去目錄頁

Mi min demandis...

HaleBopp, 2011年4月27日

讯息: 44

语言: Esperanto

josephdavid86 (显示个人资料) 2011年4月28日下午3:18:59

le_chaz:
josephdavid86:En Esperanto, kie estas rolvortetoj, oni povas anstataŭi la rolvortetojn kun la finaĵo '-n'.
Teorie jes. Praktike, oni anstataŭigas nur la prepozicion "al", kaj nur se ne estas risko de miskompreno.
Ja. Mi skibis sole pri teoria Esperanto. Pragmata Esperanto ne tiel komplikas. Plejbonas pligrandigi tiun uzadon ĉi.

le_chaz (显示个人资料) 2011年4月28日下午3:30:29

josephdavid86:Pragmata Esperanto ne tiel komplikas. Plejbonas pligrandigi tiun uzadon ĉi.
Tiam do, kial vi parolas pri teoriaĵoj kiuj ne estas uzataj? Ĝuste tiel vi komplikas la aferon…

Kirilo81 (显示个人资料) 2011年4月28日下午3:48:20

Terurĉjo:
sufiĉas nur kelkfoje tralegi fundamentaj reguloj por kompreni kiel konstrui frazoj.
Fundamento, §2:
Падежей есть только два: именительный и винительный; послѣдний получается изъ именительнаго прибавленіемъ окончанія n.
senkulpa.gif

Kirilo81 (显示个人资料) 2011年4月28日下午4:41:50

Terurĉjo:kaj do?
Enirante ĉi tiun diskutfadenon vi lasis la akuzativon antaŭ la pordo, kial? sal.gif

josephdavid86 (显示个人资料) 2011年4月28日下午4:58:51

le_chaz:
josephdavid86:Pragmata Esperanto ne tiel komplikas. Plejbonas pligrandigi tiun uzadon ĉi.
Tiam do, kial vi parolas pri teoriaĵoj kiuj ne estas uzataj? Ĝuste tiel vi komplikas la aferon…
Prava, sed kiel lingvosciencisto, mi ŝatas esplori la teoriajn limojn de la sintakso de lingvo. Eble tie ĉi ne estas la ĝusta ejo por tio...

Kirilo81 (显示个人资料) 2011年4月28日下午5:30:49

josephdavid86:
Prava, sed kiel lingvosciencisto, mi ŝatas esplori la teoriajn limojn de la sintakso de lingvo. Eble tie ĉi ne estas la ĝusta ejo por tio...
Nu, do kolega konsilo: Vi ne rajtas formuli viajn atestojn mem, ankaŭ ne en Esperanto. okulumo.gif

josephdavid86 (显示个人资料) 2011年4月28日下午6:01:12

Kirilo81:Nu, do kolega konsilo: Vi ne rajtas formuli viajn atestojn mem, ankaŭ ne en Esperanto. okulumo.gif
Miajn atestojn? Lol - Estas nedebatebla fakto ke en Esperanto, oni povas anstataŭi rolvortetojn kun la akuzativa. La limoj de tio ĉi estas pro praktikaj kialoj, ne gramatikaj kialoj. Do mi respondas al la gramatika demando kun gramatika respondo. Sed mi ne volas argumenti pri tia pedanta punkto. okulumo.gif

le_chaz (显示个人资料) 2011年4月28日下午6:41:38

josephdavid86:Miajn atestojn? Lol - Estas nedebatebla fakto ke Esperanton, oni povas anstataŭi rolvortetojn la akuzativan. La limoj tion ĉi estas praktikajn kialojn, ne gramatikajn kialojn. Do mi respondas la gramatikan demandon gramatikan respondon. Sed mi ne volas argumenti tian pedantan punkton. okulumo.gif

Kirilo81 (显示个人资料) 2011年4月29日上午6:46:31

josephdavid86:Estas nedebatebla fakto ke en Esperanto, oni povas anstataŭi rolvortetojn kun la akuzativa. La limoj de tio ĉi estas pro praktikaj kialoj, ne gramatikaj kialoj.
Ĉar vi asertadas tion, bv. doni Fundamentan regulon kaj/aŭ ekzemplojn el la vera lingvuzo, kiuj precipe montru anstataŭojn kiel "la hundo mian amikon".
Se vi ne kapablos tion, mi opinios vian aserton senbaza.

josephdavid86 (显示个人资料) 2011年4月29日上午11:35:03

Kirilo81:
josephdavid86:Estas nedebatebla fakto ke en Esperanto, oni povas anstataŭi rolvortetojn kun la akuzativa. La limoj de tio ĉi estas pro praktikaj kialoj, ne gramatikaj kialoj.
Ĉar vi asertadas tion, bv. doni Fundamentan regulon kaj/aŭ ekzemplojn el la vera lingvuzo, kiuj precipe montru anstataŭojn kiel "la hundo mian amikon".
Se vi ne kapablos tion, mi opinios vian aserton senbaza.
La dekkvara regulo. Jen:

Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.

回到上端