Sadržaj

Ĉe + inf.

od Balbutanto, 12. travnja 2011.

Poruke: 22

Jezik: Esperanto

Balbutanto (Prikaz profila) 12. travnja 2011. 18:42:31

Lastatempe mi trafis tiun esprimon en dokumento far tre sperta rusa esperantisto:

Ĉe kompili la libron, mi hazarde trafis versaĵon de...

Kian sencon doni al Ĉe kompili? Kompilante aŭ kompilonte? Ĉu ofte uziĝas tiu dirmaniero, kiu eble deriviĝas de la ruslingvo?

Antaŭdankon al ĉiuj.

darkweasel (Prikaz profila) 12. travnja 2011. 19:11:41

Mi tion komprenas kiel kompilante - tia esprimmaniero eblas ankaŭ en la germana, kvankam ĝis nun mi en Esperanto ĝin ne vidis.

geo63 (Prikaz profila) 12. travnja 2011. 20:34:12

Balbutanto:Lastatempe mi trafis tiun esprimon en dokumento far tre sperta rusa esperantisto:

Ĉe kompili la libron, mi hazarde trafis versaĵon de...

Kian sencon doni al Ĉe kompili? Kompilante aŭ kompilonte? Ĉu ofte uziĝas tiu dirmaniero, kiu eble deriviĝas de la ruslingvo?

Antaŭdankon al ĉiuj.
Dum la kompilo/kompilado de la libro...

Kompilante la libron...

Terurĉjo (Prikaz profila) 12. travnja 2011. 20:45:45

mi ne komprenas la esprimon, ĝi estas malklara kaj malkomprenebla. rusoj tiamaniere ne parolas.

supozeble, okazis ia eraro (misskribo, mistajpo, mispreso).

aŭ la esperantisto estas tro sperta kaj moderna.

multe pli konvenaj estas la esprimoj, skribitaj de estimata geo63.

sudanglo (Prikaz profila) 13. travnja 2011. 10:12:59

Pli kaj pli mi vidas formojn kun infinitivoj kiuj ne estas tradiciaj, ekz 'post skribi'.

Povas esti ke la gamo de prepozicioj kiuj povas antaŭi infinitivon etendiĝis.

Aliflanke, povas esti ke (pro la Interreto) estas multe pli da novbakitaj Esperantistoj kiuj ankoraŭ ne plenlernis la tradician uzadon.

darkweasel (Prikaz profila) 13. travnja 2011. 11:09:31

Mi mem ne hezitas uzi ĉiun ajn rolvorteton antaŭ infinitivo, se la senco tion postulas.

Chainy (Prikaz profila) 13. travnja 2011. 13:28:40

Terurĉjo:rusoj tiamaniere ne parolas.
Nu, en la rusa ja eblas diri "При чтении книги я заметил..." En tia frazo la uzo de "При" ŝajnas simila al 'ĉe'. Oni povus traduki tion tiel: "Ĉe legado de la libro mi rimarkis..." Ĉu tia frazo havus alian signifon, se oni dirus 'dum legado' aŭ 'legante'?! Mi ne certas.

Estas eble iom strange anstataŭigi 'legado' per 'legi'. Sed, mi ne certas, ĉu mi kontraŭus tian uzon. Ĉu estas tre malfacile kompreni la signifon de tia frazo?: "Ĉe legi la libron mi rimarkis..." Ĉu eblas miskompreni tion?

Chainy (Prikaz profila) 13. travnja 2011. 13:38:56

sudanglo:
Aliflanke, povas esti ke (pro la Interreto) estas multe pli da novbakitaj Esperantistoj kiuj ankoraŭ ne plenlernis la tradician uzadon.
Eble vi pravas. Se honeste, mia unua reago estas, ke mi preferus diri "Kiam mi kompilis la libron, mi hazarde trafis versaĵon de..."

Kial uzi pli komplikan formon, kiam eblas diri la simplan formon "kiam mi kompilis..."? Au 'ĉe' havas iom alian signifon, ĉu?!

PMEG havas nur jenajn informojn ĉi-teme: ĉe

Terurĉjo (Prikaz profila) 13. travnja 2011. 17:12:19

oni ne zorgu pri rusoj, angloj, germanoj, svedoj, poloj, italoj, francoj kaj t.p.

oni nepre zorgu pri japanoj, ĉinoj, vjetnamanoj, malajzianoj kaj ĉiuj aliaj, kies lingvoj absolute malsimilas al la hindoeŭropaj.

se oni instruas, ke "ĉe" signifas maksimuman proksimecon kaj iu, eĉ tre fama kaj sperta, uzas la prepozicion anstataŭ "dum", tio senescepte kondukas al eraroj kaj miskomprenoj.

ne gravas, ke inter kelkaj signifoj de ruslingva prepozicio при ekzistas ĉe kaj dum (interalie при чтении estas dum legado - mi ĵus konsultis miajn filinojn lango.gif ), ne gravas, ke ruse mi parolas SUR Esperanto kaj SUR la rusa lingvo.

gravegas ĉies interkompreno, sed ĝi ne eblas ĉe (dum) tro senrespondeca uzo de Esperanto.

Balbutanto (Prikaz profila) 14. travnja 2011. 23:50:09

Do oni prefere uzu (ĉe + o-vorto). (ĉe + i-vorto), kvankam komprenata, estas kritikenda. Krome, laŭ mi, decidiga estas la argumento pri interkompreno.

Mi ja sciis, ke ne vane oni petas vian helpon okulumo.gif

Natrag na vrh