Към съдържанието

Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?

от antoniomoya, 17 май 2011

Съобщения: 97

Език: Esperanto

henma (Покажи профила) 30 май 2011, 14:57:25

geo63:Kaj ĉu tio ne estas ekonomia aspecto? Se vi volas lerni gundu-bundu, do bone, sed malekonomie, ĉar preskaŭ neniu alia konas la lingvon. La samo tuŝas la esperanton. Estas ankoraŭ malmulte da esperantistoj, por ke lernado repagu.
Ne nur ekonomia.

La esperantistoj estas malmultaj, sed ni havas la delegitan reton kaj pasportan servon, se oni volas vojaĝi aŭ necesas helpon en alia lando.

Lerni esperanton, kaj uzi tiujn servojn estas multe malpli kosta. Do, lernado repagas.

Ni bezonas igi Esperanton pli konata de la homoj en la tuta mondo (multaj homoj eĉ ne scias ke tiu lingvo ekzistas), kaj ni bezonas ke tiuj homoj pensu kaj sentu tiun lingvon utila.

Ne kulpigu la anglan (aŭ alian lingvon) de la nuna stato de nia internacia lingvo. Kulpigu nin mem: kion mi faras por plivastigi ĝin? kiel mi laboras por la fina venko?

Certe, perforte konvinki aliajn ne estas bona laboro (doni al la lingvo malbona famo estus pli malbone ol fari nenion)...

Se iu ne volas lerni la lingvon, bone, ne mia problemo, sed de tiu homo. Se iu lernas la lingvon, kaj ne ŝatas ĝin, ankaŭ bone! Multaj homoj parolas lingvojn kiujn ili ne ŝatas. Sed ju pli da homoj scias la lingvon AŬ pensas ĝin bona, des pli proksima la fina venko estas.

Amike,

Daniel.

rafaelfortalezo (Покажи профила) 30 май 2011, 15:11:15

Mi ne ŝatas la anglan pro du kialoj: Mi ne pensas ke ĝi estas bela kaj la angla kiel internacia lingvo estas absurdaĵo. Mi devis lerni la anglan kiam mi estis en lernejo, kaj mi neniam volis lerni la anglan, mi volis lerni hispanan kaj mi ne povis. La homoj devas lerni la lingvon kiun ili volas, mi kaj preskaŭ ĉiuj miaj geamikoj ne volis lerni anglan, ili preferis lerni hispanan, sed........ Ni ne povis.

darkweasel (Покажи профила) 30 май 2011, 15:16:15

geo63:
darkweasel:
geo63:Tial la ekonomia aspekto decidas, ke homoj preferas lerni la anglan - plimulto da ili eĉ ne scias, ke povas esti alie.
Ne estas nur la ekonomia aspekto - laŭ mi tio estas kokino-ovo-problemo. Homoj lernas la anglan, ĉar multaj aliaj (eĉ nedenaskuloj) jam parolas la anglan. Kaj estas vere, ke oni havas sufiĉe grandan ŝancon esti komprenata en alia, neanglalingva lando, kies lingvon oni ne parolas, se oni parolas la anglan.
Kaj ĉu tio ne estas ekonomia aspecto? Se vi volas lerni gundu-bundu, do bone, sed malekonomie, ĉar preskaŭ neniu alia konas la lingvon. La samo tuŝas la esperanton. Estas ankoraŭ malmulte da esperantistoj, por ke lernado repagu.
Al mi tio ne ŝajnas nepre rilata al ekonomio. Mi ja ne nepre faras monon pro tio.

geo63 (Покажи профила) 30 май 2011, 16:22:01

henma:Ne kulpigu la anglan (aŭ alian lingvon) de la nuna stato de nia internacia lingvo. Kulpigu nin mem: kion mi faras por plivastigi ĝin? kiel mi laboras por la fina venko?
Mi faras sufiĉe multe por esperanto en mia libera tempo. Se vi volas, vizitu mian retejon:

http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/index.php

http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/util.php

Mi kreis la vastan pola-esperantan vortaron enhavantan pli multe ol 94 mil vortoj - pri tiu projekto mi laboras jam kvar jarojn. Sed ni estas tro malmultaj por esperanto vere finvenku.

geo63 (Покажи профила) 30 май 2011, 16:25:53

darkweasel:Al mi tio ne ŝajnas nepre rilata al ekonomio. Mi ja ne nepre faras monon pro tio.
"Ekonomia" ne necese rilatas al mono. Ĝi povas ankaŭ signifi "ŝparema", efektiva, bezonanta malpli multe da fortostreĉo. Kaj tion signifon mi intencis.

henma (Покажи профила) 30 май 2011, 17:54:28

geo63:Mi faras sufiĉe multe por esperanto en mia libera tempo. Se vi volas, vizitu mian retejon:

http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/index.php

http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/util.php

Mi kreis la vastan pola-esperantan vortaron enhavantan pli multe ol 94 mil vortoj - pri tiu projekto mi laboras jam kvar jarojn. Sed ni estas tro malmultaj por esperanto vere finvenku.
Mi neniun volis insulti, kaj mi ne diris ke vi ne faras sufiĉe por Esperanto.

