Al la enhavo

Atomenergio?

de le_chaz, 2011-aprilo-05

Mesaĝoj: 80

Lingvo: Esperanto

Zorevij (Montri la profilon) 2011-aprilo-08 21:49:30

Altebrilas:Se ni volas forigi atomenergion, devas esti tutmondiĝo de energi disdono. Devas esti internacia organizo por energio (kaj same por akvo, agrikulturo, ktp) kiu planas la produktadon de energio kaj disdonas ĝin laŭ bezonoj.
Vi pravas, tia inernacia organizaĵo (fakte, la monda registaro) estus tre utila. Entute, estus bone, se ekzistus tutmonda komunismo. Sed ĝi ne ekzistas, kaj ni ne povos konstrui ĝin (iu jam provis).
Se iu havas multe da nafto, li ne volos senpage fordoni sian nafton laŭ decido la internacia organizaĵo.
Interalie, divenu, kiu fakte estros tiun organizacion?

Fari la mondan registaron - tio estas tre malfacila tasko. Kaj, kio estas interese, neniu lando tiun ideon ne subtenos (certe, se tiu lando ne estos ĉefa en la nova monda registaro).

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-aprilo-09 11:42:57

Tralegante la komentojn, mi havas impreson ke kutime oni metas atomenergion kaj aliaj energifonton je sama nivelo. Sed laŭ mi ĝi ne estas komparebla. Oni parolas pri io kiu povas havi konsekvencon miloj da jaroj poste. Oleo kaj gaso, ĥemiaj fabrikoj, ja estas ankaŭ problemaj, sed la konsekvencon sur la tero ne estas samkiel tiu de atomo. Eble la vetero ŝanĝos pro la homo, aŭ estos grava loka poluo, kaj la konsekvenco povos esti gravaj por la homo, sed por la tero estas nur ŝanĝo, samkiel ĝi jam multfoje spertis, kaj post kelkdek aŭ kelkcent jaroj la cikatroj foriĝos.

Atoma katastrofo kondamnas lokon por miloj, dekmiloj da jaroj, kun konsekvencoj kiun oni ankoraŭ ne konas sur faŭno kaj plantoj. Jam 20km ĉirkaŭ fukuŝima ne plu estos uzebla (kaj tio estas grava en lando kie premo sur la uzo de landoj/kampoj estas alta)

Iel en la menso de homoj oni volas kredi ke radiaĵoj estas sendanĝera, ĉar fakte oni vidas nenion. Sed estas kiel nevidebla fajro, ĝi brulas se oni tro proksimas, sed la konsekvencon oni vidos nur poste, kaj eble ne faros rilaton. Tutcerte la nombro da kanceroj en eŭropo kreskiĝis post ĉernobilo, sed kiom multe? Tre malfacila diri.

Do mi bonvolas kredi en sekureco de atomaj centraloj (kio estas dubinda, ekz en Francio), kaj ĝia malalta kosto (kiu ankaŭ estas dubinda, ĉar urano ne senfinas), sed mi ja poras diversiĝo de energifontoj, kaj malkresko de konsumo.

Alternativa solvo povus esti centralo kun nuklea fuzio (kaj ne fisio, kiel nuntempaj), kiu reproduktos la procesoj de energiprodukto en la suno. Teorie ĝi devus esti pura kaj sekura, kun rubaĵoj radioaktivaj "nur" dum 40 jaroj. Sed tio diras la sciencistoj.. Ĝis nun ili ne estas sufiĉe efikaj sed eble post kelkaj dekjaroj (Tokamak, ITER)

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-aprilo-09 16:10:53

jeg:Mi ege preferus havi atomelektran centralon en mia urbo, ol havi minojn, kiuj eltiras karbon per forigado de montosupraĵoj, aŭ havi boradon de tergaso el Marcellus Shale... Ĉiuj ja povas malsanigi homojn, kaj mi elektus havi neniun.
Vi en la Usono havas sufiĉe da sunon en Nevado, Arizono, Novmeksikjo ktp. Kial ne komenci hodiaŭ kun voltaika energio?
Amike.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-09 18:32:59

