Ir ao conteúdo

Ĉe + inf.

de Balbutanto, 12 de abril de 2011

Mensagens: 18

Idioma: Esperanto

Balbutanto (Mostrar o perfil) 12 de abril de 2011 18:42:31

Lastatempe mi trafis tiun esprimon en dokumento far tre sperta rusa esperantisto:

Ĉe kompili la libron, mi hazarde trafis versaĵon de...

Kian sencon doni al Ĉe kompili? Kompilante aŭ kompilonte? Ĉu ofte uziĝas tiu dirmaniero, kiu eble deriviĝas de la ruslingvo?

Antaŭdankon al ĉiuj.

darkweasel (Mostrar o perfil) 12 de abril de 2011 19:11:41

Mi tion komprenas kiel kompilante - tia esprimmaniero eblas ankaŭ en la germana, kvankam ĝis nun mi en Esperanto ĝin ne vidis.

geo63 (Mostrar o perfil) 12 de abril de 2011 20:34:12

Balbutanto:Lastatempe mi trafis tiun esprimon en dokumento far tre sperta rusa esperantisto:

Ĉe kompili la libron, mi hazarde trafis versaĵon de...

Kian sencon doni al Ĉe kompili? Kompilante aŭ kompilonte? Ĉu ofte uziĝas tiu dirmaniero, kiu eble deriviĝas de la ruslingvo?

Antaŭdankon al ĉiuj.
Dum la kompilo/kompilado de la libro...

Kompilante la libron...

sudanglo (Mostrar o perfil) 13 de abril de 2011 10:12:59

Pli kaj pli mi vidas formojn kun infinitivoj kiuj ne estas tradiciaj, ekz 'post skribi'.

Povas esti ke la gamo de prepozicioj kiuj povas antaŭi infinitivon etendiĝis.

Aliflanke, povas esti ke (pro la Interreto) estas multe pli da novbakitaj Esperantistoj kiuj ankoraŭ ne plenlernis la tradician uzadon.

darkweasel (Mostrar o perfil) 13 de abril de 2011 11:09:31

Mi mem ne hezitas uzi ĉiun ajn rolvorteton antaŭ infinitivo, se la senco tion postulas.

Chainy (Mostrar o perfil) 13 de abril de 2011 13:28:40

Terurĉjo:rusoj tiamaniere ne parolas.
Nu, en la rusa ja eblas diri "При чтении книги я заметил..." En tia frazo la uzo de "При" ŝajnas simila al 'ĉe'. Oni povus traduki tion tiel: "Ĉe legado de la libro mi rimarkis..." Ĉu tia frazo havus alian signifon, se oni dirus 'dum legado' aŭ 'legante'?! Mi ne certas.

Estas eble iom strange anstataŭigi 'legado' per 'legi'. Sed, mi ne certas, ĉu mi kontraŭus tian uzon. Ĉu estas tre malfacile kompreni la signifon de tia frazo?: "Ĉe legi la libron mi rimarkis..." Ĉu eblas miskompreni tion?

Chainy (Mostrar o perfil) 13 de abril de 2011 13:38:56

sudanglo:
Aliflanke, povas esti ke (pro la Interreto) estas multe pli da novbakitaj Esperantistoj kiuj ankoraŭ ne plenlernis la tradician uzadon.
Eble vi pravas. Se honeste, mia unua reago estas, ke mi preferus diri "Kiam mi kompilis la libron, mi hazarde trafis versaĵon de..."

Kial uzi pli komplikan formon, kiam eblas diri la simplan formon "kiam mi kompilis..."? Au 'ĉe' havas iom alian signifon, ĉu?!

PMEG havas nur jenajn informojn ĉi-teme: ĉe

Balbutanto (Mostrar o perfil) 14 de abril de 2011 23:50:09

Do oni prefere uzu (ĉe + o-vorto). (ĉe + i-vorto), kvankam komprenata, estas kritikenda. Krome, laŭ mi, decidiga estas la argumento pri interkompreno.

Mi ja sciis, ke ne vane oni petas vian helpon okulumo.gif

sudanglo (Mostrar o perfil) 15 de abril de 2011 10:48:38

Estas iom kurioze ke la aro de prepozicioj kiuj povas antaŭi infinitivon en Esperanto estas tiel limigita.

Oni povas paroli pri 'sento de varmo', sed ne pri la 'sento de esti en alia mondo'.

Sed tiu lasta estas perfekte komprenebla.

Tamen oni sen-hezite dirus 'mi havas nenion por manĝi', aŭ 'li parolis sen movi la buŝon'.

Ĉu estas struktura kialo por tio? Ĉu estas io speciala gramatike aŭ semantike pri la prepozicioj kiuj estas rajtigitaj stari antaŭ infinitivoj.

darkweasel (Mostrar o perfil) 15 de abril de 2011 11:08:20

sudanglo:
Ĉu estas struktura kialo por tio? Ĉu estas io speciala gramatike aŭ semantike pri la prepozicioj kiuj estas rajtigitaj stari antaŭ infinitivoj.
Ne. Temas nur pri lingva tradicio.

De volta à parte superior