შეტყობინებები: 53
ენა: Esperanto
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 7 მაისი, 2011 09:17:34
miĥil:Oni rimarkas, ke vi estas nederlandano.
Por mi iel biciklo estas klare pli moderna. En espereble venonta, eble utopia, socio, oni pli kaj pli uzas biciklon por iri laborejen.
Bedaŭrinde en multegaj landoj la aŭto estas ankoraŭ rigardata kiel necesaĵo por la homoj. Nu, en la montoriĉa Aŭstrujo, ne eblas ĉie tiom facile bicikli kiel en la plata Nederlando. Laŭ multaj la biciklo estas nura sportilo, nura hobiaĵo, ne serioza transportilo - kaj publikan transporton ĉiuokaze tute maleblas uzi, ĉar oni ja ne povas vojaĝi kune kun tiuj multegaj malpuraj aĉuloj!!!111
(Atentu, ke ĉio ĉi-supra ne estas mia opinio, sed ŝajne ja la opinio de iuj aŭstroj.)
paulopolo (მომხმარებლის პროფილი) 7 მაისი, 2011 16:59:47
Mirinda, ke tia malproksima lando, malproksima en senco de distanco kaj kulturo havas tiajn samajn homojn.
Demian (მომხმარებლის პროფილი) 7 მაისი, 2011 17:17:39
miĥil:Pardonon al mi. Eble estas kultura diferenco. Tie ĉi, se mi rajdus al iu per biciklo, li/ŝi refuzus paroli al mi. Sed la sama persono donus al mi Coca Cola-on por trinki se mi irus al li/ŝi per aŭto.
Ŝajnas ke vi volas kontrastigi aŭton kaj biciklon kiel ion 'modernan' kontraŭ ion 'malmodernan'. Kaj 'sciencon' kaj 'preĝejon' kiel alian tian duopon.
Mi fakte pensas ke biciklo kaj aŭto pli malpli ekekzistis en la sama tempo kaj do almenaŭ aĝe estas pli malpli same 'modernaj'.
Ili (eble mi eraras) pensas ke biciklo estas malmoderna kaj nur "malsuperaj homoj" uzas ĝin. Tial mi komparis biciklo al antaŭmoderniĝo kaj aŭto al moderniĝo.
miĥil:Lasta rimarkindaĵo estas ke vi ŝajnas trovi ke iri al biblioteko iel estas moderne. Ulo, ni havas la reton jam!Kiam mi uzis la vorton biblioteko, mi volis mencii iu ajn fonton de kono.
Demian (მომხმარებლის პროფილი) 7 მაისი, 2011 17:24:02
zan: Kritiko al eduka imitado estas dubinda por mi. Laŭ iuj opinioj edukado, kiu emfazas individuismon kvazaŭ en usono, difektis nian socion, en kiu antaŭe homoj alligiĝis inter si. Pro tio multiĝis krimoj(ekz:trompo) kaj aperis novaj malbonaj fenomenoj(ekz:malrespekto al pliaĝuloj).Eĉ gepatroj ne instruas al siaj infanoj bonajn habitojn kiel respekti pliaĝulojn, kunlabori kun aliaj.... ili nun instruas al ili ke la mondo estas malbona kaj ili devas gajni multe da mono.
zan:Do, moderniĝo estas malbona.Mi neniam diris ke moderniĝo estas malbona. Mi nur volas emfazi ke ni devas lerni indajn lecionojn el ambaŭ antaŭa epoko kaj nuna tempo.
zan (მომხმარებლის პროფილი) 8 მაისი, 2011 06:48:33
Demian:Eĉ gepatroj ne instruas al siaj infanoj bonajn habitojn kiel respekti pliaĝulojn, kunlabori kun aliaj.... ili nun instruas al ili ke la mondo estas malbona kaj ili devas gajni multe da mono.Similaj kritikoj ofte aperas ankaŭ en Japanio. Nuntempaj gepatroj ne kapablas disciplini siajn infanojn. En restracio patrinoj babilas dum iliaj infanoj bruas. Tamen samtempe gepatroj postulas al sia infano sukcesi en lernejo, superi amikojn. Vere kompatindaj estas infanoj.
Demian:Mi neniam diris ke moderniĝo estas malbona. Mi nur volas emfazi ke ni devas lerni indajn lecionojn el ambaŭ antaŭa epoko kaj nuna tempo.Pri tio mi tute konsentas. Antaŭe nia moderna edukado tute ne instruis al infanoj nian tradician kulturon, nur instruis okcidentan kulturon. Nuntempe iom ŝanĝiĝis, kaj nunaj infanoj iomete lernas nian malnovan kulturon.
Tamen morala edukado (t.e. kiel konduti por la socio) ankoraŭ dependas de gepatroj. Ĝin infanoj ne lernas en lernejo.
Antaŭ la fino de la dua mondmilito en Japanio oni instruis al infanoj iajn moralojn por bone regi homojn.(lojaleco al gepatroj, amikoj kaj al la ŝtato, diligenteco, modesteco ktp.)
Laŭ mi moralo havas universalan valoron. Moralo ne estas aŭ nova aŭ malnova. Ĉie kaj ĉiam respekto al najbaroj aŭ al socio estas bona konduto. Sed tia respekto ne estas absoluta obeado. Nia antaŭa morala edukado pri tio eraris, mi pensas. Ĝi trudis al ni absoludan obeadon. Do ni forlasis ĝin. Sed tio devus esti ne tiel, ke ĉiajn moralojn forĵetu.
