Sisu juurde

Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?

kelle poolt antoniomoya, 17. mai 2011

Postitused: 98

Keel: Esperanto

geo63 (Näita profiili) 29. mai 2011 13:59.22

Akibaaa:....
Kara Akibaaa. Mi nenion skribis pri Esperanto. Nur pri kialoj tuŝantaj mian malŝatadon de la ideo ke la angla restu la internacia lingvo. Pri la pozicio de la sveda lingvo oni skribas multe en la reto.

http://szwedzka-perspektywa.blogspot.com/

http://www.helsinki.fi/~tasalmin/europe_index.html

http://www.experts123.com/q/is-the-dutch-languag...

Por aliaj viaj tekstoj mi skribos nenion - se vi ne komprenas, ke la influo de la angla povas malhelpi la polan lingvon. Kaj ankoraŭfoje - mi ne voĉdonis por la esperanto, legu kun kompreno antaŭ ol vi skribas la kritikon.

Kaj vi skribas tre simile al "fekaldemokratio". Ĉu vi ne estas la sama persono? Se jes, tiam la tuta diskutado kun vi ne havas sencon.

darkweasel (Näita profiili) 29. mai 2011 14:53.44

geo63:
Kaj vi skribas tre simile al "fekaldemokratio". Ĉu vi ne estas la sama persono? Se jes, tiam la tuta diskutado kun vi ne havas sencon.
Nu, se oni konsideras, ke fekaldemokratio ja uzis salutnomojn enhavantajn "akiba" en la IRC-kanalo ##esperanto en freenode, ne estas tro malfacile konkludi, ke Akibaaa estas fekaldemokratio. Nu, certe mi povas erari ...

Akibaaa (Näita profiili) 29. mai 2011 18:27.11

geo63:

Por aliaj viaj tekstoj mi skribos nenion - se vi ne komprenas, ke la influo de la angla povas malhelpi la polan lingvon.
En la historio de la pola pluraj lingvoj influis ĝin multe pli forte ol nuntempe faras tion la angla, kies influon vi evidente troigas en via menso. Kaj eĉ se ĝia influo estus multe pli granda, kaj ĝi hodiaŭ enkondukus en la polan ekzemple 1000 novajn vortojn, mi vere ne komprenas, kiel tio iel ajn malhelpus la polan. La pola estas natura lingvo, kaj ĝi estos tia, kia ĝin volos havi ties uzantoj.

Aleksander Brückner elpaŝante kontraŭ ĝermanismoj en la pola estis almenaŭ amuza en sia stilo, dum vi ŝajnas al mi aroganta en via senargumenteco.

Se vi reale trovas la polan endanĝerigata de la angla, vi simple "vivas en alia mondo", kiel oni foje priskribas certajn statojn.

geo63:Kaj vi skribas tre simile al "fekaldemokratio". Ĉu vi ne estas la sama persono? Se jes, tiam la tuta diskutado kun vi ne havas sencon.
Supozeble ĉar mi provas uzi argumentojn anstataŭ produktitajn de propagando senlogikajn sloganojn, kiuj fakte estas laŭ mi insultaj por la uzantoj de la angla ĉi tie. Kaj se vi "ne voĉdonas por Esperanto", mi ne komprenas, kio estas via celo. Ĉiuj ja scias, ke la angla povas esti malfacila, sed ekzemple pri scienco okupiĝas sciencistoj, kiuj kutime estas nemalsaĝaj uloj. Kaj la angla estas en la pozicio de la plej grava internacia scienca lingvo ne senkiale, sed pro tio, ke dum pluraj jardekoj ĝi ludadis en pluraj sciencoj ege gravan rolon, kaj tre multaj gravegaj sciencverkoj kreiĝis kaj plu kreiĝas en la angla. Ŝajnas al mi absurdego postuli, ke la angla ĉesu esti uzata en scienco, kio igas sekvajn sciencistojn lerni ĝin, kaj mi ne eĉ imagas, kiel vi volus tion atingi. Ĉu per malpermeso al sciencistoj verki kaj labori en la angla? Mi pensas, ke estas bone, ke ĉiu rajtas sciencumi en tiu lingvo, kiun li trovas plej taŭga por tio. Neniu ja malpermesas al esperantistoj krei ion ajn science utilan en ilia lingvo, kio povus esti la unua paŝo por krei ian alternativon al la angla. Kial do ili tion ne faras pruvante utilecon kaj superecon de Esperanto en internaciaj medioj, kiujn ili senĉese predikas? Kial vi daŭre postuladas, ke oni donu al vi desuprajn avantaĝojn? Ĉu vi vere pensas, ke Esperanto metiĝos en la pozicion de vaste instruata scienclingvo simple pro tio, ke vi tion postulas? Eĉ la angla ne tiel atingis sian nunan staton.

