Kwa maudhui

Artikoloj

ya Hector_134, 9 Mei 2011

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

Hector_134 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Mei 2011 2:25:21 alasiri

Kiam mi uzos la artikolon definan kaj la nedefinan?

Mi havas hezitojn pro tion. Kiam LA, kiam nenio? Ekzemplo: ĝi ŝanĝas laŭ mi parolas Anglo aŭ Hispano.

Helpon, dankon!

feliz123 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Mei 2011 3:31:24 alasiri

La uzo de la esperanta artikolo "la" similas al tiu uzo en eŭropaj nacilingvoj.

Kiam vi uzas la nedefinajn artikolojn en la Hispana, tiam vi devas uzi neniun vorton en Esperanto.

Se vi volas korektojn: estas pli ofte paroli pri lingvoj uzante la A-vortoj. Do oni parolas pri "la Hispana" kaj "la Angla". Estas malmontrata la vorto "lingvo" kiun la vortoj "hispana" kaj "angla" priskribas. Krome, tiukaze oni devas uzi la finaĵon N.

Ankaŭ eblas paroli angle aŭ hispane - la E-vortoj montras parolimanieron.

Tiu estas mia kredo.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 10 Mei 2011 10:44:44 asubuhi

Trovu sube ligilon por diskuto pri la uzado de 'la' en Esperanto (PMEG)

klaku ĉi tie

Kurudi juu