Til innholdet

La plej malfacila lingvo

fra shlomo_1234,2007 6 5

Meldinger: 97

Språk: Esperanto

Paulinho (Å vise profilen) 2007 10 15 17:02:18

shlomo_1234:Saluton Ĉiuj!

Ĉu iu scias kiu lingvo estas la plej malfacila? Tiu kiun mi ne scias... Sed ĉu vi jam studis la javanan lingvon...?

Mi pensas ke hungara estas la dua malfacila lingvo, kaj estas nur unu lingvo ke estas pli malfacila ol hungara.....

Ĝis revido sal.gif !!!

robbkvasnak (Å vise profilen) 2007 10 21 14:56:17

Mi instruas la usonan ĉitie en Usono kaj mi kredas ke la usona estas inter la plej malfacilaj lingvoj, aparte por skribi korekte kaj kompreneble

TED110 (Å vise profilen) 2007 10 21 15:47:05

Mi iam lernis pli lingvojn ol 20 kaj pensas ankaŭ, ke hungara estas la plej malfacila lingvo. Usona... löl... estas lingvo ? XD , mi pensis, ke ĝi estus nur afekcio XD (mi nur ŝercas ridulo.gif ).
Malfacila lingvo bezonas 3 aferojn:
- genroj
- multaj kazoj
- plu dativo!!
ĉirkaŭ ĝi mi pensas, ke la slavaj lingvoj ankaŭ estas tre malfacila. Hungara estas nur tiel kurioza ridego.gif ... és szép (?)

robbkvasnak (Å vise profilen) 2007 10 21 16:14:58

La usona estas lingvo - mi ne scipovas la anglan
La britanoj ofte mokas nin en Usono ĉar ni ne parolas korekte - laŭ iliaj ideoj. Sed ĉar ni vivas en alia ĉirkaŭaĵo ol ili ni uzas la lingvon adaptitan al niaj bezonoj, ne al iliaj. Ĝuste tiuj kun diversaj ĝermanaj lingvoj kiel gepatra lingvo havas egajn problemojn uzi la anglan kaj la usonan ĉar ili modelas sian parolon kaj skribon laŭ siaj gepatraj lingvoj. Mi havas du gepatrajn lingvojn - la usonan kaj la germanan. Mi ne nur instruas la usonan ĉe universitata nivelo ĉitie sed ankaŭ la ielon instrui la usonan al ontaj lernejaj instruistoj. La usona (kaj ankaŭ la angla) malfacilas pro la uzmaniero (ekz. do-fronting) kaj korekta pronuncado (ŝoviĝo de tona akcento en vortfamilio kun sekva malfortigo de vokalsonoj kaj 'ŝva-igo')kune kun intonacio (saltu-supren-paŝu-malsupren).

robbkvasnak (Å vise profilen) 2007 10 21 16:26:15

Se vi guglas 'World Englishes' vi trovos informojn en diversaj angladevenaj lingvoj. Ĉe la Universitato de Florido oni havas apartan kurson kun tiu titolo. En mia kurso ĉe la Florida Atlantika Universitato ni havas kurseron pri tiu temo. Mi ne ĉiam komprenis la anglojn, la aŭstralanojn aŭ aliajn kiuj scipovas 'la' anglan. Ĉar ne ekzistas akademio de la angla, ne ekzistas unu sola modelo. Ni havas niajn proprajn vortarojn kaj sintakson, ortografion, kaj uzmanierojn en la usona. Ekzemple, en la vortaro kanada la vorto 'edziĝo' nun havas difinon: "unuigo leĝa de du personoj" - en la usona: "unuiĝo leĝa de viro kun virino". La malsamaj leĝsistemoj kaŭzas malsamajn difinojn de vortoj.

TED110 (Å vise profilen) 2007 10 21 17:49:23

Mi komprenas bene, ĉar ankaŭ mi aŭdis ofte de ĉi tiujn problemojn. En la skolo ni devas ĉiam lerni almenaŭ 2 diversajn anglajn vortojn por unu germana vorto. Unu estas usona lingvo, la alia brita lingvo.

La angla lingvo estas pli malfacila ol multaj homoj pensas. Unu kaŭzo estas ekzemple la multaj idiomoj. Angla (aŭ usona) ne estas en mia opinio la plej malfacila lingvo, sed ĝi estas tro malfacila esti lingvo internacia!

vincas (Å vise profilen) 2007 10 26 11:45:57

Litova estas antikva kaj malfacila lingvo okulumo.gif

Dozorca (Å vise profilen) 2007 10 26 19:46:31

Por mi la plej facila lingvo estas Pola sal.gif

Ventovojo (Å vise profilen) 2007 10 26 19:55:47

laŭ mi unu el la plej malfacilaj lingvoj estas la hispana, malgraŭ estas mia denaska lingvo.

TED110 (Å vise profilen) 2007 10 26 21:17:45

Kvankam ankaŭ islanda estas tre tre malfacila, malgraŭ por mi hungara estas pli malfacila rido.gif .
Islanda havas multajn transformigojn apud ekzemple substantivoj kaj oni kelkfoje ne rekonas vorton shoko.gif .
Germane oni ankaŭ ofte vidas ĉi tiujn transformigojn ankoraŭ, sed tioj ne havas precizajn regulojn kiel islanda.

Tibake til toppen