Hozzászólások: 18
Nyelv: Esperanto
Chainy (Profil megtekintése) 2011. április 15. 11:20:24
sudanglo:jes, interese. Mi supozas, ke oni kutime dirus: "Mi havas la senton, ke mi estas en alia mondo".
Oni povas paroli pri 'sento de varmo', sed ne pri la 'sento de esti en alia mondo'.
Sed tiu lasta estas perfekte komprenebla.
Eble, homoj ne diras "sento de esti en alia mondo" ĉar tia formo ne ekzistas en multaj lingvoj, almenaŭ en Eŭropo. En la germana kaj rusa, ekzemple, oni dirus tion en simila maniero kiel "Mi havas la senton, ke mi estas en alia mondo".
Esperanto komenciĝis en Eŭropo, do la unuaj Esperantistoj el la eŭropaj landoj plej verŝajne ofte kopiis la formojn akceptitajn en iliaj propraj lingvoj. Kaj tiam tiuj formoj fariĝis la akceptitaj formoj inter Esperantistoj.
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. április 15. 11:39:51
Chainy:Germane:
Eble, homoj ne diras "sento de esti en alia mondo" ĉar tia formo ne ekzistas en multaj lingvoj, almenaŭ en Eŭropo. En la germana kaj rusa, ekzemple, oni dirus tion en simila maniero kiel "Mi havas la senton, ke mi estas en alia mondo".
Ich habe das Gefühl, dass ich in einer anderen Welt bin. = "Mi havas la senton, ke mi estas en alia mondo."
Ich habe das Gefühl, in einer anderen Welt zu sein. = "Mi havas la senton esti en alia mondo."
Ich habe das Gefühl des Seins in einer anderen Welt. - tio estas tre stranga esprimmaniero, sed gramatike korekta kaj oni povus tion traduki kiel "mi havas la senton de esti/estado en alia mondo".
Chainy (Profil megtekintése) 2011. április 15. 11:53:50
darkweasel:Interese, denove!Chainy:Germane:
Eble, homoj ne diras "sento de esti en alia mondo" ĉar tia formo ne ekzistas en multaj lingvoj, almenaŭ en Eŭropo. En la germana kaj rusa, ekzemple, oni dirus tion en simila maniero kiel "Mi havas la senton, ke mi estas en alia mondo".
Ich habe das Gefühl, dass ich in einer anderen Welt bin. = "Mi havas la senton, ke mi estas en alia mondo."
Ich habe das Gefühl, in einer anderen Welt zu sein. = "Mi havas la senton esti en alia mondo."
Ich habe das Gefühl des Seins in einer anderen Welt. - tio estas tre stranga esprimmaniero, sed gramatike korekta kaj oni povus tion traduki kiel "mi havas la senton de esti/estado en alia mondo".
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi ne estas certa, ĉu oni povus diri tiel en la rusa. Interese, ĉu rusoj ĉeestas por helpi?
"У меня такое ощущение, что я в другом мире." = Mi havas tian senton, ke mi estas en alia mondo. (laŭlitere). Ĉu eblas diri tion alimaniere, en maniero simila al 'sento de esti"?
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. április 15. 16:08:31
Terurĉjo:prepozicioj neniam gvidas verbojnLaŭ kiu?
Terurĉjo:Ĝuste. Ĉu iu tion asertis?
verboj en Esperanto, samkiel en la rusa, ne havas formojn de diversaj kazoj.
Terurĉjo:min okupas sento doni al iu pugnobatojn.Bonan amuziĝon pri viaj perinterretaj pugnobatoj!
horsto (Profil megtekintése) 2011. április 15. 19:53:35
sudanglo:Tio ne estas bone komprenebla. Tio ankaŭ povus signifi, ke vi havas la senton ĉar vi estas en alia mondo.
Oni povas paroli pri 'sento de varmo', sed ne pri la 'sento de esti en alia mondo'.
Sed tiu lasta estas perfekte komprenebla.
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. április 15. 20:03:09
horsto:Jes. Sed tiel estas nur, ĉar la prepozicio de estas tre multsignifa - ne ĉar ĝi antaŭas verbon.sudanglo:Tio ne estas bone komprenebla. Tio ankaŭ povus signifi, ke vi havas la senton ĉar vi estas en alia mondo.
Oni povas paroli pri 'sento de varmo', sed ne pri la 'sento de esti en alia mondo'.
Sed tiu lasta estas perfekte komprenebla.
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. április 16. 7:38:33
Terurĉjo:mi havas nenion kontraŭ iu el via frazoj!
rakonto havas dediĉiĝas al esplori sentoj
Kirilo81 (Profil megtekintése) 2011. április 17. 17:55:15
Terurĉjo:prepozicioj neniam gvidas verbojnNu, tradicie la tri prepozicioj por, krom kaj antaŭ (kun ol) povas regi infinitivon (sed oni atentu, ke ne estas fiksa limo inter prepozicio kaj konjunkcio en E-o).
eĉ "iri por aĉeti" fakte estas mallongigo de "iri por celo aĉeti".
Poste plioftiĝis sen, do rigardante tiun tradicion kaj manke de ia malpermeso en la Fundamento mi ne vidas kialon ne allasi aliajn prepoziciojn en kombinon kun infinitivo.
Tamen el stila vidpunkto mi malkonsilas ilin uzi, ĉar jam sen diri estas (supozeble okcidenteŭropa) anstataŭigaĵo de la bonstila ne diri/a/onte, kaj konstruaĵo kiel ĉe diri miaopinie estas tre malplaĉa surogato de dirante.