본문으로

Diaktrivoj

글쓴이: Roman_Mutin, 2011년 4월 7일

글: 14

언어: Esperanto

Roman_Mutin (프로필 보기) 2011년 4월 7일 오전 5:30:47

Saluton!

Mi havas demandon pri diaktrivoj, rigardu:
En Rusa lingvo estas literoj kun diaktrivoj(ё,й) kaj ili eksistas en alfabeto. Mi malmulte konas kun Hungara lingvo, kaj en ĝi ankaŭ eksistas diaktrivoj kaj ili eksistas en alfabeto(tuta nombro de literoj estas 40!)
Sed en ,por ekzempl` Italia, aŭ Germana lingvo ekzistas diaktrivoj sed ili ne ekzistas en alfabeto
Kial?

sergejm (프로필 보기) 2011년 4월 7일 오전 7:12:54

Oficiale, en la rusa lingvo, Ё estas en alfabeto, sed fakte ne.
Jen estas kutima vortordo en vortaroj:
её ŝia
ёж erinaco
ежи erinacoj
ёжик erinaceto
...
Se vortordo estus kun Ё kiel aparta litero:
её ŝia
ежи erinacoj
...
ёж erinaco
ёжик erinaceto
kaj se vi serĉas vorton ежи post её kaj ne trovas ĝin (multenombraj vortoj kutime ne estas en vortaro), vi devas foliumi kelkajn paĝojn por trovi ёж, kiu komencas de Ё.
Same estas en la germana lingva: u en ununombro povas esti ü en multenombro, do ü ne estas en alfabeto.
En la hungara lingvo u ne povas iĝi ü post vorto-ŝanĝo, do ü estas en alfabeto kiel aparta litero.

le_chaz (프로필 보기) 2011년 4월 7일 오전 9:48:40

Roman_Mutin:Sed en ,por ekzempl` Italia, aŭ Germana lingvo ekzistas diaktrivoj sed ili ne ekzistas en alfabeto
Kial?
Saluton,

la respondo estas simpla: tiel estas! Tio estas nur afero de konvencio. En tiuj lingvoj, kiujn vi mencias, kaj en multaj aliaj, oni simple konsideras tiujn literojn kiel aliajn formojn de la sama litero.

En franca vortaro vi trovos la literojn "ê", "é" kaj "è" kune kun "e". Ni simple rigardas ilin kiel la saman literon kun aldonitaj supersignoj.

jchthys (프로필 보기) 2011년 4월 7일 오전 11:51:59

En Esperanto ili estas malsamaj literoj: ĝemo aperos post glacio en vortaro.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 4월 7일 오후 1:42:46

mi iam vidis en hispanaj vortaroj, ke "ch" estas traktata kiel unusola litero, kiu venas post "c"

nikko (프로필 보기) 2011년 4월 7일 오후 5:01:17

Kio estas diakrivo?

darkweasel (프로필 보기) 2011년 4월 7일 오후 5:03:23

nikko:Kio estas diakrivo?
El la kunteksto ŝajnas ke temas pri supersignaj literoj.

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 4월 7일 오후 7:19:59

Diakritaj signoj estas vokaloj kun dierezoj (du punktoj), ĉu ne?
Kiel ä ü ö ktp.

Mi konas ilin en la germanan, en la francan, tamen kun diferenta signifo.

En la itala ili ne ekzistas en la oficiala lingvo, sed nur en nordaj dialektoj, kiel la lombarda aŭ la piemonta.

nikko (프로필 보기) 2011년 4월 8일 오전 5:30:38

Mi simple rimarkis, ke vorto "diakrivo" ne ekzistas.

Korsivo (프로필 보기) 2011년 4월 8일 오후 12:54:43

nikko:Mi simple rimarkis, ke vorto "diakrivo" ne ekzistas.
Diakrita signoj aŭ kromsignoj (ne "diakrivo") estas supersignoj, subsignoj aŭ tresignoj de literoj. Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Diakrita_signo

다시 위로