לתוכן העניינים

Propono: Ligi tien ĉi

של darkweasel, 12 במאי 2011

הודעות: 2

שפה: Esperanto

darkweasel (הצגת פרופיל) 12 במאי 2011, 16:30:17

Estus helpe, se oni povus krei ligilon al certa mesaĝo (kaj ne nur al certa fadeno aŭ paĝo) en la forumo.

Efektive jam eblas krei tiajn ligilojn. Se oni kopias la nombron en la retadreso, kiun oni ricevas klakinte "Respondi", kaj aldonas tiun al la retadreso de la paĝo post la signo #, oni havas tian ligilon.

Ekzemple, jen certa mesaĝo tiel alligita.

Do jen mia propono: Kreu butonon "Ligi tien ĉi" (aŭ simile), kiun oni povas simple klaki por ricevi taŭgan ligilon.

tommjames (הצגת פרופיל) 12 במאי 2011, 16:37:15

darkweasel:
Tion mi ja trovus utila!

Sed prefere la mesaĝo aperu iomete rulumita supren, por ke la nomo de la afiŝinto kaj afiŝdato ktp estu legeblaj, malkiel en via ekzempla ligilo.

לראש הדף