Terurĉjo:
Ĉu "kara" estas "multekosta"?
Vidu signifon 3 en ReVo de kara.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-09 20:59:21

Eddycgn:Alternativa energio

Relative malgranda surfaco de la nordafrika dezerto, ekz. en Algerio aŭ Libio sufiĉas por produkti sunan energion por la tuta mondo.
La tekniko ekzistas jam, mankas la reto por distribuado. Kaj la volo tion fari.
La landoj kiuj havas dezertojn estas bedaŭrinde tiuj, kiuj jam havas nafton! malgajo.gif

jeg (Montri la profilon) 2011-aprilo-10 04:07:41

Eddycgn:Vi en la Usono havas sufiĉe da sunon en Nevado, Arizono, Novmeksikjo ktp. Kial ne komenci hodiaŭ kun voltaika energio?
Amike.
Estas bona demando, ja. Multe da vi en la Usono demandas ĝin same.

le_chaz (Montri la profilon) 2011-aprilo-10 14:08:18

Altebrilas:Se ni volas forigi atomenergion, devas esti tutmondiĝo de energi disdono.
Tutmondiĝo de enegidisdono estas ja dezirinda. Sed ne necesas atendi tion por forigi nuklean energion. Nuklea energio estas nur malgranda parto de la tutmonda energiproduktado (Horsto parolis pri 6% en 2006, sed mi trovis la procentaĵon 13,5% en 2008).

Facilas anstataŭigi ilin per malpli danĝeraj kaj poluaj fontoj. Ne mankas teknikaj solvoj, mankas politika decidon. Tiun decidon ne faros la ŝtatoj aŭ enegifirmaoj, kiuj endanĝerigas ĉiujn nin por sia profito. Ni devas ludi rolon por trudi ĝin.

Altebrilas:Devas esti internacia organizo por energio (kaj same por akvo, agrikulturo, ktp) kiu planas la produktadon de energio kaj disdonas ĝin laŭ bezonoj.
Tio starigas demandojn. Kiu kreos tiun internacian organizon? Kiu ŝtato akceptos fordoni sian regpovon al supera organizo? Kaj la tria…

Zorevij:…divenu, kiu fakte estros tiun organizacion?
Nu, ĝuste!

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-10 15:30:58

Ĉiuj landoj luktas por sia sekureco (milita, nutraĵa, energia, ktp). Tiuj diversaj problemoj estas ligitaj, kaj la ĵusa katastrofo de Fukushima pruvas, ke se oni aldonas industrian sekurecon, la problemoj estas ankoraŭ pli ligitaj (polucio povas ankaŭ fari malbonon al najbaraj landoj).

Tio signifas, ke se oni provas ŝanĝi ion, oni devas ŝanĝi ĉion, kaj la aliaj ne konsentos, ĉar tio fariĝos verŝajne kontraŭ iliaj interesoj.

Tial oni devas arigi internacian konferencon pri tiu sekureco, por trovi solvon tian, ke neniu perdas sekurecon.

En la optimisma vidpukto, tio povas konduki al nova organizo de la planedo.
En la pesimisma vido, tio estas utopia, kaj oni devos alfrunti krizojn, katastrofojn kaj militojn.

le_chaz (Montri la profilon) 2011-aprilo-10 16:09:06

Altebrilas:Tial oni devas arigi internacian konferencon pri tiu sekureco, por trovi solvon tian, ke neniu perdas sekurecon.
Ĉu vi kredas je niaj "reprezentantoj" por alvoki al tia internacia konferenco − kaj trafi ian rezulton?

horsto (Montri la profilon) 2011-aprilo-10 20:20:42

le_chaz: Nuklea energio estas nur malgranda parto de la tutmonda energiproduktado (Horsto parolis pri 6% en 2006, sed mi trovis la procentaĵon 13,5% en 2008).
Mi aldonis ligilon. Estas 6% de la energiproduktado kaj 13–14% de la kurentproduktado.

Reen al la supro