Mesaĝoj: 54
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 14:41:51
darkweasel:Vi pravas. "iĝ" neŭtraligas la akuzativon.Altebrilas: "mi demandiĝis tion"Laŭ mi tio estas dubinda, almenaŭ tre stranga.
Mi demandas al mi ion.
Mi demandas min pri io.
Mi demandiĝas pri io.
obeas al la logiko. Mi preferas la unuan, sed aliaj rajtas opinii malsame.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 14:45:03
Altebrilas:Tiun frazon mi komprenus kiel -iĝ anstataŭ pasivo, kaj do kiel samsignifan al mi estas demandata pri io.
Mi demandiĝas pri io.
Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 15:06:09
darkweasel:Ĝuste. Verŝajne -iĝi = -igi sin validas nur ĉe netransitivaj verboj, ne ĉe origine transitivaj (sidi - sidigi sin - sidiĝi).Altebrilas:Tiun frazon mi komprenus kiel -iĝ anstataŭ pasivo, kaj do kiel samsignifan al mi estas demandata pri io.
Mi demandiĝas pri io.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 15:08:07
Esperanto ne postulas rigore memorfiksi siaj reguloj kaj konstante citi aŭ konsulti REVO, PMEG kaj aliaj dikaj kaj saĝaj libroj kaj ret-stokejoj.
sufiĉas nur kelkfoje tralegi fundamentaj reguloj por kompreni kiel konstrui frazoj.
josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 15:18:59
le_chaz:Ja. Mi skibis sole pri teoria Esperanto. Pragmata Esperanto ne tiel komplikas. Plejbonas pligrandigi tiun uzadon ĉi.josephdavid86:En Esperanto, kie estas rolvortetoj, oni povas anstataŭi la rolvortetojn kun la finaĵo '-n'.Teorie jes. Praktike, oni anstataŭigas nur la prepozicion "al", kaj nur se ne estas risko de miskompreno.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 15:26:13
ne eblas anstataŭigi ĉiuj prepozicioj, kiuj oni nomas rolvortetoj per akuzativo
kaj vorto demandiĝi ne havas senco
ne elpensu stultaĵoj
kaj 'memdemandi' ne estas 'demandi al mi'
memdemandi same estas sensencaĵo
mi mem demandas signifas ke 'estas persone mi, kiu demandas', ne iu alia, sed ne 'mi demandas al mi'
le_chaz (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 15:30:29
josephdavid86:Pragmata Esperanto ne tiel komplikas. Plejbonas pligrandigi tiun uzadon ĉi.Tiam do, kial vi parolas pri teoriaĵoj kiuj ne estas uzataj? Ĝuste tiel vi komplikas la aferon…
Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 15:48:20
Terurĉjo:Fundamento, §2:
sufiĉas nur kelkfoje tralegi fundamentaj reguloj por kompreni kiel konstrui frazoj.
Падежей есть только два: именительный и винительный; послѣдний получается изъ именительнаго прибавленіемъ окончанія n.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 16:12:02
Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 16:41:50
Terurĉjo:kaj do?Enirante ĉi tiun diskutfadenon vi lasis la akuzativon antaŭ la pordo, kial?