Sisu juurde

Grekoj kaj historio-ŝatantoj, mi bezonas vian helpon.

kelle poolt magnifico94, 16. aprill 2011

Postitused: 7

Keel: Esperanto

magnifico94 (Näita profiili) 16. aprill 2011 14:18.29

Mi demandas ĉiuj Grekoj:
Kio signifas "parousia" ("Παρουσία")?

Kaj mi volus veran informon: Ĉu ekzistas fontoj, kiaj jesas ke Nebukadnecar la 2-a konkeris Jerusalemon en 607 jaro antaŭ Kristo?

Kirilo81 (Näita profiili) 16. aprill 2011 14:31.13

parousía (de par-eimí "ĉeesti") signifas en la helena simple "ĉeesto", sed en la Nova Testamento ĝi alprenas la specialan signifon "reveno de Kristo".

Ŝajnas, ke nek arkeologie nek en la analoj de Nebukadnecar II. oni trovas informon pri Jerusalemo. Sed certas, ke Babilono inter ĉ. 610 kaj 530 kontrolis Palestinon.

patrik (Näita profiili) 16. aprill 2011 14:57.58

magnifico94:Mi demandas ĉiuj Grekoj:
Kio signifas "parousia" ("Παρουσία")?

Kaj mi volus veran informon: Ĉu ekzistas fontoj, kiaj jesas ke Nebukadnecar la 2-a konkeris Jerusalemon en 607 jaro antaŭ Kristo?
"parousia" signifas "ĉeesto" kaj "alveno".

Ja ekzistas fonto: ene de la Britia Museo estas la "Babilona Kronikaro", kio raportas la konkeradojn faritajn de Nebukadnecar II inter 605 kaj 594 a.K.*. Unu el tiuj eventoj raportitaj en ĝi estas la invado kaj falo de Jerusalemo je la jaroj 598-597 a.K. okulumo.gif

a.K. - "antaŭ Kristo"

P.S. "Palestino" ne ekzistis dum la regno de Nebukadnecar II. La roma imperiestro Hadrian kreis tiun nomon [fakte, "Syria Palaestina"] je 135 p.K. post sia venko je la Tria Jud-Roma Milito kontraŭ la judoj. Hadrian faris tion por tute viŝi la historiajn ligojn inter la Juda popolo kaj la lando "Judea".

magnifico94 (Näita profiili) 16. aprill 2011 15:40.00

Kaj kio signifas:
"και απεγαλακτισεν την ουκ-ηλεημενην και συνελαβεν ετι και ετεκεν υιον"?

Mi petas pri tradukaĵo "vorto je vorto".

Kirilo81 (Näita profiili) 16. aprill 2011 16:01.47

patrik:
Ja ekzistas fonto: ene de la Britia Museo estas la "Babilona Kronikaro", kio raportas la konkeradojn faritajn de Nebukadnecar II inter 605 kaj 594 a.K.*. Unu el tiuj eventoj raportitaj en ĝi estas la invado kaj falo de Jerusalemo je la jaroj 598-597 a.K. okulumo.gif

P.S. "Palestino" ne ekzistis dum la regno de Nebukadnecar II. La roma imperiestro Hadrian kreis tiun nomon [fakte, "Syria Palaestina"] je 135 p.K. post sia venko je la Tria Jud-Roma Milito kontraŭ la judoj. Hadrian faris tion por tute viŝi la historiajn ligojn inter la Juda popolo kaj la lando "Judea".
Dankon por la indiko de la tabulo (tamen temas pri alia atako al Jerusalemo), mi legis nur pri lia (nekompleta!) cilindro, kie mankas mencio.

Mi ja ne volis implici, ke Palestino estis la antikva nomo, mi uzas ĝin por indiki la geografian regionon. La nomo mem ja jam aperas en hieroglifluvia inskribo el la 9a jarcento a.n.e.

novatago (Näita profiili) 19. aprill 2011 8:15.40

patrik kaj kirilo81:Nebukadnecar II
Mi ne certas, sed iam, iu diris al mi ke oni ne rajtas uzi romiajn nombrojn en esperanto. Nu, krom se oni volas lernigi ilin.

Ĝis, Novatago.

jchthys (Näita profiili) 25. aprill 2011 15:03.11

magnifico94:Kaj kio signifas:
"και απεγαλακτισεν την ουκ-ηλεημενην και συνελαβεν ετι και ετεκεν υιον"?

Mi petas pri tradukaĵo "vorto je vorto".
[LISTO]
Ὼσηὲ 1 8: καὶ ὰπεγαλάκτισεν τὴν Οὐκ-ήλεημένην καὶ συνέλαβεν ἔτι καὶ ἔτεκεν υἱόν.[/list]Tio estas laŭvorta traduko el la hebrea. Zamenhof tradukis ĝin tiel:

[LISTO]
Hoŝea 1.8: Kiam ŝi demamigis Lo-Ruĥaman, ŝi gravediĝis kaj naskis filon.[/list]La nomo Lo-Ruĥama (Οὐκ-ήλεημένην) signifas “neamata”.

Tagasi üles