Al la enhavo

La plej malfacila lingvo

de shlomo_1234, 2007-junio-05

Mesaĝoj: 118

Lingvo: Esperanto

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-06 18:54:31

Cvi:Saluton!

La hungara ne estas malfacila lingvo. Ĝi apartenas al malgranda lingvofamilio, sed oni povas skribi kaj legi ĝin facile (ĝi havas malmultajn vokalojn okulumo.gif : a á e é i í o ó ö ő u ú ü ű
mi ne scias ĉu ili estos legeblaj en viaj komputiloj - nur 14 - sed poste la skribsistemo estas senescepta.
La gramatiko ne estas pli malfacila ol la plimulto de la grandaj lingvoj.
Nu, mi diris, ĉu ne ? ridulo.gif

Manu pravas, por ĉiuj estas la plej facila la propran lingvo. Estos bone, se ĉiuj povus lerni lingvojn dum ĉiuj estas 1-3 aĝa. Estas feliĉaj homoj, kies gepatroj estas diversaj gepatraj lingvaj. La infanoj lernas facile kaj ili ne scias ke ili lernas. rido.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-junio-07 01:51:33

Mielo:Estas feliĉaj homoj, kies gepatroj estas diversaj gepatraj lingvaj. La infanoj lernas facile kaj ili ne scias ke ili lernas.
Kiam mi estis juna knabo, mia familio transloĝis al Aŭstralio je ŝipo (dum 1968). Sur la ŝipo, ni renkontis familion kies gepatroj parolis sep lingvojn (ili estis diplomatoj). Por instrui iliajn infanojn, ili parolis diferencan lingvon ĉiu tago de la semajno. Ekzemple, dimanĉe ili parolis angle, kaj lunde ili parolis france, ktp. Tial, ĉiu infano kreskiĝis konanta sep lingvojn ankaŭ.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-junio-07 08:35:37

RiotNrrd:Ekzemple: "log" (prononcita la sama ĉiu fojo, kiel "lag").
1: La trunko de falinta arbo.
2: Tipo de mezuro bazita je matematikaj povaj funkcioj.
3: Taglibro (kutime uzita en komerco).

Mi kredas ke eble nia maniero estas plikonfuzata... rido.gif
Mi kredas, ke prononci "log" kiel "lag" estas Usone, kaj Angloj prononcas ĝin kiel "log".
Mi pensas, ke pro la simpla gramatiko, la angla ne estas malfacila.

shlomo_1234 (Montri la profilon) 2007-junio-07 15:37:43

Kiu lingvon, ke vi konas, estas plej Facila
(krom la esperanto... lango.gif )

yugary (Montri la profilon) 2007-junio-08 00:05:08

黄鸡蛋:Mi kredas, ke prononci "log" kiel "lag" estas Usone, kaj Angloj prononcas ĝin kiel "log".
Mi pensas, ke pro la simpla gramatiko, la angla ne estas malfacila.
Estas regionoj de Usono (ekzemple Kalifornio) kie "log" estas elparolata kiel "lag", sed laŭ mia sperto, la plejmulto da usonanoj ĝin prononcas kiel "lɔg".

-- Gary Yu

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-junio-08 01:45:40

yugary:Estas regionoj de Usono (ekzemple Kalifornio) kie "log" estas elparolata kiel "lag", sed laŭ mia sperto, la plejmulto da usonanoj ĝin prononcas kiel "lɔg".
Mi neniam aŭdis iun ajn diras la angla "log" kiel la esperanta "log" (kun longa "o"). Estas ĉiam kiel "lag" (esperante).

Ĉiukaze, mia punkto ne estis tiel, kiel "log" estas prononcita. Mi nur montris ekzemplon de vorto kun multaj signifoj.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-junio-08 03:42:27

Kiu lingvon, ke vi konas, estas plej Facila
Sendube, Tokipona!

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-junio-08 09:41:38

RiotNrrd:
yugary:Estas regionoj de Usono (ekzemple Kalifornio) kie "log" estas elparolata kiel "lag", sed laŭ mia sperto, la plejmulto da usonanoj ĝin prononcas kiel "lɔg".
Mi neniam aŭdis iun ajn diras la angla "log" kiel la esperanta "log" (kun longa "o"). Estas ĉiam kiel "lag" (esperante).

Ĉiukaze, mia punkto ne estis tiel, kiel "log" estas prononcita. Mi nur montris ekzemplon de vorto kun multaj signifoj.
Mi scias, ke vi ne volis montri kiel elparoli "log". Mi nur interesiĝas pri la diferenco inter la du anglaj en Usono kaj en Anglio. rideto.gif

Fakte, en la ĉina iam sama prononco ankaŭ havas tute malsamajn sencojn, kvankam la skribaĵoj estas tute malsamaj. Ekz. "歧视" kaj "骑士" (ambaŭ elparoli qi2shi4, kiel Esperante "ĉiŝi"), la unua signifas "rigardi malegale pro ia diferenco", dum la dua signifas "kavaliro".

Alekso (Montri la profilon) 2007-junio-08 09:47:18

Mi pensas, ke la rusa estas ankaŭ unu de la plej malfacilaj lingvoj...

super-griek (Montri la profilon) 2007-junio-08 10:29:46

Mia denaska lingvo: la Nederlanda

Lingvoj kiujn mi povas (proksimume) legi:

La Nederlanda, Franca, Angla, Germana, Latina, Malnovgreka, Itala kaj Hispana lingvoj kaj Esperanto.

Lingvoj kiujn mi povas (proksimume) uzi sen vortaro :

La Nederlanda, Angla, Franca kaj Esperanto.

Lingvoj kiujn mi volus lerni dum mia vivo

La Germana, Itala, Hispana, Portugala, Rumana, Irlandgaela, Skotlandgaela, Kimra, Rusa, Keĉua, Aimara, Turka, Norvega, Sveda, Islanda, Finlanda ... kaj Quenya

Reen al la supro