目次へ

Kial "ci" neniam estas uzata?

HaleBopp,2011年5月11日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2011年5月14日 22:20:14

darkweasel:Tiu uzo neniam malaperis ĉar ĝi neniam ekzistis...
Ĝi troviĝis en la kurso "Linguaphone", eldonita ĉ. 1930, de kiu mi posedas ekzempleron - en la gramatikaj notoj al la 2-a leciono, kaj en la vortaro malantaŭe de la libro. Evidente, do, la uzo ekzistis tiutempe.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年5月15日 0:14:51

Mi kontrolis: "ci" ja estas en la fundamento, kun la mencio ke oni uzas ordinare "vi" anstataŭe.

Do oni uzu "vi" ordinare, kaj "ci" nur por traduko aŭ en medioj kiuj postulas tion.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年5月15日 7:08:49

Miland:
darkweasel:Tiu uzo neniam malaperis ĉar ĝi neniam ekzistis...
Ĝi troviĝis en la kurso "Linguaphone", eldonita ĉ. 1930, de kiu mi posedas ekzempleron - en la gramatikaj notoj al la 2-a leciono, kaj en la vortaro malantaŭe de la libro. Evidente, do, la uzo ekzistis tiutempe.
Non sequitur.

Ja tutcerte en 1930 ekzistis la pronomo ci. Zamenhof kreis la pronomon ci iam inter 1887 kaj 1905.

Tamen en 1887, kiam eldoniĝis la Unua Libro, ĝi ankoraŭ ne ekzistis. Oni tiam uzis vi ankaŭ singulare, tute kiel nun.

En la Fundamento tiu pronomo ekzistas, sed tamen ankaŭ tiam ne estis uzata - almenaŭ tion asertas la Fundamento mem.

En la kurso, kiun vi mencias, ĝi eble troviĝas (ĉar ĝi ja estas parto de Esperanto), sed tio nenion ŝanĝas pri tio, ke oni ne uzas kaj neniam uzis ĝin.

Miland (プロフィールを表示) 2011年5月15日 10:04:35

darkweasel:En la kurso, kiun vi mencias, ĝi eble troviĝas.
Tio estas evidenco ke ĝi uziĝis tiutempe, ĉar la kurso temis pri konversacia lingvo. La subtitolo estas "Interparola kurso".

le_chaz (プロフィールを表示) 2011年5月16日 6:40:26

Miland:Tio estas evidenco ke ĝi uziĝis tiutempe, ĉar la kurso temis pri konversacia lingvo. La subtitolo estas "Interparola kurso".
Tio, ke la libro titoliĝas "konversacia", ne estas pruvo ke ĝi efektive spegulas la lingvouzon. Mi povas indiki al vi plurajn malbonajn "konversaciajn" lernolibrojn.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2011年5月16日 7:47:28

Ĉu ĉe la SAT-anoj ne estas iam enmode diri ci unu al la alia?
Eble tio respeguliĝas en la "konversacia kurso".

Miland (プロフィールを表示) 2011年5月16日 15:11:33

le_chaz:Mi povas indiki al vi plurajn malbonajn "konversaciajn" lernolibrojn.
Kiom da tiaj "malbonaj" lernolibroj estas akompanataj de la voĉo de Edmond Privat (sur gramofonaj diskoj, originale)? Estis tiel, por la kurso Linguaphone! Estas dirinde, tamen, ke la sonregistro ne enhavis ĉiujn vortojn enkondukitajn; ci troviĝas en la teksto kaj ekzercoj de la 2-a leciono, ne en la sonregistraĵo. Evidente, la verkistoj de la kurso konis "ci", tamen oni ne uzis ĝin multe, same kiel "thou", "du", "tu" ktp en la moderna uzado de Eŭropaj lingvoj.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年5月16日 15:44:13

Kara Miland, en la germana lingvo du estas uzata ĉiutage kaj ĝia uzo tute ne malaperas, sed male plioftiĝas!

jefke (プロフィールを表示) 2011年5月17日 7:15:54

En « tekstaro » http://tekstaro.com/ estas entute 100 trovoj de "ci" en 3 malnovaj romanoj (10 en Vojaĝimpresoj de Valdemar Langlet 1895, 6 en Kastelo de Prelongo de Henri Vallenne 1907, 84 en Ĉu li ? de Henri Vallienne aŭ Kalocsay). Do « ci » ekzistis sed, kiel Gerda, malaperis.

Chainy (プロフィールを表示) 2011年5月17日 7:39:25

darkweasel:Distingo inter formala k neformala alparolo estas malbonega afero por internacia lingvo. La uzado de tiuj alparoloj estas malsama inter la diversaj naciaj lingvoj. Kaj iuj, ekzemple la angla, tion tute ne havas.

Eble nura distingo de singularo k pluralo ja estus utila, sed Zamenhof origine simple ne kreis la lingvon tia.
Mi konsentas. Mi mem rimarkis, ke estas granda diferenco inter tio, kiel rusoj kaj germanoj uzas siajn ekvivalentojn de 'ci'. Mi longe provis alkutimiĝi al la rusa uzkutimo, kaj nun estas al mi tre malfacile ekuzi tiajn vortojn en la germana!

Ekzemple, la germanaj gepatroj de mia koramikino diris, ke mi povas uzi 'du' (ci) al ili - sed mi sentas embarason fari tion! Mi ĉiam volas uzi la pli ĝentilan formon 'Sie', kiel mi farus en Rusujo.

Por mi, kiel anglo, la tuta afero estas kompreneble tre malfacila! Kaj eĉ por tiuj, kiuj havas tian distingon en sia propra lingvo, klare povus esti multe da miskomprenoj en la uzado de 'ci' pro la malsamaj kutimoj en diversaj landoj.

先頭にもどる