Al la enhavo

Atomenergio?

de le_chaz, 2011-aprilo-05

Mesaĝoj: 80

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 07:52:20

Estontece pli multan energion bezonos homoj, ĉar tiuj landoj, kiuj ankoraŭ nun ne bezonas multan elektron, sendube post kelkaj jaroj bezonos pli da elektro. Tamen bonŝance, ke ili jam vidis la okazaĵon de Fukuŝima. Mi rekomendas, ke ili ne prenu atomenergion sed prenu naturan energion.

Mi memoras, ke post la tertremo multaj eksterlandanoj tuj fuĝis el Japanio, timante radioaktivecon. Tio pruvas, ke ĉiuj homoj timas radioaktivecon. Neniu vojaĝas en Japanion, neniu aĉetas ĉiun ajn japanan produktaĵon, timante radioaktivecon. Tion nomas ni "damaĝo de onidiro"(japane "fuuhyou higai"). La damaĝo al la sano ne estas videbla sed tiu al ekonomio jam evidentiĝis. Iu ajn alia akcidento ne rezultos tiel. Japanaj entreprenistoj, kiuj ĉiam ĉiele pripensas nur sian gajnon, ŝajnas komenci pripensi por sendependi de atomenergio, kvankam ili ne laboros por Japanio.

zan (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 08:07:28

le_chaz:Facilas anstataŭigi ilin per malpli danĝeraj kaj poluaj fontoj. Ne mankas teknikaj solvoj, mankas politika decidon. Tiun decidon ne faros la ŝtatoj aŭ enegifirmaoj, kiuj endanĝerigas ĉiujn nin por sia profito. Ni devas ludi rolon por trudi ĝin.
Mi tute konsentas vin. Sed ŝajnas al mi, japanoj ne havas tian kapablon.. ploro.gif

le_chaz (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 16:49:16

zan:Estontece pli multan energion bezonos homoj, ĉar tiuj landoj, kiuj ankoraŭ nun ne bezonas multan elektron, sendube post kelkaj jaroj bezonos pli da elektro.
Ili deziras pli da elektro, ĉar ili deziras vivkomforton similan al la okcidenta. Sed tio ne eblas, pro la limigita stoko de krudaĵoj sur la tero. Pri tiu ĉi temo parolis jene fakulo pri nuklea energio:

Bernard Laponche:Nome de kio la cetero de la planedo ne aspiru atingi iom post iom la saman konsumonivelon? Do, eĉ supozante tion, ke la riĉaj landoj stabiligos sian, ni atingos, iam dum la 21a jarcento, homaron ĉirkaŭ 9-miliardan, kiu konsumos po 5,3 TEP ("ekvivalento de nafto-tuno") t.e. monda konsumo de 48 miliardoj de TEP. […] Tio ne eblas: ni bezonus kvar Terojn!
Tio estas nekontraŭebla fakto: la okcidenta vivmodelo estas neaplikebla al la tuta homaro. Sekvas du konsekvencoj:
1) ĝi kondamnas la ceteron de la mondo al submetita kaj mizera stato.
2) ĝi kreas la kondiĉojn por certa detruo de parto de la homaro (per ekologiaj katastrofoj, militoj, ktp…).

Krei pli simplan kaj pli kolektivan vivmanieron en nia socio estas la sola longdaŭra celo. Kiel fari, tio estas nia problemo… sed mi scias, ke tion certe ne faros tiuj, kiuj profitas el la nuna sistemo: ŝtatoj, kapitalistoj, ktp…

le_chaz (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 16:51:28

zan:Mi tute konsentas vin. Sed ŝajnas al mi, japanoj ne havas tian kapablon.. ploro.gif
Ili havas tiun kapablon, kiel ĉiuj aliaj! La problemo simple estas tio, ke ili ne konscias pri tio… kiel la plimultego de la homaro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 19:43:28

le_chaz:
Altebrilas:Tial oni devas arigi internacian konferencon pri tiu sekureco, por trovi solvon tian, ke neniu perdas sekurecon.
Ĉu vi kredas je niaj "reprezentantoj" por alvoki al tia internacia konferenco − kaj trafi ian rezulton?
Sen premo de la publiko, ne.

le_chaz (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 08:22:29

Hodiaŭ, la japana instituto pri nuklea energio levis la akcidenton de Fukuŝima al la 7a grado de graveco, la maksimuma. Fukuŝima iĝas la dua katastrofo atinginta tian gravecon, post Ĉernobilo.

