Į turinį

Mi min demandis...

HaleBopp, 2011 m. balandis 27 d.

Žinutės: 54

Kalba: Esperanto

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 14:41:51

darkweasel:
Altebrilas: "mi demandiĝis tion"
Laŭ mi tio estas dubinda, almenaŭ tre stranga.
Vi pravas. "iĝ" neŭtraligas la akuzativon.

Mi demandas al mi ion.
Mi demandas min pri io.
Mi demandiĝas pri io.

obeas al la logiko. Mi preferas la unuan, sed aliaj rajtas opinii malsame.

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 14:45:03

Altebrilas:
Mi demandiĝas pri io.
Tiun frazon mi komprenus kiel -iĝ anstataŭ pasivo, kaj do kiel samsignifan al mi estas demandata pri io.

Kirilo81 (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 15:06:09

darkweasel:
Altebrilas:
Mi demandiĝas pri io.
Tiun frazon mi komprenus kiel -iĝ anstataŭ pasivo, kaj do kiel samsignifan al mi estas demandata pri io.
Ĝuste. Verŝajne -iĝi = -igi sin validas nur ĉe netransitivaj verboj, ne ĉe origine transitivaj (sidi - sidigi sin - sidiĝi).

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 15:08:07

da sango estas malmulte

Esperanto ne postulas rigore memorfiksi siaj reguloj kaj konstante citi aŭ konsulti REVO, PMEG kaj aliaj dikaj kaj saĝaj libroj kaj ret-stokejoj.

sufiĉas nur kelkfoje tralegi fundamentaj reguloj por kompreni kiel konstrui frazoj.

josephdavid86 (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 15:18:59

le_chaz:
josephdavid86:En Esperanto, kie estas rolvortetoj, oni povas anstataŭi la rolvortetojn kun la finaĵo '-n'.
Teorie jes. Praktike, oni anstataŭigas nur la prepozicion "al", kaj nur se ne estas risko de miskompreno.
Ja. Mi skibis sole pri teoria Esperanto. Pragmata Esperanto ne tiel komplikas. Plejbonas pligrandigi tiun uzadon ĉi.

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 15:26:13

ne ekzistas tia regulo

ne eblas anstataŭigi ĉiuj prepozicioj, kiuj oni nomas rolvortetoj per akuzativo

kaj vorto demandiĝi ne havas senco

ne elpensu stultaĵoj

kaj 'memdemandi' ne estas 'demandi al mi'

memdemandi same estas sensencaĵo

mi mem demandas signifas ke 'estas persone mi, kiu demandas', ne iu alia, sed ne 'mi demandas al mi'

le_chaz (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 15:30:29

josephdavid86:Pragmata Esperanto ne tiel komplikas. Plejbonas pligrandigi tiun uzadon ĉi.
Tiam do, kial vi parolas pri teoriaĵoj kiuj ne estas uzataj? Ĝuste tiel vi komplikas la aferon…

Kirilo81 (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 15:48:20

Terurĉjo:
sufiĉas nur kelkfoje tralegi fundamentaj reguloj por kompreni kiel konstrui frazoj.
Fundamento, §2:
Падежей есть только два: именительный и винительный; послѣдний получается изъ именительнаго прибавленіемъ окончанія n.
senkulpa.gif

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 16:12:02

kaj do?

Kirilo81 (Rodyti profilį) 2011 m. balandis 28 d. 16:41:50

Terurĉjo:kaj do?
Enirante ĉi tiun diskutfadenon vi lasis la akuzativon antaŭ la pordo, kial? sal.gif

Atgal į pradžią