Meldinger: 54
Språk: Esperanto
Altebrilas (Å vise profilen) 2011 4 28 14:41:51
darkweasel:Vi pravas. "iĝ" neŭtraligas la akuzativon.Altebrilas: "mi demandiĝis tion"Laŭ mi tio estas dubinda, almenaŭ tre stranga.
Mi demandas al mi ion.
Mi demandas min pri io.
Mi demandiĝas pri io.
obeas al la logiko. Mi preferas la unuan, sed aliaj rajtas opinii malsame.
darkweasel (Å vise profilen) 2011 4 28 14:45:03
Altebrilas:Tiun frazon mi komprenus kiel -iĝ anstataŭ pasivo, kaj do kiel samsignifan al mi estas demandata pri io.
Mi demandiĝas pri io.
Kirilo81 (Å vise profilen) 2011 4 28 15:06:09
darkweasel:Ĝuste. Verŝajne -iĝi = -igi sin validas nur ĉe netransitivaj verboj, ne ĉe origine transitivaj (sidi - sidigi sin - sidiĝi).Altebrilas:Tiun frazon mi komprenus kiel -iĝ anstataŭ pasivo, kaj do kiel samsignifan al mi estas demandata pri io.
Mi demandiĝas pri io.
Terurĉjo (Å vise profilen) 2011 4 28 15:08:07
Esperanto ne postulas rigore memorfiksi siaj reguloj kaj konstante citi aŭ konsulti REVO, PMEG kaj aliaj dikaj kaj saĝaj libroj kaj ret-stokejoj.
sufiĉas nur kelkfoje tralegi fundamentaj reguloj por kompreni kiel konstrui frazoj.
josephdavid86 (Å vise profilen) 2011 4 28 15:18:59
le_chaz:Ja. Mi skibis sole pri teoria Esperanto. Pragmata Esperanto ne tiel komplikas. Plejbonas pligrandigi tiun uzadon ĉi.josephdavid86:En Esperanto, kie estas rolvortetoj, oni povas anstataŭi la rolvortetojn kun la finaĵo '-n'.Teorie jes. Praktike, oni anstataŭigas nur la prepozicion "al", kaj nur se ne estas risko de miskompreno.
Terurĉjo (Å vise profilen) 2011 4 28 15:26:13
ne eblas anstataŭigi ĉiuj prepozicioj, kiuj oni nomas rolvortetoj per akuzativo
kaj vorto demandiĝi ne havas senco
ne elpensu stultaĵoj
kaj 'memdemandi' ne estas 'demandi al mi'
memdemandi same estas sensencaĵo
mi mem demandas signifas ke 'estas persone mi, kiu demandas', ne iu alia, sed ne 'mi demandas al mi'
le_chaz (Å vise profilen) 2011 4 28 15:30:29
josephdavid86:Pragmata Esperanto ne tiel komplikas. Plejbonas pligrandigi tiun uzadon ĉi.Tiam do, kial vi parolas pri teoriaĵoj kiuj ne estas uzataj? Ĝuste tiel vi komplikas la aferon…
Kirilo81 (Å vise profilen) 2011 4 28 15:48:20
Terurĉjo:Fundamento, §2:
sufiĉas nur kelkfoje tralegi fundamentaj reguloj por kompreni kiel konstrui frazoj.
Падежей есть только два: именительный и винительный; послѣдний получается изъ именительнаго прибавленіемъ окончанія n.
Terurĉjo (Å vise profilen) 2011 4 28 16:12:02
Kirilo81 (Å vise profilen) 2011 4 28 16:41:50
Terurĉjo:kaj do?Enirante ĉi tiun diskutfadenon vi lasis la akuzativon antaŭ la pordo, kial?