![](/upload/photos/100_100/df/dfcb369d446456d209a09c04332372dd_1717081087.gif)
Kial "ci" neniam estas uzata?
ca, kivuye
Ubutumwa 21
ururimi: Esperanto
Miland (Kwerekana umwidondoro) 14 Rusama 2011 22:20:14
darkweasel:Tiu uzo neniam malaperis ĉar ĝi neniam ekzistis...Ĝi troviĝis en la kurso "Linguaphone", eldonita ĉ. 1930, de kiu mi posedas ekzempleron - en la gramatikaj notoj al la 2-a leciono, kaj en la vortaro malantaŭe de la libro. Evidente, do, la uzo ekzistis tiutempe.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 15 Rusama 2011 00:14:51
Do oni uzu "vi" ordinare, kaj "ci" nur por traduko aŭ en medioj kiuj postulas tion.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 15 Rusama 2011 07:08:49
Miland:Non sequitur.darkweasel:Tiu uzo neniam malaperis ĉar ĝi neniam ekzistis...Ĝi troviĝis en la kurso "Linguaphone", eldonita ĉ. 1930, de kiu mi posedas ekzempleron - en la gramatikaj notoj al la 2-a leciono, kaj en la vortaro malantaŭe de la libro. Evidente, do, la uzo ekzistis tiutempe.
Ja tutcerte en 1930 ekzistis la pronomo ci. Zamenhof kreis la pronomon ci iam inter 1887 kaj 1905.
Tamen en 1887, kiam eldoniĝis la Unua Libro, ĝi ankoraŭ ne ekzistis. Oni tiam uzis vi ankaŭ singulare, tute kiel nun.
En la Fundamento tiu pronomo ekzistas, sed tamen ankaŭ tiam ne estis uzata - almenaŭ tion asertas la Fundamento mem.
En la kurso, kiun vi mencias, ĝi eble troviĝas (ĉar ĝi ja estas parto de Esperanto), sed tio nenion ŝanĝas pri tio, ke oni ne uzas kaj neniam uzis ĝin.
Miland (Kwerekana umwidondoro) 15 Rusama 2011 10:04:35
darkweasel:En la kurso, kiun vi mencias, ĝi eble troviĝas.Tio estas evidenco ke ĝi uziĝis tiutempe, ĉar la kurso temis pri konversacia lingvo. La subtitolo estas "Interparola kurso".
le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 16 Rusama 2011 06:40:26
Miland:Tio estas evidenco ke ĝi uziĝis tiutempe, ĉar la kurso temis pri konversacia lingvo. La subtitolo estas "Interparola kurso".Tio, ke la libro titoliĝas "konversacia", ne estas pruvo ke ĝi efektive spegulas la lingvouzon. Mi povas indiki al vi plurajn malbonajn "konversaciajn" lernolibrojn.
Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 16 Rusama 2011 07:47:28
Eble tio respeguliĝas en la "konversacia kurso".
Miland (Kwerekana umwidondoro) 16 Rusama 2011 15:11:33
le_chaz:Mi povas indiki al vi plurajn malbonajn "konversaciajn" lernolibrojn.Kiom da tiaj "malbonaj" lernolibroj estas akompanataj de la voĉo de Edmond Privat (sur gramofonaj diskoj, originale)? Estis tiel, por la kurso Linguaphone! Estas dirinde, tamen, ke la sonregistro ne enhavis ĉiujn vortojn enkondukitajn; ci troviĝas en la teksto kaj ekzercoj de la 2-a leciono, ne en la sonregistraĵo. Evidente, la verkistoj de la kurso konis "ci", tamen oni ne uzis ĝin multe, same kiel "thou", "du", "tu" ktp en la moderna uzado de Eŭropaj lingvoj.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 16 Rusama 2011 15:44:13
jefke (Kwerekana umwidondoro) 17 Rusama 2011 07:15:54
Chainy (Kwerekana umwidondoro) 17 Rusama 2011 07:39:25
darkweasel:Distingo inter formala k neformala alparolo estas malbonega afero por internacia lingvo. La uzado de tiuj alparoloj estas malsama inter la diversaj naciaj lingvoj. Kaj iuj, ekzemple la angla, tion tute ne havas.Mi konsentas. Mi mem rimarkis, ke estas granda diferenco inter tio, kiel rusoj kaj germanoj uzas siajn ekvivalentojn de 'ci'. Mi longe provis alkutimiĝi al la rusa uzkutimo, kaj nun estas al mi tre malfacile ekuzi tiajn vortojn en la germana!
Eble nura distingo de singularo k pluralo ja estus utila, sed Zamenhof origine simple ne kreis la lingvon tia.
Ekzemple, la germanaj gepatroj de mia koramikino diris, ke mi povas uzi 'du' (ci) al ili - sed mi sentas embarason fari tion! Mi ĉiam volas uzi la pli ĝentilan formon 'Sie', kiel mi farus en Rusujo.
Por mi, kiel anglo, la tuta afero estas kompreneble tre malfacila! Kaj eĉ por tiuj, kiuj havas tian distingon en sia propra lingvo, klare povus esti multe da miskomprenoj en la uzado de 'ci' pro la malsamaj kutimoj en diversaj landoj.