Dankon pro via laboro, tiu estas tre grava. Certe vi faras multe pli ol mi.

Kion mi volis diri estas, ke anonci kaj reklami kontraŭ la angla lingvo ne estas la solvo al la problemo... disvastigi Esperanton kaj plibonigi ĝian famon estas pli grava.

Se mi iras de iu loko al alian dirante al la tuta mondo 'la angla estas malbona lingvo, ĝi detruas aliajn... lernu Esperanton' vi certe nur faros malamikojn kaj por vi kaj por Esperanto.

Kaj certe, pri tiu alia diskuto, ĉu la angla detruas lingvojn per enirado de anglaj vortoj en ili, mi pensas ke tio estas tute malprava.

En mia lingvo (la hispana) ni havas multajn vortojn kiu devenas el la angla... kaj el la franca, la itala, la japana, ktp. Sed tiuj vortoj, kiam la tempo pasas, estas hispanigitaj... la hispana akademio de la lingvo regulas ilin (ilia skribmaniero kaj elparolado estas ŝanĝita por adaptiĝi al la reguloj de la lingvo, ktp)... Tio ne estas malbona por la lingvo, sed riĉiganta. Tiuj aldonoj riĉigas mian lingvon... Mi nun havas plurajn manierojn por esprimi miajn ideojn.

Tio ne estus bona por Esperanto, ĉar ĝi komplikiĝus, kaj ĝi devas esti simpla pro ĝia internacieco. Sed por naciaj lingvoj, ju pli granda vortprovizo, des pli riĉa lingvo.

Lingvo estas endanĝerigita kiam ĝiaj parolantoj devas uzi alian, kaj ilia lingvo estas malpermesata kaj ne instruata. Endanĝerigitaj lingvoj estas malgrandaj lingvoj en landoj okupitaj de pli grandaj landoj, aŭ en kiu pli forta grupo dominas la malpli fortajn kaj malpermesas lingvojn kaj kulturajn esprimojn de tiuj grupoj.

Kiam en forta lingvo, kiu havas multaj parolantoj, vigla literaturo kaj historio, ktp, ktp, iuj uzas fremdajn vortojn kaj integras tiujn vortojn en la lingvo, tio ne estas danĝero.

Amike,

Daniel.

geo63 (Покажи профила) 30 май 2011, 18:19:45

henma:Kion mi volis diri estas, ke anonci kaj reklami kontraŭ la angla lingvo ne estas la solvo al la problemo... disvastigi Esperanton kaj plibonigi ĝian famon estas pli grava.
Kara amiko. Mi ne batalas kontraŭ la angla lingvo. Mi nur volis analizi logike ĝiajn kvalitojn kaj mankojn kiel la internacia lingvo. Ĉu eĉ unu vorto pri la angla, kiun mi skribis, ne estas vera? Kiamaniere la vero povas iun insulti? Ĉu estas pli bone mensogi kaj diri ke la angla estas ideala lingvo por la homaro? La angla estas nur okaze la nuna internacia lingvo. Se la historio kurus tra alia vojo, nun ni havus la francan, same malfacilan, sed tre belan lingvon. Kaj ĉio, kion mi skribis pri la angla, tuŝus la francan egale.

Kaj mi ne rekomendis esperanton. Mi ne kredas, ke homaro ĝin elektos por globala interkomunikiĝo - tio estas kontraŭ la historia sperto. Nur la lingvo de iu superpotenco estis la internacia. Nun estas la angla, future tio povas vari, kaj ekzemple via lingvo, la hispana, eble anstataŭigos la anglan. Neniu tion scias.

maratonisto (Покажи профила) 04 юни 2011, 11:27:01

Mi ŝatas la anglan, tamen la angla ne ŝatas min. La lernado de la angla estas senfina kaj mi neniam parolos ĝin bone.

Rangel_Castro (Покажи профила) 15 юни 2011, 12:56:59

Antaŭ nelonge mi tre ŝatis la anglan. Nuntempe mi ne ŝatas ĝin multe, ĉar mi rimarkis, ke por mi lerni ĝin kaj paroli flue estas multe pli malfacile ol esperanto. Do, mi volas unue lerni esperanton kaj poste se mi volos mi lernos alian lingvon. Nuntempe la finna interesas min. ^^

Maulrus (Покажи профила) 18 юни 2011, 02:53:35

Parolante la anglan lingvon dum mia tuta vivo, mi tre ŝatas ĝin. Mi komprenas kial iu ne ŝatas, sed mi pensas ke ĝi estas tre bela.

Обратно нагоре