Naar de inhoud

La plej malfacila lingvo

door shlomo_1234, 5 juni 2007

Berichten: 118

Taal: Esperanto

shlomo_1234 (Profiel tonen) 5 juni 2007 13:12:35

Saluton Ĉiuj!

Ĉu iu scias kiu lingvo estas la plej malfacila?

Mi pensas ke hungara estas la dua malfacila lingvo, kaj estas nur unu lingvo ke estas pli malfacila ol hungara.....

Ĝis revido sal.gif !!!

hoplo (Profiel tonen) 5 juni 2007 15:44:46

Mi lernis dek lingvojn...

mia denaska lingvo: la germanan,
en la lernejo la latinan, la anglan, la rusan, la francan
en la universidado la hebrean kaj la grekan
kaj poste la hispanan, la aimaran (denaska lingvo de bolivianuloj) kaj... kaj...

ho! mi forgesis la esperantan... ridulo.gif

mi pensas ke la ĉinan estas facila lingvo: eĉ la etaj ĉinoj parolas jam ĉine... lango.gif

mi neniam trovis lingvo pli facila kiel Esperanto...

Frankouche (Profiel tonen) 5 juni 2007 19:09:35

Andybolg (Profiel tonen) 5 juni 2007 19:15:31

Mi scias kvar lingvojn:
la norvega (denaska)
la angla (meza+)
Esperanto! (baza)
la germana (iom)

(Eble mi skribus kvin lingvojn, ĉar la norvega estas du lingvoj.)

Mi aŭdis, ke la islanda estas unu el la plej malfacilaj lingvoj.

黄鸡蛋 (Profiel tonen) 6 juni 2007 02:13:10

hoplo:mi pensas ke la ĉinan estas facila lingvo: eĉ la etaj ĉinoj parolas jam ĉine... lango.gif
Interese. Multaj homoj pensas ke la ĉina estas la plej malfacila lingvo. Eble, paroli ĝin estas facile, sed skribi estas tre malfacile por alilandanoj, eĉ iuj Ĉinoj ankaŭ ofte misskribas.

Mi scias la ĉinan, la anglan, la japanan, kaj Esperanton kompreneble.
Fakte, en la japana oni ankaŭ uzas la ideogramojn, do ĝi estas ankaŭ malfacila por Eŭropanoj.

RiotNrrd (Profiel tonen) 6 juni 2007 02:56:03

黄鸡蛋:Interese. Multaj homoj pensas ke la ĉina estas la plej malfacila lingvo. Eble, paroli ĝin estas facile, sed skribi estas tre malfacile por alilandanoj, eĉ iuj Ĉinoj ankaŭ ofte misskribas.
Mi kredas ke la ĉina estas malfacilaj por multaj el anglaparoladaj homoj ĉar de la tonoj, kiuj ne estas parto de la angla lingvo. La samvorto kun malsama tono signifas ion malsaman.

Anstataŭe, anglaparoladoj uzas la samvorton kun la sama tono por malsamaj aferoj!

Ekzemple: "log" (prononcita la sama ĉiu fojo, kiel "lag").
1: La trunko de falinta arbo.
2: Tipo de mezuro bazita je matematikaj povaj funkcioj.
3: Taglibro (kutime uzita en komerco).

Mi kredas ke eble nia maniero estas plikonfuzata... rido.gif

mnlg (Profiel tonen) 6 juni 2007 06:24:43

RiotNrrd:Anstataŭe, anglaparoladoj uzas la samvorton kun la sama tono por malsamaj aferoj!
Laŭ kelkaj vortaroj, la angla vorto "set" posedas pli ol 110 signifoj.

Mi ja opinias ke la angla estas inter la plej malfacilaj lingvoj. Estas iom facile kapabli legi kaj skribi ĝin per baza nivelo, sed bona kapablo je aŭskultado, parolado, kaj pliboniĝo de la nivelo postulas multe da tempo kaj da studado.

Mielo (Profiel tonen) 6 juni 2007 07:11:51

shlomo_1234:Saluton Ĉiuj!

Ĉu iu scias kiu lingvo estas la plej malfacila?

Mi pensas ke hungara estas la dua malfacila lingvo, kaj estas nur unu lingvo ke estas pli malfacila ol hungara.....

Ĝis revido sal.gif !!!
Ne, ne ! rido.gif La hungara ne estas malfacila. Sed ekz. la ĉina.....
Shlomo, laŭ vi kiu lingvo estas la unua malfacila ?

manu_fr (Profiel tonen) 6 juni 2007 12:24:03

shlomo_1234:
Mi pensas ke hungara estas la dua malfacila lingvo, kaj estas nur unu lingvo ke estas pli malfacila ol hungara.....
Mi pensas, ke por 99,999% da homoj, oni nur sian propran denaskan lingvon kapablas.

Mi aŭdis foje, ke la lingvo de Islando estas la pli malfacila inter tutaj. Sed, mi ne scias mem.

Eble inter vi estas iu, kiu scias pri la islanda lingvo, se ĝi estas tre malfacila ?

Mi speciale tre miras pri la lingvo nomita 'xhosa' de sudafrikaj popoloj, kiuj faras vortojn klakante la langon en buŝo. Tiajn vortojn oni nomas klikojn.
Mirinde ke ankaŭ ĝi povintus esti la fonto de ciuj la lingvoj sur tero.

shoko.gif

Manu

Cvi (Profiel tonen) 6 juni 2007 13:55:24

Saluton!

La hungara ne estas malfacila lingvo. Ĝi apartenas al malgranda lingvofamilio, sed oni povas skribi kaj legi ĝin facile (ĝi havas malmultajn vokalojn okulumo.gif : a á e é i í o ó ö ő u ú ü ű
mi ne scias ĉu ili estos legeblaj en viaj komputiloj - nur 14 - sed poste la skribsistemo estas senescepta.
La gramatiko ne estas pli malfacila ol la plimulto de la grandaj lingvoj.

Terug naar boven