Videbleco de la Lernu-forumo
Chainy,2011年4月17日の
メッセージ: 4
言語: Esperanto
Chainy (プロフィールを表示) 2011年4月17日 19:54:12
La ekzistado de vigla forumo estas tre interesa kaj alloga aspekto de Lernu, precipe por komencantoj, kiuj povas uzi la bonegan vortaro-sistemon, per kiu oni povas alklaki al la nekonataj vortoj por ekscii iliajn signifojn.
Mi sugestas, ke ni plibonigu la videblecon de la forumo sur tiu ĉefpaĝo. Oni povus simple enmeti iun frazon en la ĉefa tekstujo, kie estas skribite 'Bonvenon al Lernu!
"Partoprenu en la forumo - ĉiuj bonvenaj, simple alklaku al nekonataj vortoj! (aŭ io simila, eble oni povus elpensi ion pli bonan!)
Estus tre domaĝe, se iuj komencantoj eĉ ne rimarkus la forumon ĉi tie.
paulopolo (プロフィールを表示) 2011年6月6日 21:47:52
Chainy:Sur la ĉefpaĝo de Lernu oni vidas la lastajn mesaĝojn de la forumo, sed nur en malgranda tekstujo, kaj sufiĉe malsupre - sur la malgranda ekrano de mia tekokomputilo, ekzemple, tiu tekstujo eĉ ne estas videbla (se mi ne rulumas malsupren).Mi tute konsentas kun vi!
La ekzistado de vigla forumo estas tre interesa kaj alloga aspekto de Lernu, precipe por komencantoj, kiuj povas uzi la bonegan vortaro-sistemon, per kiu oni povas alklaki al la nekonataj vortoj por ekscii iliajn signifojn.
Mi sugestas, ke ni plibonigu la videblecon de la forumo sur tiu ĉefpaĝo. Oni povus simple enmeti iun frazon en la ĉefa tekstujo, kie estas skribite 'Bonvenon al Lernu!
"Partoprenu en la forumo - ĉiuj bonvenaj, simple alklaku al nekonataj vortoj! (aŭ io simila, eble oni povus elpensi ion pli bonan!)
Estus tre domaĝe, se iuj komencantoj eĉ ne rimarkus la forumon ĉi tie.
Mi esperas, ke iu fari ion, tio estas tre grava!
Jev (プロフィールを表示) 2011年6月10日 19:58:51
paulopolo (プロフィールを表示) 2011年6月10日 20:14:17
Jev:Mi jam tuŝis tiun ĉi temon en la najbara fadeno pri la estonto de lernu!. Sendube, kiam ni komencos okupiĝi pri plibonigo de la tuta lernu!, ni provos maksimume videbligi ankaŭ la forumojn.Bonege