目次へ

Kiel traduki "furry"

CubeF,2011年5月11日の

メッセージ: 15

言語: Esperanto

CubeF (プロフィールを表示) 2011年5月11日 17:02:27

Sal.
Mi jam ian tempo cerbumas pri kiel traduki anglan vorton furry en signifo priskribita en tiu ĉi artikolo en Vikipedio. Kompreneble eblas ĝin traduki laŭvorte sed tiel perdiĝus aldona signifo, limigante nin al nur "fela". En diskutpaĝo de menciita viki-artikolo jam estas diskuto pri ĝusta vortoformo sed sen konsento.

Kion vi do opinias?

gregorynacu (プロフィールを表示) 2011年5月11日 17:39:26

Pelta mi supozas.

Kraughne (プロフィールを表示) 2011年5月11日 19:09:41

Peltokovrita?

targanook (プロフィールを表示) 2011年5月11日 19:18:35

CubeF:Sal.
Mi jam ian tempo cerbumas pri kiel traduki anglan vorton furry en signifo priskribita en tiu ĉi artikolo en Vikipedio. Kompreneble eblas ĝin traduki laŭvorte sed tiel perdiĝus aldona signifo, limigante nin al nur "fela". En diskutpaĝo de menciita viki-artikolo jam estas diskuto pri ĝusta vortoformo sed sen konsento.

Kion vi do opinias?
vila
haraĵa

Hispanio (プロフィールを表示) 2011年5月11日 20:54:24

Mi dirus "pluŝa".

CubeF (プロフィールを表示) 2011年5月11日 22:39:19

Hmm, mi ŝajne forgesis substreki ke absolute ne temas pri nura traduko sed mi serĉas preskaŭ-esencan vorton por esprimi la aferon. Kaj la afero superas kadron de "pelto". Kompreneble, komence vorto "furry" signifis "fela / pelta" sed poste en ties subkulturo ĝi adoptis signifon novan. Ekz. se iu diras I'm furry tio ne signifas Mi estas fela / harkovrita sed Mi apartenas al subkulturo (la vorto).

Kaj, kompreneble, "furry" ne estas nur a-vorto, ĝi signifas ankaŭ ano de tiu subkulturo (mult-nombro "furries").

Mi provis vortojn furr-o, fur-o, furri-o, furi-o, feri-o, fer-o (por almenaŭ iom konservi originan aŭ skribon aŭ elparolon) sed ĉiuj problemas - ĉu pro neesperanteca elparolo aŭ jam rezervita signifo. Tamen, ŝajnas ke ne plu eblas uzi mallongan, ankoraŭ neuzitan, belsonan vorton kun simila skribo kiel originalo. Duaflanke, eblas uzi ian jam menciitan vorton (sed certe ne pluŝa...) aŭ iom ĝin redakti ... mi ne scias... Plejbone se esprimus sian opinion iu de la ŝatantaro, se tie iu pli tia estas...

Do, ĉu pliaj proponoj?

Kateno (プロフィールを表示) 2011年5月12日 5:30:26

"Hom-form-rol-ul-em-a" povus esti tro longa...
Eble "fel-an-o".
Por kio, vi estas uzonta tiun vorton?

CubeF (プロフィールを表示) 2011年5月12日 9:42:53

"Fel-" ŝajne povas estis bona radiko (mi ne scias kial sed mi sentas ĝin pli taŭga ol "pelt-", eble pro la samaj komenca litero kaj nombro de literoj kiel havas anglalingva "fur"). Kaj "fel-an-o" estus bonega, ĝi eĉ priskribas komunumecan karakteron de la subkulturo.

Kaj pri ĝia uzo: Nu, mi serĉas pliajn esperantistojn kiuj interesiĝas pri felo.

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年5月12日 11:40:37

La ofta evolu-vojo en Esperanto por vortoj pri novaj aferoj estas, ke, unue, oni simple Esperantigas el iu fontlingvo.

Do en ĉi tiu kazo oni kvazaŭ kaptis novan sencon por la vorto 'furio' kaj parolas pri 'furianoj'

Poste, aŭ la proponata vorto fariĝas akceptata, aŭ la Esperantistaro daŭre serĉas alternativon.

Ekzemple, en la fruaj tagoj, oni uzis (aŭ almenaŭ listigis en la vortaro) la vorton 'komputero' - do rekte el la angla.

Sed tio ne plaĉis al multaj pro la jama signifo de 'ero' (kaj 'komputi') en Esperanto.

En la kazo de 'furiano' oni havas paralelan malkomforton pro la koincido kun Furi-ano - admirantoj de la Diino.

Do 'komputero' fariĝis por kelkaj 'komputoro'.

Sed tio ankoraŭ ne plaĉis al la komunumo, kaj kiam la 'komputoro' fariĝis vere ĉiutage priparolata afero, la instigo estis por ne-teĥnik-aspekta vorto.

Fine oni adoptis 'komputilo' kaj allasis ŝangon en signifaro de 'komputi', kiu antaŭe nur signifis kalkuli.

Kompreneble, estas dubinde ke Furiano iam fariĝos ĉiutaga priparolata afero, kaj ĉar ne multnombras 'Furianoj' kiel ekz 'Kristanoj', tiam mi supozas ke por la momento tiu termino allaseblas, kaj konfuzo ne estiĝus.

Estas tute eble en Esperanto ke radiko akiru du apartajn signifojn kun potenciala ambiguo en kunmetaĵo.

Fama ekzemplo estas parki kaj parko. Do, tiam oni hezitas pri la signifo de 'aŭtoparko'. Ĉu tio estas kunmetaĵo kiel 'amuzparko' aŭ ĉu tio estas simple tereno por parki aŭton, do parkejo.

Same, Furiano povus esti teorie kiel Kristano, aŭ povus esti ŝatanto de antropomorfigo de bestoj.

Mi kredas ke en la praktiko ne estas granda risko de miskompreno.

CubeF (プロフィールを表示) 2011年10月10日 20:39:28

Nu, mi pli serĉis en la reto kaj trovis ke radiko fel- jam estas sufiĉe uzata. Kaj ŝajne por priskribi anon de la ŝatantaro plejbonas fel-an-o.

Tamen mi trovis multaj novajn vortojn, rilataj al la temo, malfacile tradukeblaj, ekz. were, therian, chakat ks. Multajn mi listigis en Prifela vortaro angla-Esperanta. Se vi havas proponon, mi scivolemas.

先頭にもどる