Ĉe + inf.
av Balbutanto, 12 april 2011
Meddelanden: 22
Språk: Esperanto
Balbutanto (Visa profilen) 12 april 2011 18:42:31
Ĉe kompili la libron, mi hazarde trafis versaĵon de...
Kian sencon doni al Ĉe kompili? Kompilante aŭ kompilonte? Ĉu ofte uziĝas tiu dirmaniero, kiu eble deriviĝas de la ruslingvo?
Antaŭdankon al ĉiuj.
darkweasel (Visa profilen) 12 april 2011 19:11:41
geo63 (Visa profilen) 12 april 2011 20:34:12
Balbutanto:Lastatempe mi trafis tiun esprimon en dokumento far tre sperta rusa esperantisto:Dum la kompilo/kompilado de la libro...
Ĉe kompili la libron, mi hazarde trafis versaĵon de...
Kian sencon doni al Ĉe kompili? Kompilante aŭ kompilonte? Ĉu ofte uziĝas tiu dirmaniero, kiu eble deriviĝas de la ruslingvo?
Antaŭdankon al ĉiuj.
Kompilante la libron...
Terurĉjo (Visa profilen) 12 april 2011 20:45:45
supozeble, okazis ia eraro (misskribo, mistajpo, mispreso).
aŭ la esperantisto estas tro sperta kaj moderna.
multe pli konvenaj estas la esprimoj, skribitaj de estimata geo63.
sudanglo (Visa profilen) 13 april 2011 10:12:59
Povas esti ke la gamo de prepozicioj kiuj povas antaŭi infinitivon etendiĝis.
Aliflanke, povas esti ke (pro la Interreto) estas multe pli da novbakitaj Esperantistoj kiuj ankoraŭ ne plenlernis la tradician uzadon.
darkweasel (Visa profilen) 13 april 2011 11:09:31
Chainy (Visa profilen) 13 april 2011 13:28:40
Terurĉjo:rusoj tiamaniere ne parolas.Nu, en la rusa ja eblas diri "При чтении книги я заметил..." En tia frazo la uzo de "При" ŝajnas simila al 'ĉe'. Oni povus traduki tion tiel: "Ĉe legado de la libro mi rimarkis..." Ĉu tia frazo havus alian signifon, se oni dirus 'dum legado' aŭ 'legante'?! Mi ne certas.
Estas eble iom strange anstataŭigi 'legado' per 'legi'. Sed, mi ne certas, ĉu mi kontraŭus tian uzon. Ĉu estas tre malfacile kompreni la signifon de tia frazo?: "Ĉe legi la libron mi rimarkis..." Ĉu eblas miskompreni tion?
Chainy (Visa profilen) 13 april 2011 13:38:56
sudanglo:Eble vi pravas. Se honeste, mia unua reago estas, ke mi preferus diri "Kiam mi kompilis la libron, mi hazarde trafis versaĵon de..."
Aliflanke, povas esti ke (pro la Interreto) estas multe pli da novbakitaj Esperantistoj kiuj ankoraŭ ne plenlernis la tradician uzadon.
Kial uzi pli komplikan formon, kiam eblas diri la simplan formon "kiam mi kompilis..."? Au 'ĉe' havas iom alian signifon, ĉu?!
PMEG havas nur jenajn informojn ĉi-teme: ĉe
Terurĉjo (Visa profilen) 13 april 2011 17:12:19
oni nepre zorgu pri japanoj, ĉinoj, vjetnamanoj, malajzianoj kaj ĉiuj aliaj, kies lingvoj absolute malsimilas al la hindoeŭropaj.
se oni instruas, ke "ĉe" signifas maksimuman proksimecon kaj iu, eĉ tre fama kaj sperta, uzas la prepozicion anstataŭ "dum", tio senescepte kondukas al eraroj kaj miskomprenoj.
ne gravas, ke inter kelkaj signifoj de ruslingva prepozicio при ekzistas ĉe kaj dum (interalie при чтении estas dum legado - mi ĵus konsultis miajn filinojn ), ne gravas, ke ruse mi parolas SUR Esperanto kaj SUR la rusa lingvo.
gravegas ĉies interkompreno, sed ĝi ne eblas ĉe (dum) tro senrespondeca uzo de Esperanto.
Balbutanto (Visa profilen) 14 april 2011 23:50:09
Mi ja sciis, ke ne vane oni petas vian helpon