У садржају

Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?

од antoniomoya, 17. мај 2011.

Поруке: 98

Језик: Esperanto

targanook (Погледати профил) 30. мај 2011. 07.52.51

darkweasel:Nu bone. Do "popularny" estas fremdvorto tiel malnova, ke ĝi jam alprenis polan deklinacion. Vi do tute ne plu rimarkas, ke ĝi estas fremda. Ĉu ne estas tre verŝajne, ke post kelkaj generacioj uzantaj ĝin, la sama okazos al "trendy"?
Supozeble jes, kiam la pola lingvo jam ne estos plu pola. Mi havas nenion kontraŭe la akirado de novaj vortoj por novaj ideoj. Sed estas danĝere kiam novaj, invadaj vortoj anstataŭigas la bonajn, uzatajn vortojn nur tial, ke la nova lingvo fariĝas deviga.

Akibaaa (Погледати профил) 30. мај 2011. 07.58.30

Oni lin forigu, mi petas serioze.

targanook (Погледати профил) 30. мај 2011. 07.59.09

Akibaaa:
targanook:
Akibaaa: ???
Akibaaa, stultulo, ĉesu skribi viajn tekstaĉojn, ĉar neniu havas plezuron ilin legi. Mi nur devas supersalti ilin. Vi jam havas etiketon, nenion novan povas vi skribi.
Hej, darkweasel, ĉu mi jam povas lin nomi idioto?
Ne "lin" sed "min" - vi jam ne povas skribi gramatike, malsaĝulaĉo.

darkweasel (Погледати профил) 30. мај 2011. 09.37.06

Ĉu eble ambaŭ flankoj bonvolus diskuti la temon serioze k seninsulte?

Jev (Погледати профил) 30. мај 2011. 10.17.25

Mi petas ĉiujn diskuti la aferojn sen tro da emocioj. La insultoj ĝenas aliajn uzantojn kaj se tio ne ŝanĝiĝos, mi devos bloki kelkajn uzantojn.

targanook (Погледати профил) 30. мај 2011. 11.26.56

Jev:Mi petas ĉiujn diskuti la aferojn sen tro da emocioj. La insultoj ĝenas aliajn uzantojn kaj se tio ne ŝanĝiĝos, mi devos bloki kelkajn uzantojn.
Bonvolu rigardi, kiu komencis la insultadon. Akibaaa nomigis min idioto nur tial, ke mi havas alian vidpunkton ol lia. Mi nur defendis mian honoron.

Akibaaa = Fekaldemokratio.

Tiu ĉi ulo ĉiam atakas esperantistojn, kaj ne importas pri kio ili skribas. Sufiĉas, ke ili estas esperantistoj, ŝatas sian lingvon kaj volas ĝin plivastigi. Li ĉie trovas esperantan konspiron, kiu lin minacas. Neniu prudenta argumento trafas al li.

Mi scias ke mi estas ankoraŭ stulta, sed mi povas saĝiĝi. Akibaaa ne havas tian ŝancon. Kompatinda homo.

darkweasel (Погледати профил) 30. мај 2011. 11.29.48

targanook:
Bonvolu rigardi, kiu komencis la insultadon.
Kiu komencis la insultadon, tute ne gravas - eĉ provokite oni ne insultu. La resto de via mesaĝo tute ne rilatas al la temo - kaj mi ja ege rekomendas sekvi la konsilon de Jev, kiu estas lernu!-teamano.

geo63 (Погледати профил) 30. мај 2011. 12.44.40

Returnante al la temo:

Oni ŝatas la anglan lingvon, sed ne ĝian internacian rolon. Mi jam detalis la kialojn: la lingvo estas malfaĉile lernebla, havas komplikitan elparolon kaj skribon, svarmas kun esceptoj kaj diraĵojn. Sed la angla estas forte subtenata de la anglosfero (US, Anglio, Aŭstralio, Nov-Zelando). Tial la ekonomia aspekto decidas, ke homoj preferas lerni la anglan - plimulto da ili eĉ ne scias, ke povas esti alie.

darkweasel (Погледати профил) 30. мај 2011. 12.56.51

geo63:Tial la ekonomia aspekto decidas, ke homoj preferas lerni la anglan - plimulto da ili eĉ ne scias, ke povas esti alie.
Ne estas nur la ekonomia aspekto - laŭ mi tio estas kokino-ovo-problemo. Homoj lernas la anglan, ĉar multaj aliaj (eĉ nedenaskuloj) jam parolas la anglan. Kaj estas vere, ke oni havas sufiĉe grandan ŝancon esti komprenata en alia, neanglalingva lando, kies lingvon oni ne parolas, se oni parolas la anglan.

geo63 (Погледати профил) 30. мај 2011. 13.28.55

darkweasel:
geo63:Tial la ekonomia aspekto decidas, ke homoj preferas lerni la anglan - plimulto da ili eĉ ne scias, ke povas esti alie.
Ne estas nur la ekonomia aspekto - laŭ mi tio estas kokino-ovo-problemo. Homoj lernas la anglan, ĉar multaj aliaj (eĉ nedenaskuloj) jam parolas la anglan. Kaj estas vere, ke oni havas sufiĉe grandan ŝancon esti komprenata en alia, neanglalingva lando, kies lingvon oni ne parolas, se oni parolas la anglan.
Kaj ĉu tio ne estas ekonomia aspecto? Se vi volas lerni gundu-bundu, do bone, sed malekonomie, ĉar preskaŭ neniu alia konas la lingvon. La samo tuŝas la esperanton. Estas ankoraŭ malmulte da esperantistoj, por ke lernado repagu.

Вратите се горе