До змісту

Bin Laden

від Eddycgn, 2 травня 2011 р.

Повідомлення: 56

Мова: Esperanto

Mustelvulpo (Переглянути профіль) 3 травня 2011 р. 20:49:17

yyaann:— Mortigo, la leĝo de rebato kiel "justeco" kaj ĝojego en la stratoj. Neniu aresto, neniu proceso... Oni diras, ke oni batalas kontraŭ terorismo sed oni montris al la mondo, ke oni agas ĝuste kiel teroristoj.

— Neniu proceso... kaj sekve ni ne scios kion la supozata ĉefinstiginto povis diri al ni pri sia organizaĵo kaj siaj kunkrimuloj. Eble pli malfaciliĝos scii ĝuste kio okazis en la 11-a de septembro, kaj ni verŝajne ne scios ĝuste kiaj estis la ligoj inter Bin Laden kaj la CIA.

— Sinkinta en la maro... Oni diras, ke tio estas Islama rito sed tio estas absolute malvera. Kiel urĝa estis forigi la korpon?
Mi ankaŭ preferus ke Bin Laden estus kaptita vivanta. Sed li mem neniam permesus ke tio okazus.

Kiam li pafis kontraŭ la soldatoj, ili devis reciproke pafi. Plej grava estas tio, ke Bin Laden ne plu estu libera por fari pli da teroristajn agojn. Kaptitan mi preferus, sed mortan mi akceptas.

yyaann (Переглянути профіль) 3 травня 2011 р. 20:50:04

Altebrilas:Tial ĝi devas forte agi nun kaj uzi sian novan prestiĝon por solvi la palestinan problemon.

Tiumaniere ĝi sendos mesaĝon al mezorientaj landoj pri pacaj intencoj de okcidentaj landoj, kaj malfermos la pordon al novaj internaciaj rilatoj.
Israelo profitas senhaltan subtenon de Usono, sen rigardo al kiom da internaciaj leĝoj ĝi malobeas, kiom da homoj ĝi bombas, kiom da homoj ĝi malliberigas sen kialo, kiom da neplenaĝuloj ĝi enprizonigas, kiom da homoj ĝi maljuste eksproprietigas, ktp. Ne estas "palestinan" problemon. Estas usona kaj cionista problemo. Espereble, komenco de solvo elvenos el ĵusa demokrata Egiptio kaj denove unuiĝita Palestino. Efektive, Egiptio nun volas haltigi la landlimo-blokadon, kion ĝi trudis al Gazao dum tiom da jaroj.

Altebrilas (Переглянути профіль) 4 травня 2011 р. 09:57:03

@yyaann:

"palestina problemo" ne signifas problemo kulpe de palestinanoj, sed problemo iel rilata kun palestino.

Se mi estus dirinta "por solvi la usonan kaj cionistan problemon", verŝajne neniu estus kompreninta pri kio mi parolas. Krome mi ne intencis diri kiu rajtas, sed ambaŭ flankoj devas fari klopodojn por pacigi siajn ekstremistojn.

glig (Переглянути профіль) 4 травня 2011 р. 21:58:43

Saluton!
Mi devas konfesi ke mi ne tiom spektis televidilon novtempe kaj ne donis ian pli grandan atenton al tio. Bone, la justeco estas kontentigita. Sed kio min okupis estas la fakto ke Usonanoj mortigis lin kaj tuta Usono festas tion. Mi ne malkonfirmas, al ni neimageblan, teruron kiun li faris, sed ĉu tiumaniere oni punas iun? Ni iru mortigi lin, ni iru trapafi lian kapon, disverŝi lian cerbon por ke la tuta mondo vidu ke ne ekzistas pli granda forto ol tiu de Usonanoj. Kiu ankoraŭ havas la rajton mortigi iun? Tio signifas ke la morto estas venĝata same per la morto. Per tiu ago Usonanoj (aŭ eble ilia registaro) ne fariĝis pli bonaj ol tiuj teroristoj. Kie ni loĝas? En ĝangalo eble?

glig (Переглянути профіль) 4 травня 2011 р. 22:06:49

yyaann:— Mortigo, la leĝo de rebato kiel "justeco" kaj ĝojego en la stratoj. Neniu aresto, neniu proceso... Oni diras, ke oni batalas kontraŭ terorismo sed oni montris al la mondo, ke oni agas ĝuste kiel teroristoj.
Mi tutege konsentas!!!

AnFu (Переглянути профіль) 5 травня 2011 р. 09:49:43

glig: Kie ni loĝas?
Ni loĝas en mondo kiu nun havas unu teroristo malpli.

Fuzzy (Переглянути профіль) 5 травня 2011 р. 11:37:51

AnFu:
glig: Kie ni loĝas?
Ni loĝas en mondo kiu nun havas unu teroristo malpli.
Pruvu! okulumo.gif

Chainy (Переглянути профіль) 5 травня 2011 р. 13:21:51

Fuzzy:
AnFu:
glig: Kie ni loĝas?
Ni loĝas en mondo kiu nun havas unu teroristo malpli.
Pruvu! okulumo.gif
Kial oni pruvu tion? La pruvo verŝajne estos, ke Osama Bin Laden ne plu reaperos...

AnFu (Переглянути профіль) 5 травня 2011 р. 13:23:15

Fuzzy:
AnFu:
glig: Kie ni loĝas?
Ni loĝas en mondo kiu nun havas unu teroristo malpli.
Pruvu! okulumo.gif
Pruvo ne gravas. Tiuj personoj kiuj volas kredi, kredas. Tiuj kiuj ne kredas, neniam kredos, eĉ kun multa da faktoj.

Se oni montras fotojn, la personoj kiuj neniam kredos, diros ke la fotoj estas falsaj. Se oni montras filmon, ili diros ke estas falsa. Se oni donas provon de DNA, ili diros ke estas ŝtelita el malsanulejo, kaj tiel plu...

Do, pruvo ne gravas. Almenaŭ, ne gravas min.

Fakte, miopinias ke estas plibone sen pruvo, ĉar ŝajnas multa da islamanojn estas tre facilejn ofendatajn, kaj islamanoj ofendataj ofte mortigas personojn, eĉ aliajn islamanojn, ekzemple kiam tiu pastro bruligis korano.

Se dum la estonta jaro ne estas nova filmo por Bin Laden, tiu estos al mi pruvo sufiĉa.

Chainy (Переглянути профіль) 5 травня 2011 р. 13:46:02

miĥil:Sed probable estas plej ĝuste nomi tiun ĉi okazintaĵon murdo.
Kial?! Kiel ni sciu, kio vere okazis? Eĉ se Osama Bin Laden ne havis armilon, nura malgranda falsa movo de brako povus instigi la soldatojn mortpafi lin. Tio estas tute normala, ĉar temas pri tre riska kaj danĝera situacio.

Назад до початку