La plej malfacila lingvo
من shlomo_1234, 5 يونيو، 2007
المشاركات: 97
لغة: Esperanto
Paulinho (عرض الملف الشخصي) 18 أبريل، 2015 7:41:42 م
Cocio_16 (عرض الملف الشخصي) 29 أبريل، 2015 3:57:00 ص
Esperante unu simpla regulo ebligas formi ĉiujn pluralojn. Tio ne estas tiel simpla angle aŭ france.
Kiu lingvo la plej malregula estas? Mi ne scias. Mi eĉ ne povas diri kiu lingvo estas la pli malfacila inter la franca kaj la ĉina. Sed esperanto estas eblege la plej regula.
Andreasp (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2015 10:37:57 م
La ideogramoj ne estas ĉiuj tute malsamaj, fakte ili konsistas el eble 212 bazaj elementoj, t.n. radikaj ideogramoj, inter kiuj certaj havas alian varianton, se ili troviĝas en ideogramoj konsistantaj el kelkaj radikoj. La ideogramoj konsistas el unu aŭ pli da radikoj, plejparte kun aldonaj strekoj. Por trovi ideogramon en vortaro oni devas distingi la radikon, trovi ĝian numeron en la listo de radikoj, kaj nombri la aldonajn strekojn, kio ne ĉiam facilas, precipe kiam la ideogramo konsistas el kelkaj radikoj kun aldonaj strekoj. La numero de la radiko kaj la nombro da aldonaj strekoj identigas unusence ĉiun ideogramon.
Andreasp (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2015 10:48:25 م
- Bone, sed ĉu ne estas iom tro malfrue por vi? - oni demandas lin.
- Nu, kiam mi staros antaŭ mia Kreinto, mi volas interparoli kun li en lia lingvo.
- Kaj se vi iros al la infero?
- Iom da germana scipovas ĉiu...
Vinisus (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2015 11:52:42 م
Cocio_16 (عرض الملف الشخصي) 2 مايو، 2015 3:50:07 ص
Andreasp:La ĉina estas treege malfacila, ĉar ĝi havas 4 tonojn kaj 1 neŭtralan tonon, kaj la signifo de la vorto dependas de la tono; la vortoj havas unu silabon (ĉiu ideogramo estas legata kiel 1 silabo), kunmetaĵoj havas ĝis 3 silabojn.La tonoj estas malfacilaj al vi (kaj al mi) nur ĉar via nacilingvo ne havas tiujn. Prononci iun lingvon estas facila al iu se tiu ĉi havas en ies lingvo la samajn sonojn, kaj malpli facila se la sonoj estas malsamaj. La prononco ne estas objektiva kriterio por determini la facilecon de iu lingvo.
Lerni la ĉinan ligvon kaj ies ideogramojn estas "objektive" malfacile ĉar la ideogramoj estas kvazaŭ unu alia lingvo. Se oni volas paroli ĉine kaj legi ĉinajn ideogramojn, oni bezonas kvazaŭ lerni du lingvojn. Sed ĉu la ĉinaj ideogramoj estas la ĉina lingvo ? Ne. Estas nur ulo por skribi kaj legi la ĉinan lingvon. Oni povas lerni pinjinon, tiam legi kaj skribi la ĉinan ne estas plu pli malfacile ol legi kaj skribi la anglan.
Kiu volas lerni la latinan lingvon bezonas lerni individue la gramatikan genron de ĉiuj substantivoj. Tiu estas "objektive" malfacila. Neniu povas helpi vin por lerni la gramatikajn genrojn. Se tio estas facila al vi, ĉiuj lingvoj estas facilaj al vi.
Tempodivalse (عرض الملف الشخصي) 2 مايو، 2015 4:01:49 ص
Oni povas alkutimiĝi al preskaŭ ĉio ... Ĉina gramatiko tre simplas komparite kun ĉiuj la okcidentaj - inkluzive de Esperanto fakte!