前往目錄

Mi min demandis...

貼文者: HaleBopp, 2011年4月27日

訊息: 44

語言: Esperanto

josephdavid86 (顯示個人資料) 2011年4月30日上午12:23:31

Chainy:
josephdavid86:
Sed mi volas demandi al vi: Ĉu vi diras pri Bertil Wennergren? Mi ne konas lin bone. Ĉu vi opinias ke li estas studinda?
studinda?!

Joseph, ĉu vi vere ne scias pri PMEG?
Jes, sed mi ne leĝis ĝin antaŭe. Ĉu estus inda?

Lom (顯示個人資料) 2011年4月30日上午7:26:03

Jes, ĉar ĝi estas tre kompleta kaj enhavas multajn ekzemplojn kaj ankaŭ neoficialajn (sed uzatajn) aĵojn (ekzemple la neoficialajn sufiksojn).
Fakte, lernu.net uzas mallongigitan version de la PMEG.

Chainy (顯示個人資料) 2011年4月30日上午9:34:15

josephdavid86:
Chainy:Joseph, ĉu vi vere ne scias pri PMEG?
Jes, sed mi ne leĝis ĝin antaŭe. Ĉu estus inda?
Oni nepre legu PMEG!

PMEG estas tre konata kaj altkvalita retlibro pri gramatiko, tial mi tre miras, ke vi ne scias pri ĝi.

Mi ofte uzas PMEG - per la indekso oni povas tre rapide trovi preskaŭ ĉion necesan pri gramatiko.

Bertilo Wennergren ankaŭ estas unu el la kreintoj de tiu ĉi retpaĝaro: Teamo.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2011年4月30日下午4:11:29

PMEG estas tre rekomendinda. Ĝi uzas iom strangan, nur-esperantan terminaron, sed tio estas iel-tiel pravigebla.
Kaj, alie ol la fantaziaĵplena PAG (kiun mi malrekomendas), ĝi plej ofte bone klarigas la efektivan lingvon kaj la Fundamenton.

回到上端