У садржају

Kial "ci" neniam estas uzata?

од HaleBopp, 11. мај 2011.

Поруке: 22

Језик: Esperanto

HaleBopp (Погледати профил) 11. мај 2011. 21.48.57

Saluton!

Ĉu vi scias kial la uzo de la persona pronomo ci (singulara dua persono) malaperis?
Neniun eksplikon pri tio mi trovis ĉe interreto.

Dankon! rideto.gif

darkweasel (Погледати профил) 12. мај 2011. 05.16.36

La originala Esperanto tute ne enhavis ci, ĝia uzo do neniam "malaperis". Ci estas posta aldonaĵo enkondukita verŝajne por povi traduki tiun distingon el aliaj lingvoj.

le_chaz (Погледати профил) 12. мај 2011. 06.42.35

HaleBopp:Saluton!

Ĉu vi scias kial la uzo de la persona pronomo ci (singulara dua persono) malaperis?
Neniun eksplikon pri tio mi trovis ĉe interreto.

Dankon! rideto.gif
Darkweasel pravas. Vi trovos pli ampleksan respondon en PMEG.

JesCed (Погледати профил) 12. мај 2011. 07.22.55

le_chaz:
HaleBopp:Saluton!

Ĉu vi scias kial la uzo de la persona pronomo ci (singulara dua persono) malaperis?
Neniun eksplikon pri tio mi trovis ĉe interreto.

Dankon! rideto.gif
Darkweasel pravas. Vi trovos pli ampleksan respondon en PMEG.
Mi vere ne emas diri ke "ci" ne ekzistis en la originala Esperanto. Estas fakto ke ĝi troveblas nek en la Unua Libro nek en la Fundamenta Gramatiko. Tamen, PMEG indikas ke "ci" ja aperas en la Universala Vortaro de la Fundamento. Mi ankaŭ scias ke ĝi troveblas en la Fundamenta Krestomatio.

En la Fundamenta Krestomatio "ci" ne aperas kiel simpla, ununombra pronomo por la dua persono, sed kiel intima, familiara ununombra pronomo. Laŭ tio, uzado de ununombra "vi" kaj "ci" similas al uzado de "Usted" kaj "tú" en la hispana.

Kial, do, "ci" estas uzata preskaŭ neniam? Bonega demando! Eble nur maloftege oni bezonas distingi formalan alparolon el intima alparolo.

darkweasel (Погледати профил) 12. мај 2011. 08.01.27

Distingo inter formala k neformala alparolo estas malbonega afero por internacia lingvo. La uzado de tiuj alparoloj estas malsama inter la diversaj naciaj lingvoj. Kaj iuj, ekzemple la angla, tion tute ne havas.

Eble nura distingo de singularo k pluralo ja estus utila, sed Zamenhof origine simple ne kreis la lingvon tia.

HaleBopp (Погледати профил) 12. мај 2011. 11.12.12

Dankon pro viaj respondoj. Mi pensis ke eble la prononcado de "ci" estis pli malfacila, do iom post iom oni preferis "vi".
Ekemple "Ci ne scias ke ci estis senkonscia." estas malfacila frazo pri la prononcado (por mi).

Do, mi forgesu "ci" rapide.

CubeF (Погледати профил) 12. мај 2011. 11.43.26

Foje estas la distingo inter ununombro kaj multnombro utila ankaŭ por dua persono. Sed efektive estas "ci" uzata pli-malpli nur en arto (simile kiel multegaj neologisnoj kreitaj nur por pli belsona rimo...). Mi vidis eĉ unu komputilan programon tradukitan uzante "ci" - tio estis tiom terura ke mi preferis la tradukdosieron redakti...

Miland (Погледати профил) 14. мај 2011. 20.41.46

Ci troviĝas en N-o. 16 de la Fundamenta Ekzercaro, kaj pro tio ĝi estas parto de la "netuŝebla" Fundamento.

Tamen, tie ĝi troviĝas ĉi tiel: "Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”)."

Jen la ebla kialo, pro kio la uzo malaperis: oni kutime uzas "vi" anstataŭ "ci", miaopinie pro paralelaj kutimoj en la grandaj Eŭropaj lingvoj.

darkweasel (Погледати профил) 14. мај 2011. 21.05.46

Tiu uzo neniam malaperis ĉar ĝi neniam ekzistis. En la Unua Libro ne troviĝas "ci".

peteris92 (Погледати профил) 14. мај 2011. 21.28.02

Ni ne estu "unilibranoj"! Esperanto estas malfermita projekto, do mi proponas, ke ni faru ian vorton, kiu estus por 'vi' en pluralo aŭ anstataŭigi 'vi' per 'ti' en singularo.

Вратите се горе