Sporočila: 118
Jezik: Esperanto
Mielo (Prikaži profil) 06. junij 2007 18:54:31
Cvi:Saluton!Nu, mi diris, ĉu ne ?
La hungara ne estas malfacila lingvo. Ĝi apartenas al malgranda lingvofamilio, sed oni povas skribi kaj legi ĝin facile (ĝi havas malmultajn vokalojn: a á e é i í o ó ö ő u ú ü ű
mi ne scias ĉu ili estos legeblaj en viaj komputiloj - nur 14 - sed poste la skribsistemo estas senescepta.
La gramatiko ne estas pli malfacila ol la plimulto de la grandaj lingvoj.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Manu pravas, por ĉiuj estas la plej facila la propran lingvo. Estos bone, se ĉiuj povus lerni lingvojn dum ĉiuj estas 1-3 aĝa. Estas feliĉaj homoj, kies gepatroj estas diversaj gepatraj lingvaj. La infanoj lernas facile kaj ili ne scias ke ili lernas.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
RiotNrrd (Prikaži profil) 07. junij 2007 01:51:33
Mielo:Estas feliĉaj homoj, kies gepatroj estas diversaj gepatraj lingvaj. La infanoj lernas facile kaj ili ne scias ke ili lernas.Kiam mi estis juna knabo, mia familio transloĝis al Aŭstralio je ŝipo (dum 1968). Sur la ŝipo, ni renkontis familion kies gepatroj parolis sep lingvojn (ili estis diplomatoj). Por instrui iliajn infanojn, ili parolis diferencan lingvon ĉiu tago de la semajno. Ekzemple, dimanĉe ili parolis angle, kaj lunde ili parolis france, ktp. Tial, ĉiu infano kreskiĝis konanta sep lingvojn ankaŭ.
黄鸡蛋 (Prikaži profil) 07. junij 2007 08:35:37
RiotNrrd:Ekzemple: "log" (prononcita la sama ĉiu fojo, kiel "lag").Mi kredas, ke prononci "log" kiel "lag" estas Usone, kaj Angloj prononcas ĝin kiel "log".
1: La trunko de falinta arbo.
2: Tipo de mezuro bazita je matematikaj povaj funkcioj.
3: Taglibro (kutime uzita en komerco).
Mi kredas ke eble nia maniero estas plikonfuzata...
Mi pensas, ke pro la simpla gramatiko, la angla ne estas malfacila.
shlomo_1234 (Prikaži profil) 07. junij 2007 15:37:43
(krom la esperanto...
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
yugary (Prikaži profil) 08. junij 2007 00:05:08
黄鸡蛋:Mi kredas, ke prononci "log" kiel "lag" estas Usone, kaj Angloj prononcas ĝin kiel "log".Estas regionoj de Usono (ekzemple Kalifornio) kie "log" estas elparolata kiel "lag", sed laŭ mia sperto, la plejmulto da usonanoj ĝin prononcas kiel "lɔg".
Mi pensas, ke pro la simpla gramatiko, la angla ne estas malfacila.
-- Gary Yu
RiotNrrd (Prikaži profil) 08. junij 2007 01:45:40
yugary:Estas regionoj de Usono (ekzemple Kalifornio) kie "log" estas elparolata kiel "lag", sed laŭ mia sperto, la plejmulto da usonanoj ĝin prononcas kiel "lɔg".Mi neniam aŭdis iun ajn diras la angla "log" kiel la esperanta "log" (kun longa "o"). Estas ĉiam kiel "lag" (esperante).
Ĉiukaze, mia punkto ne estis tiel, kiel "log" estas prononcita. Mi nur montris ekzemplon de vorto kun multaj signifoj.
Mendacapote (Prikaži profil) 08. junij 2007 03:42:27
Kiu lingvon, ke vi konas, estas plej FacilaSendube, Tokipona!
黄鸡蛋 (Prikaži profil) 08. junij 2007 09:41:38
RiotNrrd:Mi scias, ke vi ne volis montri kiel elparoli "log". Mi nur interesiĝas pri la diferenco inter la du anglaj en Usono kaj en Anglio.yugary:Estas regionoj de Usono (ekzemple Kalifornio) kie "log" estas elparolata kiel "lag", sed laŭ mia sperto, la plejmulto da usonanoj ĝin prononcas kiel "lɔg".Mi neniam aŭdis iun ajn diras la angla "log" kiel la esperanta "log" (kun longa "o"). Estas ĉiam kiel "lag" (esperante).
Ĉiukaze, mia punkto ne estis tiel, kiel "log" estas prononcita. Mi nur montris ekzemplon de vorto kun multaj signifoj.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Fakte, en la ĉina iam sama prononco ankaŭ havas tute malsamajn sencojn, kvankam la skribaĵoj estas tute malsamaj. Ekz. "歧视" kaj "骑士" (ambaŭ elparoli qi2shi4, kiel Esperante "ĉiŝi"), la unua signifas "rigardi malegale pro ia diferenco", dum la dua signifas "kavaliro".
Alekso (Prikaži profil) 08. junij 2007 09:47:18
super-griek (Prikaži profil) 08. junij 2007 10:29:46
Lingvoj kiujn mi povas (proksimume) legi:
La Nederlanda, Franca, Angla, Germana, Latina, Malnovgreka, Itala kaj Hispana lingvoj kaj Esperanto.
Lingvoj kiujn mi povas (proksimume) uzi sen vortaro :
La Nederlanda, Angla, Franca kaj Esperanto.
Lingvoj kiujn mi volus lerni dum mia vivo
La Germana, Itala, Hispana, Portugala, Rumana, Irlandgaela, Skotlandgaela, Kimra, Rusa, Keĉua, Aimara, Turka, Norvega, Sveda, Islanda, Finlanda ... kaj Quenya