Nuntempe iel rimarkeblas fuŝaj gepatroj. Sed tamen ne malmultas gepatroj bonaj, almenaŭ dezirantaj fariĝi bonaj. Ili pripensas moralon.
Mi ne scias, kial nuna Barato fariĝis tiel. Alloga usona kulturo blindigis baratanojn? Alie, malbona ekonomia situacio senesperigis ilin?(Tamen mi aŭdas, ke Barata ekonomio bone iras.) Se la unua kialo, baldaŭ ili rerimarkos, ke iliaj kulturoj estis elstaraj.
Lom (მომხმარებლის პროფილი) 8 მაისი, 2011 13:34:56
Antaŭfilmo en la angla: http://www.youtube.com/watch?v=L0yQunhOaU0
Kaj tiu troiga bildo.
Laŭ mi, la socio ne vere stultiĝas (aŭ almenaŭ mi esperas tion). Stultaĵoj nur iĝis pli videbla. Kaj ne forgesu ke homoj kelkfoje bezonas amuzi sin.
Demian (მომხმარებლის პროფილი) 8 მაისი, 2011 16:08:40
zan:Mi ne scias, kial nuna Barato fariĝis tiel. Alloga usona kulturo blindigis baratanojn? Alie, malbona ekonomia situacio senesperigis ilin?(Tamen mi aŭdas, ke Barata ekonomio bone iras.) Se la unua kialo, baldaŭ ili rerimarkos, ke iliaj kulturoj estis elstaraj.Jes. Sed ne nur la volo de usoniĝi. Oni volas esti kiel angloj aŭ usonanoj. Mi ne pensas ke oni povas kulpi situacion ekonomikan por tiu fenomeno. Jes pli riĉa oni estas des pli anglema oni volas estiĝas.
Mi sentas konsenti kun la diraĵo de Lom ke "Stultaĵoj nur iĝis pli videbla[j]."
Okazas ke ni nur venkiĝas pri tiaj aferoj. Kion vi opinias?
Lom: Laŭ mi, la socio ne vere stultiĝas (aŭ almenaŭ mi esperas tion). Stultaĵoj nur iĝis pli videbla. Kaj ne forgesu ke homoj kelkfoje bezonas amuzi sin.Dankon! Vi pravas! Eble stultaĵoj estas pli videblaj! Mi neniam pensis pri tio. Dankon!
Ankaŭ, mi ŝatis la retejon AmericaisRetarded.com!
zan (მომხმარებლის პროფილი) 10 მაისი, 2011 09:27:12
Demian:Tie ĉi, se mi rajdus al iu per biciklo, li/ŝi refuzus paroli al mi. Sed la sama persono donus al mi Coca Cola-on por trinki se mi irus al li/ŝi per aŭto.Ĝis antaŭ dudek aŭ tridek jaroj ankaŭ en Japanio aŭto kaj Coca Cola estis la plej mojosaj. Tiamaj junuloj pli adoris usonan kulturon ol nuntempaj, mi supozas.
Mojosa stilo ŝanĝiĝas laŭ epoko. Mi pensas, ke eĉ iam ajn tro obeemaj homoj al mojosaĵo aspektas por aliaj iom stulte. Nuntempe japanoj tro amas mangaojn kaj animeojn, kio al mi ŝajnas stulta. Se manga-amantoj estus malmultaj, tiuj estus estimindaj.
Kraughne (მომხმარებლის პროფილი) 11 მაისი, 2011 06:23:22
Demian:Saluton, geamikoj!Tiu rimarko restas pli-malpli vera pri Usono. "Modernaj" junuloj—uzi la terminaĵon en ilia senco—estas malbonkoraj kaj emaj je ŝteli, mensogi, indulgi egoistan stultecon, malrespekti ĉiujn superulojn, kaj ĝenerale kontribui al la laŭgrada detruado de la tutmonda socio.
Mi loĝas en Barato. Tie ĉi, la signifo de la vorto 'moderna' estas ke
1. oni surhavu novajn vestojn
2. oni havu kapablon trompi personojn
3. oni spektu tiujn stultajn televidprogramojn kiel Indian Idol kaj ŝatu ilin
4. ne respekti pli aĝajn personojn
5. ne zorgi pri studoj.....
Eble vi jam koniĝis, kion mi volas diri.
Mia demando estas, ĉu la sama okazas en via socio?
Kaj ĉu tio estas signo ke nia socio stultiĝas?
Jes, ĉi tio estas ĉagrena, sed kion oni faru pri ĝi? Laŭ la moderna kredo, malnovaj moralaĵoj ne estas aktuale gravaj. La junuloj malŝategas tedajn prelegojn.
Kiel desaponta, ke post dudek jaroj ĉi tiu putra generacio regos la mondon. Pensu, pri kiom noco ili povos kaŭzi.
Jen unu nazia devizo: "Kiu kontrolas la junularon, tiu kontrolas la estontecon."
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 11 მაისი, 2011 16:01:51
Jen (mia traduko de) citaĵo de Sokrato, greka filozofo vivinta en la 4a jarcento antaŭ Kristo.
... unufraze, michijo tute pravas. La hodiaŭa junularo ne estas pli malbona ol la pasinta, sed jam antaŭ 2400 jaroj estis homoj, kiuj tion asertis.