ไปยังสารบัญ

La plej malfacila lingvo

จาก shlomo_1234, 5 มิถุนายน 2007

ข้อความ 97

ภาษา: Esperanto

RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 7 มิถุนายน 2007, 01:51:33

Mielo:Estas feliĉaj homoj, kies gepatroj estas diversaj gepatraj lingvaj. La infanoj lernas facile kaj ili ne scias ke ili lernas.
Kiam mi estis juna knabo, mia familio transloĝis al Aŭstralio je ŝipo (dum 1968). Sur la ŝipo, ni renkontis familion kies gepatroj parolis sep lingvojn (ili estis diplomatoj). Por instrui iliajn infanojn, ili parolis diferencan lingvon ĉiu tago de la semajno. Ekzemple, dimanĉe ili parolis angle, kaj lunde ili parolis france, ktp. Tial, ĉiu infano kreskiĝis konanta sep lingvojn ankaŭ.

shlomo_1234 (แสดงโปรไฟล์) 7 มิถุนายน 2007, 15:37:43

Kiu lingvon, ke vi konas, estas plej Facila
(krom la esperanto... lango.gif )

yugary (แสดงโปรไฟล์) 8 มิถุนายน 2007, 00:05:08

黄鸡蛋:Mi kredas, ke prononci "log" kiel "lag" estas Usone, kaj Angloj prononcas ĝin kiel "log".
Mi pensas, ke pro la simpla gramatiko, la angla ne estas malfacila.
Estas regionoj de Usono (ekzemple Kalifornio) kie "log" estas elparolata kiel "lag", sed laŭ mia sperto, la plejmulto da usonanoj ĝin prononcas kiel "lɔg".

-- Gary Yu

RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 8 มิถุนายน 2007, 01:45:40

yugary:Estas regionoj de Usono (ekzemple Kalifornio) kie "log" estas elparolata kiel "lag", sed laŭ mia sperto, la plejmulto da usonanoj ĝin prononcas kiel "lɔg".
Mi neniam aŭdis iun ajn diras la angla "log" kiel la esperanta "log" (kun longa "o"). Estas ĉiam kiel "lag" (esperante).

Ĉiukaze, mia punkto ne estis tiel, kiel "log" estas prononcita. Mi nur montris ekzemplon de vorto kun multaj signifoj.

Mendacapote (แสดงโปรไฟล์) 8 มิถุนายน 2007, 03:42:27

Kiu lingvon, ke vi konas, estas plej Facila
Sendube, Tokipona!

Alekso (แสดงโปรไฟล์) 8 มิถุนายน 2007, 09:47:18

Mi pensas, ke la rusa estas ankaŭ unu de la plej malfacilaj lingvoj...

shlomo_1234 (แสดงโปรไฟล์) 8 มิถุนายน 2007, 11:33:06

Kaj la plej FACILE lingvo?
(sen esperanto... lango.gif )

Urho (แสดงโปรไฟล์) 8 มิถุนายน 2007, 12:40:58

super-griek:
Lingvoj kiujn mi volus lerni dum mia vivo

..., Finlanda ...
Bonege! Mi kredas, ke la finna estas sufiĉe malfacila lingvo. rido.gif

annadahlqvist (แสดงโปรไฟล์) 8 มิถุนายน 2007, 13:40:24

helveti, ketchupi, tomaatti, hiuksille, uutiset. Jes, krom la vortoj kun "i", al mi finna ŝajni tre malfacila, la vortojn ŝajnas tre longa, almenaŭ en la enhavindeksoj.

Andybolg (แสดงโปรไฟล์) 8 มิถุนายน 2007, 13:51:01

super-griek:Mia denaska lingvo: la Nederlanda

Lingvoj kiujn mi povas (proksimume) legi:

La Nederlanda, Franca, Angla, Germana, Latina, Malnovgreka, Itala kaj Hispana lingvoj kaj Esperanto.

Lingvoj kiujn mi povas (proksimume) uzi sen vortaro :

La Nederlanda, Angla, Franca kaj Esperanto.

Lingvoj kiujn mi volus lerni dum mia vivo

La Germana, Itala, Hispana, Portugala, Rumana, Irlandgaela, Skotlandgaela, Kimra, Rusa, Keĉua, Aimara, Turka, Norvega, Sveda, Islanda, Finlanda ... kaj Quenya
Ne lernu kaj la norvegan kaj la svedan! Estas tute sensence! Se vi parolas la svedan, ĉiuj norvegoj povas vin kompreni kaj kontraŭe. Mi povus lernigi vin iom da norvega, se vi volas ...

white knight:Mi pensas, ke germana estas la plej malfacila kaj mallogika lingvo.
Jam Mark Twain observis tio kaj skribis belan esajon en lia libro "A Tramp Abroad": "Tio terura germana lingvo".
Jes, la gramatiko estas tre komplika, sed mi ne pensas ke tiu lingvo estas la plej malfacila. Komplika, jes; sed ne tro malfacila, mi pensas ...

กลับไปด้านบน