ankoraŭ vidas la problemon, ambaŭ per:
Ĉu vi bone refreŝigis la memoron de via retumilo?

Dominique:Se vi ŝanĝas la fontkodon de la menuo por ripari la problemon, ĉu eblas konservi ie paĝon kun la malnova fontkodo.
Bedaŭrinde mi jam ŝanĝis kaj ne konservis la malnovan.

Dominique (Profil anzeigen) 2. Mai 2011 22:53:13

Jev:
Dominique:Mi ankoraŭ vidas la problemon, ambaŭ per:
Ĉu vi bone refreŝigis la memoron de via retumilo?
Jes, tion mi faris. Sed mi daŭre vidas la cimon.

tommjames (Profil anzeigen) 3. Mai 2011 09:30:56

Jev:Mi nun iom "ludis" pri la menuo kaj eble la afero iom pliboniĝis. Bonvolu testi ankoraŭfoje.
Mi rimarkis ke post kiam vi reagordis la menuojn, en unu el miaj komputiloj hieraŭ ne vere estis perceptebla ŝanĝiĝo en ofteco de la cimo, sed hodiaŭ en mia alia komputilo la cimo ŝajnas aperi iomete malpli ofte, ĉefe en la menuo "Komunikado", sed ankaŭ aliaj. Mi nun povas plimalpli ĉiam elekti "Forumoj" sen la trofrua malapero de la menuo. Sed ĉe aliaj menuoj la cimo ankoraŭ manifestiĝas fojfoje.

Dominique (Profil anzeigen) 10. Juni 2011 20:30:01

Dominique:
Jev:
Terurĉjo:ŝajne, ke problemoj koncerne lernu.net en Firefoxe 4.0 daŭras.
Jes, retumiloj ŝanĝiĝas kaj lernu! malnoviĝas. Mi nun iom "ludis" pri la menuo kaj eble la afero iom pliboniĝis. Bonvolu testi ankoraŭfoje.
Mi ankoraŭ vidas la problemon, ambaŭ per:
- Mozilla/5.0 (X11; Linŭx i686; rv:2.0.1) Gecko/20100101 Firefox/4.0.1
- Mozilla/5.0 (X11; Linŭx i686; rv:6.0a1) Gecko/20110422 Firefox/6.0a1
Mi nun uzas Firefox-7.0a1 per Ubuntu-10.04 kaj la cimo estas tie riparita. La menuoj de Lernu bone funkcias. Jen la tuta versio en kiu funkcias:

Mozilla/5.0 (X11; Linŭ i686; rv:7.0a1) Gecko/20110609 Firefox/7.0a1

Sed Firefox-4.0.1 ankoraŭ havas la cimon.

Jev (Profil anzeigen) 10. Juni 2011 20:46:51

Dominique:
Mi nun uzas Firefox-7.0a1 per Ubuntu-10.04 kaj la cimo estas tie riparita. La menuoj de Lernu bone funkcias. Jen la tuta versio en kiu funkcias:
Dankon pro la informo, ankaŭ mi testos.

Martinbr (Profil anzeigen) 24. Juni 2011 22:12:53

Ĉe mi, post kiam mi ĝisdatigis mian Fajrovulpon al versio 5 hodiaŭ, la problemo ne plu okazas.

Jev (Profil anzeigen) 24. Juni 2011 23:12:03

Martinbr:Ĉe mi, post kiam mi ĝisdatigis mian Fajrovulpon al versio 5 hodiaŭ, la problemo ne plu okazas.
Ankaŭ mi rimarkis tion.

tommjames (Profil anzeigen) 25. Juni 2011 11:21:48

Jev:
Martinbr:Ĉe mi, post kiam mi ĝisdatigis mian Fajrovulpon al versio 5 hodiaŭ, la problemo ne plu okazas.
Ankaŭ mi rimarkis tion.
Ankaŭ mi!

Zurück nach oben