Į turinį

Videbleco de la Lernu-forumo

Chainy, 2011 m. balandis 17 d.

Žinutės: 4

Kalba: Esperanto

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 17 d. 19:54:12

Sur la ĉefpaĝo de Lernu oni vidas la lastajn mesaĝojn de la forumo, sed nur en malgranda tekstujo, kaj sufiĉe malsupre - sur la malgranda ekrano de mia tekokomputilo, ekzemple, tiu tekstujo eĉ ne estas videbla (se mi ne rulumas malsupren).

La ekzistado de vigla forumo estas tre interesa kaj alloga aspekto de Lernu, precipe por komencantoj, kiuj povas uzi la bonegan vortaro-sistemon, per kiu oni povas alklaki al la nekonataj vortoj por ekscii iliajn signifojn.

Mi sugestas, ke ni plibonigu la videblecon de la forumo sur tiu ĉefpaĝo. Oni povus simple enmeti iun frazon en la ĉefa tekstujo, kie estas skribite 'Bonvenon al Lernu!

"Partoprenu en la forumo - ĉiuj bonvenaj, simple alklaku al nekonataj vortoj! (aŭ io simila, eble oni povus elpensi ion pli bonan!) ridulo.gif

Estus tre domaĝe, se iuj komencantoj eĉ ne rimarkus la forumon ĉi tie.

paulopolo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 6 d. 21:47:52

Chainy:Sur la ĉefpaĝo de Lernu oni vidas la lastajn mesaĝojn de la forumo, sed nur en malgranda tekstujo, kaj sufiĉe malsupre - sur la malgranda ekrano de mia tekokomputilo, ekzemple, tiu tekstujo eĉ ne estas videbla (se mi ne rulumas malsupren).

La ekzistado de vigla forumo estas tre interesa kaj alloga aspekto de Lernu, precipe por komencantoj, kiuj povas uzi la bonegan vortaro-sistemon, per kiu oni povas alklaki al la nekonataj vortoj por ekscii iliajn signifojn.

Mi sugestas, ke ni plibonigu la videblecon de la forumo sur tiu ĉefpaĝo. Oni povus simple enmeti iun frazon en la ĉefa tekstujo, kie estas skribite 'Bonvenon al Lernu!

"Partoprenu en la forumo - ĉiuj bonvenaj, simple alklaku al nekonataj vortoj! (aŭ io simila, eble oni povus elpensi ion pli bonan!) ridulo.gif

Estus tre domaĝe, se iuj komencantoj eĉ ne rimarkus la forumon ĉi tie.
Mi tute konsentas kun vi!
Mi esperas, ke iu fari ion, tio estas tre grava!

Jev (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 10 d. 19:58:51

Mi jam tuŝis tiun ĉi temon en la najbara fadeno pri la estonto de lernu!. Sendube, kiam ni komencos okupiĝi pri plibonigo de la tuta lernu!, ni provos maksimume videbligi ankaŭ la forumojn.

paulopolo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 10 d. 20:14:17

Jev:Mi jam tuŝis tiun ĉi temon en la najbara fadeno pri la estonto de lernu!. Sendube, kiam ni komencos okupiĝi pri plibonigo de la tuta lernu!, ni provos maksimume videbligi ankaŭ la forumojn.
Bonegeridulo.gif

Atgal į pradžią