Al la enhavo

La plej malfacila lingvo

de shlomo_1234, 2007-junio-05

Mesaĝoj: 118

Lingvo: Esperanto

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-16 03:44:00

Mi ne kredas je pleja malfacilaĵo de iu lingvo ajn. Ĉiuj lingvoj estas pli malpli same malfacilaj aŭ facilaj… kompreneble, se vi estas plenkreskulo kaj provas lerni iun lingvon kiu tute ne rilatas al via denaska lingvo vi trovos ĝin tro malfacilega! Laŭ mi la portugala, la itala, la galega kaj la katalana estas la plej facilaj… sed sendube neniu parolanto de la ĉina pensus same.

fraforo (Montri la profilon) 2007-julio-26 23:41:31

Vilinilo:Mi pensas, ke Esperanto ne estas tiel facila kiel oni diras ...
La problemo aŭ malfacileco estas nek la esperanta gramatiko nek la esperantaj reguloj, sed la ideoj solvitaj de la "specialaj", malsamaj, esperantaj esprimiloj.

Se oni tute malfermas menson kaj oni diras:

"Vidu ni, se la esperanto proponas ion, ekzemple kia, ia, ktp do, ni devas kompreni kial"

"Kia homo li estas..." (demandis virino al amikino vidante enirantan viron)

La ideo ekzistas, sed angle oni konstruus tielan momenton aŭ scenon tute malsame:

"What kind of man is he..." (asked a woman to a woman friend as they watched a man as the man was walking into [the place where the women were])

Kompreneble, oni esprimas esperante klarege multe da scenoj, kiuj angle aŭ hispane aŭ france aŭ germane bezonus aliajn manierojn.

Do, oni devas pensi esperante. Esperante pensante oni eĉ serĉos okazaĵojn uzi la belajn manierojn esprimi okazejojn tute malsame ol manierojn kiujn oni uzus je aliaj lingvoj.

La esperanta lingvo estas klarega, la plej klara el tutaj la lingvoj kiujn mi almenaŭ iomete jam studis.

Sed la klareco dum palorado dependas de la homa menso. Por ekzakte transigi ideojn, la persono devas havi klarajn ideojn. Se ne, la persono devas honeste la mankon konfesi.

Dum mia baza lernejo, mi atingis kompreni ke mi ne povis facile lerni precize la temojn instruitajn de geinstruistojn kiuj ili mem ne bone komprenis la temojn kiujn ili devis instrui.

Konkludo: ne parolu iele (je iu lingvo) pri tio, kion vi ankoraŭ ne bone komprenas.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-julio-27 01:04:30

fraforo:
Vilinilo:Mi pensas, ke Esperanto ne estas tiel facila kiel oni diras ...
La problemo aŭ malfacileco estas nek la esperanta gramatiko nek la esperantaj reguloj, sed la ideoj solvitaj de la "specialaj", malsamaj, esperantaj esprimiloj...
Konsentite. Pensi Esperante estas necese por esprimi Esperante.

Aridine (Montri la profilon) 2007-julio-27 20:16:09

Mi pensas la plej malfacile lingvo estas ĉina. Esperanto estas la plej facila lingvo, definitive.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-julio-28 21:11:01

Mi ne pensas, ke iu lingvo estas la plej malfacila.

Ekzemple, la ĉina skribo estas tre malfacila. Ĝia elparolo ne estas facila. Sed ĝia gramatiko estas simpla.
Male, la japona elparolo estas facila, sed ĝia gramatiko ne (nek ĝia skribo).

pastorant (Montri la profilon) 2007-julio-29 05:22:00

La [url="http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88eroka"]Ĉeroka lingvo[/url] (Usonindiana lingvo) estas TRE malfacilega.
golisdi, hv?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-julio-30 06:31:51

La plej malfacila lingvo estas la dua kiun oni lernas.

La unua, oni lernas dum oni kreskiĝas. Estas preskaŭ aŭtomata.

La tria, oni jam komprenas tiel, kiel lingvoj intere diferencas.

La dua estas la plej malfacila, ĉar oni konas unu lingvon, sed scias nenion pri lingvoj.

Amorodo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-14 07:26:06

Eble la baska lingvo?

horsto (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-14 15:45:53

RiotNrrd:La plej malfacila lingvo estas la dua kiun oni lernas.
La unua, oni lernas dum oni kreskiĝas. Estas preskaŭ aŭtomata.
La tria, oni jam komprenas tiel, kiel lingvoj intere diferencas.
La dua estas la plej malfacila, ĉar oni konas unu lingvon, sed scias nenion pri lingvoj.
Eble eĉ la unua lingvo estas la plej malfacila. Vi diris ke oni lernas ĝin preskaŭ aŭtomate, sed tiu estas tuttaga lernado dum jaroj.

taneli (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-15 05:05:49

Aridine:Mi pensas la plej malfacile lingvo estas ĉina. Esperanto estas la plej facila lingvo, definitive.
Mi havas sudĉinan amikinon, kiu ne povas interkompreniĝi kun nordĉinano per sia denaska parolata lingvo (ofte nomata "dialekto"), do ŝi devis lerni la komunan ĉinan (普通话) kiel fremdan lingvon. Por ŝi, la komuna ĉina estas la plej facila fremda lingvo kaj Esperanto la plej malfacila. (Aliajn lingvojn ŝi ne konas.)

Reen al la supro