geo63 (Näita profiili) 29. mai 2011 19:13.49

Akibaaa:bla bla bla
Akibaaa (fekaldemokratio), lernu legi kun kompreno. Mi skribis pri tute aliaj aferoj ol vi kritikas (mi ne komprenas kial vi supozas ke mi proponas esperanton al iu ajn). Pro tio mi ne vidas sencon plue kun vi disputadi.

Adiaŭ.

Akibaaa (Näita profiili) 29. mai 2011 19:17.59

geo63:
Akibaaa:bla bla bla
Akibaaa, lernu legi kun kompreno. Mi skribis pri tute aliaj aferoj ol vi kritikas. Pro tio mi ne vidas celon plue kun vi disputadi.

Adiaŭ.
Mi pensas, ke aliaj legantoj pritaksos, kiom sencohava estas tiu via respondo, kaj ĉu fakte mia kritiko ne koncernis viajn kontraŭanglajn diraĵojn.

Tamen ankaŭ mi ne vere deziras disputadi kun vi, ho iluziito el la lando de tre vanaj revoj.

geo63 (Näita profiili) 29. mai 2011 19:21.37

Akibaaa:Tamen ankaŭ mi ne vere deziras disputadi kun vi, ho iluziito el la lando de tre vanaj revoj.
Do ne disputu, kial vi skribas viajn malsencaĵojn?

Akibaaa (Näita profiili) 29. mai 2011 19:24.54

geo63:
Do ne disputu, kial vi skribas viajn malsencaĵojn?
Al mi ŝajnas, ke mi sufiĉe sencohave refutas tiujn malsencaĵojn, kiujn afiŝadas vi. Kaj cetere - "daj se w żyłę", kiel vi mem kutimis konsili al aliaj.

geo63 (Näita profiili) 29. mai 2011 19:40.28

Kompatinda Akibaaa vivis en Pollando. Malriĉulo estis malkomprenata de ĉiuj, ĉar liaj celoj estis eĉ por li mem malklaraj. Neniu lin komprenis. Do li komencis ataki ĉiujn aliajn, ne grave pri kio ili parolis aŭ skribis, pri bonaj aŭ malbonaj aferoj. Nur insultoj estis por li la celoj. Sed kompatinda Akibaaa ne sciis, ke je pli multe li insultis la aliajn, des pli stulta li mem iĝis. Lia fobio estis esperanto kaj esperantistoj. Ĉie li flaris esperantan konspiron. Tio minacis lian vivordon. Malsanulo devis sin defendi. Do li iĝis malesperantisto...

Mi vin kompatas.

Akibaaa (Näita profiili) 29. mai 2011 19:50.29

geo63:Kompatinda Akibaaa vivis en Pollando. Malriĉulo estis malkomprenata de ĉiuj, ĉar liaj celoj estis eĉ por li mem malklaraj. Neniu lin komprenis. Do li komencis ataki ĉiujn aliajn, ne grave pri kio ili parolis aŭ skribis, pri bonaj aŭ malbonaj aferoj. Nur insultoj estis por li la celoj. Sed kompatinda Akibaaa ne sciis, ke je pli multe li insultis la aliajn, des pli stulta li mem iĝis. Lia fobio estis esperanto kaj esperantistoj. Ĉie li flaris esperantan konspiron. Tio minacis lian vivordon. Malsanulo devis sin defendi. Do li iĝis malesperantisto...
Haha, tre mojosa! Ĉu vi havas pli da tiaj amuzaj rakontetoj kun tiu ĉarma ĉefrolulo?

Akibaaa (Näita profiili) 29. mai 2011 19:55.24

geo63:Nur insultoj estis por li la celoj.
Cetere, montru al mi, kie mi iun insultis.

La sola celo de mia partopreno en tiu ĉi fadeno estis rebati viajn absurdajn plendaĵojn, kaj prezenti iom pli racian vidpunkton.

Nu, sed eble por vi tio, ke iu malkonsentas kun vi, en si mem estas insulta, mi ne scias.

Tagasi üles