前往目錄

Bin Laden

貼文者: Eddycgn, 2011年5月2日

訊息: 52

語言: Esperanto

glig (顯示個人資料) 2011年5月4日下午10:06:49

yyaann:— Mortigo, la leĝo de rebato kiel "justeco" kaj ĝojego en la stratoj. Neniu aresto, neniu proceso... Oni diras, ke oni batalas kontraŭ terorismo sed oni montris al la mondo, ke oni agas ĝuste kiel teroristoj.
Mi tutege konsentas!!!

AnFu (顯示個人資料) 2011年5月5日上午9:49:43

glig: Kie ni loĝas?
Ni loĝas en mondo kiu nun havas unu teroristo malpli.

Fuzzy (顯示個人資料) 2011年5月5日上午11:37:51

AnFu:
glig: Kie ni loĝas?
Ni loĝas en mondo kiu nun havas unu teroristo malpli.
Pruvu! okulumo.gif

Chainy (顯示個人資料) 2011年5月5日下午1:21:51

Fuzzy:
AnFu:
glig: Kie ni loĝas?
Ni loĝas en mondo kiu nun havas unu teroristo malpli.
Pruvu! okulumo.gif
Kial oni pruvu tion? La pruvo verŝajne estos, ke Osama Bin Laden ne plu reaperos...

AnFu (顯示個人資料) 2011年5月5日下午1:23:15

Fuzzy:
AnFu:
glig: Kie ni loĝas?
Ni loĝas en mondo kiu nun havas unu teroristo malpli.
Pruvu! okulumo.gif
Pruvo ne gravas. Tiuj personoj kiuj volas kredi, kredas. Tiuj kiuj ne kredas, neniam kredos, eĉ kun multa da faktoj.

Se oni montras fotojn, la personoj kiuj neniam kredos, diros ke la fotoj estas falsaj. Se oni montras filmon, ili diros ke estas falsa. Se oni donas provon de DNA, ili diros ke estas ŝtelita el malsanulejo, kaj tiel plu...

Do, pruvo ne gravas. Almenaŭ, ne gravas min.

Fakte, miopinias ke estas plibone sen pruvo, ĉar ŝajnas multa da islamanojn estas tre facilejn ofendatajn, kaj islamanoj ofendataj ofte mortigas personojn, eĉ aliajn islamanojn, ekzemple kiam tiu pastro bruligis korano.

Se dum la estonta jaro ne estas nova filmo por Bin Laden, tiu estos al mi pruvo sufiĉa.

Chainy (顯示個人資料) 2011年5月5日下午1:46:02

miĥil:Sed probable estas plej ĝuste nomi tiun ĉi okazintaĵon murdo.
Kial?! Kiel ni sciu, kio vere okazis? Eĉ se Osama Bin Laden ne havis armilon, nura malgranda falsa movo de brako povus instigi la soldatojn mortpafi lin. Tio estas tute normala, ĉar temas pri tre riska kaj danĝera situacio.

Chainy (顯示個人資料) 2011年5月5日下午1:58:25

Altebrilas:@yyaann:

"palestina problemo" ne signifas problemo kulpe de palestinanoj, sed problemo iel rilata kun palestino.

...ambaŭ flankoj devas fari klopodojn por pacigi siajn ekstremistojn.
Vi tute pravas. AMBAŬ partioj devas klopodi, tio certe pravas. Mi ne havas paciencon por tiuj, kiuj ĉiam kulpigas nur Israelon, kvazaŭ la frenezuloj de Hamas estas bonkoraj homoj. Ambaŭ partioj havas siajn ekstremistojn. Nur se ĉiuj akceptos tion, havas ni ŝancon por paco.

Chainy (顯示個人資料) 2011年5月5日下午2:02:37

glig:Tio signifas ke la morto estas venĝata same per la morto. Per tiu ago Usonanoj (aŭ eble ilia registaro) ne fariĝis pli bonaj ol tiuj teroristoj. Kie ni loĝas? En ĝangalo eble?
Tio laŭ mi estas bona ekzemplo de ege troigita sinteno. Ne eblas kompari la mortigon de Osama Bin Laden kun tio, kion la teroristoj faris en Nov-Jorko.

mihxil (顯示個人資料) 2011年5月5日下午2:29:55

Chainy:
miĥil:Sed probable estas plej ĝuste nomi tiun ĉi okazintaĵon murdo.
Kial?! Kiel ni sciu, kio vere okazis? Eĉ se Osama Bin Laden ne havis armilon, nura malgranda falsa movo de brako povus instigi la soldatojn mortpafi lin. Tio estas tute normala, ĉar temas pri tre riska kaj danĝera situacio.
Tial mi aldonis 'probable'. Kompreneble estas eble ke iel temis pri 'akcidento', aŭ 'memdefendo', sed pri tio mankas ĉiuj pruvoj. Supozeble ĉiuj okazintaĵoj estis filmitaj, do io tia probable eĉ montreblus. Fakto ke ne okazas, ne vere helpas.

Dume, al mi ŝajnas esti 'probable' ke tiuj usonaj militistoj estis sufiĉe malamoplenaj (rigardu la reagojn de kelkaj aliaj!) kaj mortpafemaj, kaj vere ne tiom malfeliĉis pri tiu 'mortigo'. Perforte produktiĝis kelkaj kadavroj en neklaraj cirkonstancoj. Normale oni ekpensus pri murdo en tiaj okazoj.

glig (顯示個人資料) 2011年5月5日下午11:06:46

Chainy:Tio laŭ mi estas bona ekzemplo de ege troigita sinteno. Ne eblas kompari la mortigon de Osama Bin Laden kun tio, kion la teroristoj faris en Nov-Jorko.
Ŝajne vi ne komprenis min. Mi ne egaligas lian morton kun la teroro kiun li faris kontraŭ Usonanoj, tio estas neimagebla, eĉ sensenca. Mi nur diris ke ekzistas aliaj manieroj trakti tion; kial li ne estis arestita kaj poste prijuĝita? Multaj malbonaĵoj okazis ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, ne nur en Usono. Egzemple ekzistas unika juĝejo por la krimoj dum milito en eks-Jugoslavio. Multaj personoj mortis, kaj ke mi ne menciu la masakrojn en Srebrenica kaj Vukovar. Kio estus se oni reciproke mortigadis unu la alian post milito kelkajn jarojn poste? Ĉiu krimo devas esti punita, sed ne per mortigo.

回到上端