Ĉe + inf.
de Balbutanto, 2011-aprilo-12
Mesaĝoj: 22
Lingvo: Esperanto
Balbutanto (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 18:42:31
Ĉe kompili la libron, mi hazarde trafis versaĵon de...
Kian sencon doni al Ĉe kompili? Kompilante aŭ kompilonte? Ĉu ofte uziĝas tiu dirmaniero, kiu eble deriviĝas de la ruslingvo?
Antaŭdankon al ĉiuj.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 19:11:41
geo63 (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 20:34:12
Balbutanto:Lastatempe mi trafis tiun esprimon en dokumento far tre sperta rusa esperantisto:Dum la kompilo/kompilado de la libro...
Ĉe kompili la libron, mi hazarde trafis versaĵon de...
Kian sencon doni al Ĉe kompili? Kompilante aŭ kompilonte? Ĉu ofte uziĝas tiu dirmaniero, kiu eble deriviĝas de la ruslingvo?
Antaŭdankon al ĉiuj.
Kompilante la libron...
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 20:45:45
supozeble, okazis ia eraro (misskribo, mistajpo, mispreso).
aŭ la esperantisto estas tro sperta kaj moderna.
multe pli konvenaj estas la esprimoj, skribitaj de estimata geo63.
sudanglo (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 10:12:59
Povas esti ke la gamo de prepozicioj kiuj povas antaŭi infinitivon etendiĝis.
Aliflanke, povas esti ke (pro la Interreto) estas multe pli da novbakitaj Esperantistoj kiuj ankoraŭ ne plenlernis la tradician uzadon.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 11:09:31
Chainy (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 13:28:40
Terurĉjo:rusoj tiamaniere ne parolas.Nu, en la rusa ja eblas diri "При чтении книги я заметил..." En tia frazo la uzo de "При" ŝajnas simila al 'ĉe'. Oni povus traduki tion tiel: "Ĉe legado de la libro mi rimarkis..." Ĉu tia frazo havus alian signifon, se oni dirus 'dum legado' aŭ 'legante'?! Mi ne certas.
Estas eble iom strange anstataŭigi 'legado' per 'legi'. Sed, mi ne certas, ĉu mi kontraŭus tian uzon. Ĉu estas tre malfacile kompreni la signifon de tia frazo?: "Ĉe legi la libron mi rimarkis..." Ĉu eblas miskompreni tion?
Chainy (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 13:38:56
sudanglo:Eble vi pravas. Se honeste, mia unua reago estas, ke mi preferus diri "Kiam mi kompilis la libron, mi hazarde trafis versaĵon de..."
Aliflanke, povas esti ke (pro la Interreto) estas multe pli da novbakitaj Esperantistoj kiuj ankoraŭ ne plenlernis la tradician uzadon.
Kial uzi pli komplikan formon, kiam eblas diri la simplan formon "kiam mi kompilis..."? Au 'ĉe' havas iom alian signifon, ĉu?!
PMEG havas nur jenajn informojn ĉi-teme: ĉe
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 17:12:19
oni nepre zorgu pri japanoj, ĉinoj, vjetnamanoj, malajzianoj kaj ĉiuj aliaj, kies lingvoj absolute malsimilas al la hindoeŭropaj.
se oni instruas, ke "ĉe" signifas maksimuman proksimecon kaj iu, eĉ tre fama kaj sperta, uzas la prepozicion anstataŭ "dum", tio senescepte kondukas al eraroj kaj miskomprenoj.
ne gravas, ke inter kelkaj signifoj de ruslingva prepozicio при ekzistas ĉe kaj dum (interalie при чтении estas dum legado - mi ĵus konsultis miajn filinojn ), ne gravas, ke ruse mi parolas SUR Esperanto kaj SUR la rusa lingvo.
gravegas ĉies interkompreno, sed ĝi ne eblas ĉe (dum) tro senrespondeca uzo de Esperanto.
Balbutanto (Montri la profilon) 2011-aprilo-14 23:50:09
Mi ja sciis, ke ne vane oni petas vian helpon