Kiam mi rigardas la nunan rezulton de tiu ĉi enketo (pli ol unu triono volas daŭrigi nuklean energion) mi konsterniĝas. Devus esti eĉ ne unu dekono. La faktoj estas tiel klaraj, ke mi ne kapablas kompreni kial tiom da personoj malagnoskas ilin…

Iu parolis ĉi tie pri malklereco. Mi preferas paroli pri senrespondumo.

mihxil (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 15:21:12

le_chaz:Hodiaŭ, la japana instituto pri nuklea energio levis la akcidenton de Fukuŝima al la 7a grado de graveco, la maksimuma. Fukuŝima iĝas la dua katastrofo atinginta tian gravecon, post Ĉernobilo.

Kiam mi rigardas la nunan rezulton de tiu ĉi enketo (pli ol unu triono volas daŭrigi nuklean energion) mi konsterniĝas. Devus esti eĉ ne unu dekono. La faktoj estas tiel klaraj, ke mi ne kapablas kompreni kial tiom da personoj malagnoskas ilin…

Iu parolis ĉi tie pri malklereco. Mi preferas paroli pri senrespondumo.
[/quote]La fakto ke la akcidento nun konsideratas '7a-grada' en si mem ne diras multon. Laŭ mi gravas kompari nuklean energion, inkluzive ĝiajn akcidentojn, kun aliaj manieroj de energiproduktado inkluzive ties akcidentoj kaj kaŭzoj.

Ekz. ĉu ni konscias pri kiom da mortoj efektive karbo-energio kaŭzas? Ĉu vi certas ke estas malpli ol ĉe nuklea energio? Kaj kio pri la klimatefikoj? La rezultoj de tio povus esti pli katastofaj ol cento da Ĉernobil-akcidentoj. Aŭ eble ne. Estas malfacile kompari tiajn aferojn, sed almenaŭ oni provu antaŭ ol foraboli nukleenergion pro pure emociaj kialoj elvokitaj de tiu vorto 'Ĉernobilo'.

Kompreneble plej bone estas uzi vere renovigeblajn energifontojn. Kvankam eĉ tiuj ne estas senriskaj, kaj senefikaj al la vivmedio. Kiom da mortoj ekz. jam estas kaŭzitaj de akvoenergio? Kiom da pejzaĝo estas detruita de tio? Kiom kostas ĉiu tiu betono kaj aliaj konstrumaterialoj? Fakto estas ke la energibezono estas granda, verŝajne ne malgrandiĝos, kaj ne baldaŭ kaj facile povas esti anstataŭigota per suno-energio, ventoenergio kaj tiaj plu.

Koncize, ne estas racie nun tute ŝanĝi la opinion pri nuklea energio, ĉar nun okazadas katastrofo (ankoraŭ eta kompare kun la veraj katastrofoj la tertremo kaj cunamo), kaj nenion diri aŭ kontraŭprotesti pri karbo-centraloj kies akumuliĝanta katastrofo estas malpli subita sed eble pli severa.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 15:58:11

La fakto, ke atomenergio estas danĝera ne pruvas, ke la aliaj solvoj estas sendanĝeraj!

Vidu la militojn por nafto, ili faras plia da viktimoj ol atomenergio.

Tial oni devas havi klarajn ideojn pri kiel la mondo povus funkcii sen atomenergio. Kaj tio, mi tute konsentas, estas urĝega!

kidarias01 (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 19:24:53

Estas stranga. Aeroplanoj et atomenergioj estas sendanĝeri popolon. Aŭtoj estas plidanĝero!

manu_fr (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 23:04:53

kidarias01:Estas stranga. Aeroplanoj et atomenergioj estas sendanĝeri popolon. Aŭtoj estas plidanĝero!
Saluton,
Ĉu nur temas pri aŭtoj, kompare al aviadiloj kaj nukleaj centraloj ?
demando.gif
Espereble ne.
Laŭ mi, nuklea energio ĉefe estas danĝera pro militistaj uzoj.
Homo ofte forgesas historion.
Ĉu iu kredas, ke nukleaj bomboj malaperis de sur tero ekde fino de "malvarma batalo" ? Kompreneble ne !
Ĉu maroj senfine devas esti tombejoj al perditaj nukleaj ŝipoj, submarŝipoj aŭ nukleaj raketoj ? Sufiĉas !
Ĉu ni lasu ŝancon al teroristoj detrui urbon kun bombon je 10 kilogramoj de plutonio nure ? Ne dankinde !

Do, tiukaze, mi pensas ke ni devas forgesi nuklean fision kiel energifonto, ekde militista uzado tiom danĝeras al vivo. Militista nuklea katastrofo ĉiam eblas, sed medioj rare parolas pri tio. (Lastfoje, estis pro la Kursk marŝipo, ĉu ne ? Memoru la timon ! Ne estis nur unu submarŝipo subakve ...).
Laŭ mi, militista danĝero estas pli grava ol la civila, ties rezulton ni tamen denove konstatis al Fukushima.

Amike

Manu
PS : argumentoj ne mankas al mi por la debato pri nukledevena energio ekster la militista uzado, sed mi ne havas tempon.

Reen al la supro